Apr 26, 2005

Lunlume

Iufoje la herbo aŭdiĝas kreskante,
Iufoje la spiro de l'arboj sentiĝas,
Dumnokte, lunlume, aŭskultu, galante,
La flugoj de l'sfingoj, de l'falantaj folioj,
Kaj vi ekkomprenos la ritmojn de ĉioj,
La ritmojn de l'tero kiu vivas.

Sufiĉas inspiri kaj krii "ekzist'",
La tempo tuj haltos en glaca eterno,
Lunlume la flugoj de l'horoj kaj jaroj
Grandcircle rondiros kaj kantos persist'
En senlima arbar', inter branĉoj kaj nuboj,
Inter ĉiam senfinaj ĉieloj kaj maroj.

Lunlume mi ĉiam forflugi deziras,
Longblankaj flugiloj jam kreskas el brakoj,
La stelojn mi aŭdas, belecon mi spiras,
Ĉielen mi iras sur vojo de l'drakoj.

En spaco tempante, en tempo spacinte,
La lumon de l'steloj min gvidas pli fore,
Nur lumon mi spiras, belecon aŭdinte,
Vojaĝon mi daŭros flugant' meteore.

Finfine la paco alvenos por ĉiam,
Lumlune por ĉiam mi flugos sentempe,
Reire veturi mi deziros neniam,
Aliaj postsekvos mi' voj' venonttempe.

Printempa malhela krepusko


Malhela krepusko Posted by Hello
La printempo alvenas ĉi tie kun malhela ĉielo. Nia mondo kovriĝis jam delonge per tiaj nuboj de malsaĝo, detruo kaj egoismo.

Apr 25, 2005

Ekstremismo kaj diktaturoj

Ni vere vivas en ekstremisma mondo. Sufiĉas nur trarigardi la mondajn novaĵojn por vidi plene da atencojn, bombojn, krimojn kaj militojn pro la plej stultaj kialoj. Sed la plej interesa fenomeno estas alia: des pli liberala fariĝas parto de l'mondo, des pli ekstremista la alia parto ekestas... Estas kiel fermita sistemo, se oni plialtiĝas la energion iuparte, aliparte ĝi devas malkreski. En okcidento oni inistas pri la ideo de "toleremo" kaj "liberalismo", ankaŭ pri "demokratio". La toleremo iufoje devas esti akceptado de ideoj tute abnormalaj, ĉar ili estas partoj de "minoritatoj". La liberalismo povas iufoie esti la devigo akcepti iujn ideojn, ĉar aliel estus "politike nekorekte". Sed la plej granda ŝerco estas la vorto "demokratio". En la antikva greka lingvo: demos = potenco, kratos = popolo. Do, estas, oni diras, la potenco de l'popolo. La realeco estas tute malsama. Per amaskomunikiloj oni ĉiam "cerblavas" la plejparto de l'popolo por elekti ĝenerale ekonomiaj potenculoj. Kaj la popolo vere havas la senton ke ĝi elektis la registaron... Estas, sekve, tri tipoi de dikatorecoj:
1. Religiaj diktaturoj - tie malgranda kliko kiu pretekstas fari la "volon de Dio" regas la landon. Religie, la plejparto vivas laŭ la dezirataj moralaj standardoj. Kiu opozicias estas forte punita eĉ mortigita. Nur unu vivmaniero akcepteblas.
2. Komunismaj ŝtatoj - la potenco estas, dirite, en la manoj de l'popoloj. Sed fariĝas "religio" kie la "partio" estas Dio (aŭ eĉ pli malbone, la prezidento estas "Dio"). Tiu ĉi estas la Prokusta Lito por preskaŭ ĉiuj. Individueco ne ests kuraĝigita. La komunisma diktatoreco povas ĝenerale esti pli malbona ol la religia.
3. "Demokratioj" - tie, kie individue, ĝenerale oni povas ĝui sufiĉe da liberecon. Sed se aperas grupo de personoj kiu kontraŭstaras la amaskomunikila cerblavado, la registaro agos, unue far diskreditante ilin, poste per violentaj rimedoj se la "pacaj" ne funkcias. La liberalismo kaj la homa avideco estas ĝenerale stimulitaj de la amaskomunikiloj, ĉar popolo stulta kiu pagas por aferoj nenecesaj estas bona por la ekonomio kaj la poŝoj de la riĉuloj kiuj estras la landon. La mono ja regas ĉion, ekestas militojn ĉie kie profiteblas kaj celas influi la tutan mondon per la samaj ideoi, ĉar ekonomie profiteblos. Estas la diktatura de l'mono. Kaj ankaŭ ests la VERA fonto de ekstermismo kaj terorismo en nia mondo. Terorismo kaj ekstremismo malaperos nur kiam tiu ĉi tipo de diktaturo malaperos. Ĉar ekzistas homoj kiuj pensas kaj sentas diferente. Kaj, kun ĝia "toleremo" la okcidento tute maltoleremas ilin, kvankam ili tute ne dezitis ĝeni iun ajn. Kaj kiam ilia vivmaniero estas perforte devigita ŝanĝiĝi kaj iliaj valoroj detruitaj, ili batalos. Iufoje per tute ekstremaj kaj malortodoksaj metodoj. Ĉar, kiel la fama aktoro Peter Ustinov diris: "Terorismo estas la milito de l'malriĉuloj, kaj la milito estas la terorismo de l'riĉuloj". La "milito kontraŭ terorismo" estas la plej granda ŝerco de la 21-a jarcento. Ĝi fiaskos (kaj estas farita por fiaski), sed plenigos la poŝojn de iuj personoj kaj subpremos pli bone la popolon. Ĉar en la nomo de "sekureco", la fundamentaj individuaj liberecoj, unu post alia, estas forigitaj.
Mi ne donis ekzemplojn, sed kredas ke facilos ektrovi ilin por ĉiuj miaj legantoj. Vidindas, ankaŭ, kiel ekzemplo de "mona diktaturo" la filmeto "Esperanto" de Zacho kiu elŝuteblas de sur http://www.verda.co.kr/anonco/20040827-cgland_zacho_52_media11.avi

Hans Christian Andersen

Mi relegis hodiaŭ (post multaj jaroj) la "Virineto de la maro" de Hans Christian Andersen. Estis teksto en la olda "Fundamenta Krestomatio" de Zamenhof. Min surprizigis la altkvalita literaturo... Pasintmonate ja datrevenis 200 jarojn ekde la naskiĝo de la granda verkisto kaj multaj festoj okazis honore al li tutmonde. Kial la Disney kompanio devas ŝanĝi la finon en "feliĉa fino" ĉiam por malnovaj fabeloj? Ĉu la nuntempaj infanoi fariĝis tiel "sentemaj" ke ne povus travivi tristetan rakonton?

Apr 23, 2005

Akvamondo


Akvamondo Posted by Hello
Ĉi tagojn la pluvo fariĝis plejtempoparta stato de l'naturo. La lago el la arbaro pleniĝis eĉ pli... Sed iuj vivaĵoj ja prosperas en tiu ĉi mondo.

Ombrelo en pluvo


Ombrelo Posted by Hello
Dum la printempa pluvo, verdaj ombreloj malfermiĝas en la arbaro.

Apr 22, 2005

Kiom da parolantojn havas Esperanto?

Multaj provoj ekzistis antaŭe, sed mi ne aŭdis pri interreta esploro pri la nombro de E-o parolantoj. Jen mia originala metodo. Se oni iras ĉe http://alexa.com kaj serĉas "Esperanto", troviĝos 1,66 milionoj da adresoj. Ni provu krei malgrandan tabelon:
Lando / Loĝantaro (milionoj)/ Interretpaĝoj sur Alexa (milionoj)/ Int. Koef

Usono / 300 / 83 / 3.61
Rumanio / 22 / 12 / 1.83
Francio / 60 / 85 / 0.70
Germanio / 82 / 61 / 1.41
Japanio / 126 / 75 / 1.68
Ĉinio / 1300 / 56 / 23.21

Probable ke ne korektas kalkuli Ĉinion, ĉar nur malgranda parto de l'lando interretas. Do, ni uzos, "intterretan koeficienton" kiel proporcio inter la loĝantaro kaj la nombro de interretaj paĝoj. La meznombron ni uzos por Esperanto. La meznombra valoro estas 1,846. Do, la proksimuma nombro de Esperanto parolantoj estos: 1,66 x 1,846 = 3,06 milionoj. Se ni aldonas pli da landojn, la ŝanco alproksimiĝi de reala valoro kreskas. Sed ni povas akcepteble certe diri ke estas ja ĉirkaŭ 3 milionoj da personoj kiuj sufiĉe bone parolas Esperante.

Apr 21, 2005

Kano


Kano Posted by Hello
La kano komencas jam kreski el la akvo. Sufiĉe baldaŭ ĝi superos la pasintjaran flavan kanon.

Apr 20, 2005

Habemus papam!

Nenio nova, jam la novaĵo hieraŭas. Novan papon elektis la kardinala konklavo en Vatikano. Min surprizegis la multaj negativaj komentarioj kiujn mi vidis sur BBC retpaĝo. La plejparto jam antaŭjuĝas lin antaŭ ke li startis labori kiel papo. Ili plendas pri la konservatismo de Benedikto la 16-a. Sed li nur defendas la fundamentajn valorojn de la kristana fido kaj homa digno. Mi tre ĝojas ke li estas kontraŭ samseksemuloj kaj kontraŭ la virinoj kiel pastroj. Estas skribite en Biblio ke oni ne devus permesi tiujn ĉi aferojn. La malpermeso geedziĝi por pastroj ja estas katolika tradicio, sed eble devas resti tiel. Ni ne plu vivas en epoko kiam oni devigas nin respekti ion. Kiam samseksameco estas abomenaĵo antaŭ Dio, la samseksamuloj, se ili ne ŝatas la papon paroli kontraŭ ilin kaj ne volas penti pro iliaj abomenaĵoj, povas iri kaj praktiki kion religion ili ŝatas. Sed, klare, ili ne povas esti kristanaj aŭ islamanoj aŭ judoj. Mi tute ne komprenas kial oni devas mallevi la standardojn por kontentigi iujn homaĉojn kiuj ne nur ne deziras vivi al ilia nivelo, sed deziras ke tuta homaro naĝu en la sama spirita koto kiel ili. Ne ĉiu homoj sur tere estas spiritaj porkoj! Do, malantaŭen iru satano kaj ne provu korupti la korojn de honestaj homoj! Mi tre ŝatas la novan papon kaj certas ke li daŭrigos la bonan laboron de Johano Paŭlo la 2-a. Kaj, krome dirite, mi ne estas katoliko...

Vizitantoj

Jen mi havis vizitantojn,
Mi' blogon trarigardis,
Iuj lasis eĉ komentojn,
De kritik' iom singardis...

Mi laboros ke pli belan
Mi' blogon aperigu,
Kun ideojn pli cizelajn
Mian paĝon daŭrigu.

Sed laboro min alvokas,
Finendan projekt' atendas,
Skribos mi plu kiam noktas,
Stela lum' al ter' transcendas.

Apr 18, 2005

Steloj dancantaj

La steloj dancantaj en cirkloj de fajro
Skulptas la spacon en pluaj koloroj,
Dimensie alte ili elŝutas novajn nivelojn
Kaj mi vidas tiam ke kantoj sufiĉas
Por interkompreno, por kono de vivo kaj morto.
Miaj manoj skribdaŭras kantojn paperen
Kaj mi ne povas haltigi mian cerbon kaj koron
Ĉar la steloj dancantaj surĉiele ne haltas,
Ĉar la tempo samfluas kaj skulptas
La spacon en pluaj koloroj.

La spaco ja nun altnivele ampleskas
Novmonden ĝi kreskas absorbante la tempon
Skulptante la stelojn en pluaj koloroj
Dancante sur novlumradioj kaj koroj
Sur mia pensado kaj manoj skribantaj
Kaj mi nun ne povas haltigi la spiron de vivo
Ĉar spaco dancanta surcerbe ne haltas,
Ĉar steloj jam fluas kaj skulptas
La spacon en pluaj koloroj.

Nenio malklaras ĉar ĉio unuas
Kaj lastas jam ĉie kaj skulptas ja ĉion
La menso kun steloj kaj spaco jam fluas
Kaj tempe mi spacas kaj space mi lulas
Kaj ĉio sufiĉas kaj ĉion mi ĝuas,
Neniam mi ja plu bezonos nenion.

Mi vere dezirus scii kion kredas aliaj esperantistoj pri tiu ĉi poemo.... Estas mia dua provo en Esperanto....

Apr 17, 2005

Praktikante Taijiquan


Taijiquan Posted by Hello
Movo de Taijiquan (La serpento rampas) en neĝo, marto 2005. Mi kutimis praktiki dumvintre ofte.

Taijiquan

Mi neniam parolis tie ĉi multe pri Taijiquan (mi preferas la pinyin skribo al la Esperanta transliterado). Hodiaŭ mi denove praktikis la Yang Chengfu formon. Estas mirinde kiel oni fartas dum kaj post ĝin. La homa korpo ne bezonas energion el la muskuloj, sed ekzistas la tiel-nomata "intera" energio kiu forts dekoble pli. Sed inter tiuj du ekzistas ankaŭ la energio de tendenoj, kiu ja ankaŭ forts almenaŭ duoble kompare kun la muskula forto, kaj kiun mi komencis senti ekde la pasintjaro. Se iu iam deziras praktiki tradician, realan Taijiquan, la adreso de Erle Montaigue plej bonas je http://taijiworld.com. Ekzistas elŝuteblaj libroj kaj videoj.

Apr 16, 2005

Apr 15, 2005

Ondo


Ondo Posted by Hello
La akvo multe pli vivintas ol la sojlo en tiu ĉi imago, eble simile al la komenco de l'vivo surtere. La norda oceano de mia imaga planedo devas, verŝajne, aspekti tielmaniere... Ĉu eblus krei civilizacion tute en la akvo?

Eksperimento

Ekde hieraŭ mi eksperimentadis la vizitado de l'plejparto de blogaro. Mi ekstartis paĝon en la angla, paralele cun mia E-o blogo. La konkludo (ankoraŭ provizora) estas ke la lingvo ne helpas aŭ malhelpas sufiĉe la vizitado de ies paĝo. La plejparto de la vizitantoj atingas ies paĝon tute hazarde, kaj neniam perdas pli ol kelkajn sekundojn rigardi la blogon. Sed, por la Esperanta versio, verŝaine iuj vere legis mian skribaĵojn, ĉar la vizitoj pludaŭris kompare kun mia blogo en la angla.

Bendis flaŭro


Telur Rivero Posted by Hello
Ekzistas plantoj kiel sur la Tero sur Bendis, iuj tre similaj kun niaj. Sed la denseco de vivo plualtas tie. La tuta ekosistemo plu riĉas.

La historio pri Bedis pludaŭras

Bendis biosfero:
Bendis havas pli larĝan vivan diversecon ol Tero, precipe ĉar multaj vivoformoj evoluis sendepende sur malsamaj kontinentoj. Tamen, ĉar la procento de flugantaj vivoformoj estas iom pli alta, ekzistas sufiĉe da konektoj inter la kontinentoj. La sala koncentriĝo de la oceanoj estas malpli alta ol sur Tero, trinkeblante la akvon por la plimulto de la indiĝenaj specioj. Dum la Ephyra Jaro, grandegaj ŝanĝoj okazas sur la planedo kun preskaŭ eksploda planta kresko dum somero kaj grava flora malpliiĝo dum la vintro, ciklanta je 88,4 surteraj jaroj. Granda (kvankam malrapida) bestaro migrado okazas ankaŭ, ŝanĝante la ekologian ekvilibron, iufoje kun spektaklaj efikoj.

Ĉielen...


Mia hejmo Posted by Hello
Jen loko de mia infaneco kaj adolesko. Jen la loko de mia hejmo, de mia lando, tiel fora nun. Jen inspiranta naturo pri kiu mi ofte sopiras. Du jarojn antaŭe, la aŭtuno ekkomencanta, preparante la herbaron por dormo, koloretiĝis jam en flavo... Poezio facile povas flui el tiu loko, kaj scienco ankaŭ. La steloj estas pli proksime kaj la gravito sentas pli malalta en tia regiono. Flugiloj facile povas kreski el nia ŝultroj kaj la nuboj povas flustri en niaj oreloj.

Apr 14, 2005

Bobelmajstro


Bobelmajstro Posted by Hello
Jen imago de mi, kaŝita en mia mondo, fremdiĝita kaj memperdita de la realeco. Kiam mi vere kapablos spiri la freŝan montaran aeron?

Skribi aŭ ne skribi?

Tiu ĉi estas la demando... Ja morgaŭ (teknike jam hodiaŭ ekde la 5-a) estas mia naskiĝtago. Tutan semajnon mi tre dormemis, ne scias kial.... Mi fartas kiel kreskanta planto. Sed mi havis tre agrablan vesperon kun miaj amikoj kaj morgaŭ ankaŭ havos agrablan tagon, mi certas. Neniu laboro farindos, hehehe.

Apr 13, 2005

Altlando, Bendis surface


Altlando Posted by Hello
La planeda ĉielo havas verdecan koloron. La bestaro similas al Tero. La montaro alteco forpasas 12 kilometrojn.

Denove pri Bendis, la virtuala planedo

Bendis geologiaj informoj:
La planedo havas 6 ĉefajn kontinentajn blokojn, tiuj estas du grandaj kontinentoj (Athena kaj Amaterasu), tri malgrandaj kontinentoj (Serenia, Thor kaj Kono) kaj unu kontinenteto (Telur), kun totala planeda kovrado de ĉirkaŭ 30%. Malsame de la Tera kazo, ili ne apartenis de superkontinento en la pasinto sed formiĝis aparte. Bendis estas geologie aktiva mondo, kun plata tectoniko simila al Tero. La terenformo varias de gigantaj montoj sur Athena (super 12 km altaj) al vastaj ebenaĵoj sur Amaterasu. Malsame al Tero, tamen, nur malgrandaj procentoj de la Bendis surfaco dezertas. Bendis havas magnetan kampon kompareblan en forto kun Tero.
Bendis Vetero:
La planedo veteras ne malsimile de la Tero, sed pli dinamika kaj kun pli potencaj ŝtormoj trans la Oceanoj. Neĝas en la moderaj lokoj, sed nur dum la Ephyr vintro. La arktaj regionoj spertas neĝon eĉ dum Ephyra somero. La polusaj glacokaskedoj preskaŭ tute fandas dum la Ephyr somero.

Statistikaro

Finfine mi sukcesis aldoni kontoron kiu almontros mian vizitantaron. Mi jam ekfartas pli bone, sciante ke gealiuloj vidas mian liniojn. Kvankam, mi demandas min, kiom el ili parolas ESPERANTON? En du monatojn, neniu komento...

Apr 12, 2005

Bendis, el spaco


Bendis Posted by Hello
Vidita el spaco, Bendis sufiĉe similas Teron.

Bendis, planedo virtuala

Bendis estas la tria planedo de la Zephyra sunsistemo. Eŭropa astronomo malkovris ĝin en la jaro 2130 kaj decidis nomi ĝin “Bendis”, kiel la antikva diino de la Dakoj. Estas Tera tipa mondo, iomete pli granda ol Tero (havas radiuson de 6538 km). Kvankam ĝi masas 1,02 Terajn masojn, ĉar la radiuso pli grandas, la surfaca gravito estas 0,971 de la Tero.

Ĝeneralaj astronomiaj informoj:
Zephyr estas 15,589 lumjarojn for de Sol kaj estas stelo de tipo K0V. Ĝi havas mason de 0,89 sunaj masoj, lumeco de 0,52 kompare kun Sol kaj radiuso de 0,97. Ĝia surfaca temperaturo estas 5250 K. La oficiala nomo de la stelo estas 70 Ophiuci aŭ Gliese 702. Kun 70 Oph B (nomata Ephyr), Zephyr formas binaran sistemon. Ephyr estas K5V stelo, kun maso de 0,71, lumeco de 0,085, radiuso de 0,67 kaj surfaca temperaturo de 4350 K. En la Zephyr referenca kadro, Ephyr rondiras ĉirkaŭ ĝin en periodo de 88,4 surteraj jaroj (117,4 Bendis jaroj), ĝia distanco variante de 34,8 AU al 11,6 AU. Ephyr havas altan orbitan inklinon ĉirkaŭ Zephyr (59°). La Zephyr sistemo havas 7 planedojn.

Bendis astronomiaj informoj:
Bendis orbitas ĉirkaŭ Zephyr ĉe 0,781 AU. Zephyr havas ĉirkaŭ la saman brilecon kiel la Suno sur la Tero vidita de la planedo, sed estas 1,3-oble pli granda en diametro. La suna tago estas 24h33m3,6s, iom pli longa ol por Tero. Ĝi havas 24 Bendis horojn, dividitaj, simile al Tero, en minutoj kaj sekundoj. La Bendis jaro estas pli mallonga ol la surtera jaro, tio estas de 267,211 tagoj aŭ 261,119 Bendis tagoj. Konsekvence, la Bendis kalendaro malsimilas la Teran, havanta 10 monatojn, unuaj 9 de 27 tagojn, la fina de nur 18 tagojn (estas speciala monato de festoj). Ĉiuj 10 jarojn (7,53 Terajn jarojn) tago aldonendas (speciala festo estas tiam, nomata "Zephyr tago"), ĉiuj 50 jarojn (37,5 Terajn jarojn) tago ankaŭ aldonendas ("Ephyr Tago") kaj ĉiuj 1000 jarojn (753 Terajn jarojn) tago substrekendas (de la unua monato) por teni la kalendaron preciza. La fina tago de la mallongigita 9-a monato ĝuas tre specialan feston nomata “Bendis Tago”. Nova epoko komencas kun ĉiu Bendis tago kaj havas personan nomon.
La Homoj sur Bendis ne uzas la tipa Tera "semajno" kiel tempunuo sed "naŭo", kio estas naŭtaga semajno. La Bendis kalendaro ŝanĝas nur ĉiuj 10 jarojn. Bendis havas aksan inklinon de 23,5°, tre simila al Tero, kaj spertas sezonojn. La polusaj glaciaj kalotoj estas pli malgrandaj ol sur la Tero kaj pli varmaj. Kutime, Bendis estas pli varma ol Tero, kun la diferencoj inter Ekvatoro kaj Polusaj regionoj pli malgrandaj. Ĉi tion kaŭzigas la pli densa atmosfero (1,2 tempoj), kaj la aerocirkulado inter polusoj kaj ekvatoro pli bona. Bendis havas sateliton, Eol, ĉe 410000 km distanco, iom pli granda ol la Tera luno, spertante, konsekvence, tajdoj, kiel la Tero. Paralele kun la normala jaro, la Ephyr jaro de 88,4 surteraj jaroj estas de aparta graveco. Por duono de ĉi tiu periodo (44,2 tero jaroj), Ephyr estas ĉiam super unu el Bendis hemisferoj. Ĉar ĝia tipa brileco estas ĉirkaŭ intenseco de - 17,32 ( pli ol 100 tempoj pli hela ol la plena luno sur la Tero), sufiĉas la lumo por fotosynthezo eĉ dum la Zephyra nokto dum la Ephyr somero. Neniam vere noktas por multaj jaroj en la polusaj regionoj dum ĉi tiu sezono kaj la loko preskaŭ moderklimatas dum la pinto de la Ephyra somero.

Apr 8, 2005

Averto

Nubindus la ĉielo en bluagriz' koloro
Pro nia ekspandado naturon mortigantan,
La suno kaŝindegus pro honto kaj doloro
Detruon atestinte de nia spec' portantan.

Se nun ja ĉio kvietas kaj vivo kvieta ŝajnas,
Homaro detruanta la Dian kreadilon
Probable forgesegis ke ĉion kion planas
Revenos al la fonto, igeblus nin nenion...

Jen tiu ĉi estas probable mia unua leginda poezia provo. Ni esperu ke ne la lasta. Mi eksperimentis tie ĉi kun Esperanto: mi nomis "kreadilo" de Dio la naturon, ĉar ĝi ja estas la plej granda laboratorio kiu eksperimentas adapto kaj evoluo de senfinaj nombroj de specioj. La naturo estas milfoje pli kreega ol la homaro. La aliaj malpli "normalaj" vortoj, kiel "nubindus", "kaŝindegus", "forgesegis" kaj "igeblus" devus esti facile komprenataj de ĉiuj esperantistoj.

Apr 6, 2005

La ĉielo ridetas


Fungoj Posted by Hello
La ĉiela rideto supre de la funga kolonio sur la mortinta arbo.
とてもきれいですよ。マッシュルムは迚も面白いです。

Esperanto filmo


Esperanto Posted by Hello
Tiu ĉi afiŝo estas pri la korea mallonga animacia filmo "Esperanto", verko de Zacho. Mi spektis lunde la interesan mallongan korean animacion "Esperanto" (14 minutojn). La filmo prezentas knabino kiu luktas por savi la naturon de la homara detruo. Komence oni aŭdas anglajn vortojn kiel "Respektu la amaskomunikiloj, ni povas konstrui pli bonan mondon rifuzante la naturon". Ĉiuj portas televido ekranon antaŭ la vizaĝo...
Je la fino, plantinte savitan planteton en la grundo, la knabino diras Esperante: "Ĉu vi pensas ke mi eraras?". La filmo elŝuteblas tute de sur: http://www.verda.co.kr/anonco/20040827-cgland_zacho_52_media11.avi

La alia mondo: la akvo


Reflektoj akvaj Posted by Hello
Tie ĉi, insektoj jam kuras sur la akva surfaco. Baldaŭ fiŝoj kaj ranoj ankaŭ vekiĝos. Kaj ilia fremda universo tute ne zorgos pri la homaro, ĝis ni detruos ilin, kiel ni tuton detruas per nia blasfemata "civilizacio".
ほんとに人はとてもわるいです。

Herbalte, rigardante la arbaron


Herbalte Posted by Hello
Herbalte, la arbaro vidiĝas kiel mistera lando, kie fabelaj dragonoj kaj misteraj nanoj travivas de generacioj.
ずいぶんはとてもおもしろいです。はるはきます。

Arbaro


Arbaro Posted by Hello
En la arbaro, la insektoj vekiĝas. Probable je ilia alto, la mondo vidiĝas simile kun tiu ĉi imago...

Vekiĝo kaj aliaj novaĵoj

La tero malrapide vekiĝas. Hieraŭ mi vidis en la arbaro la unuai herberoj. Baldaŭ la verdo regnos denove. Intertempe mi advancis unu plu grado en mia karateo lerteco (sabate). La ekzameno daŭris preskaŭ 5 horojn, ĉar 7 personoj ekzameniĝis pri nigra zono. Kaj kiam mi ekpreparis hejmi, mia veturila motoro ne volis ekiri, tute morta. La veturilo restis en la parkeji ĝis lunde, kiam ekiris je la unua probo!
Dimanĉe mi veturis al ls rumana eklezio, kie oni aknaŭ preĝis por la mortinta papo Johano Paŭlo la dua. Li vere estis tre bona homo. Mi atendas aliajn librojn en Esperanto, sed hodiaŭ la poŝto ankoraŭ ne alportis ilin. Mia projekto pri la planeto Bendis klariĝas, sed ankoraŭ oni ne scias kiam mi vere koencos verki. Lastnokte mi aŭskultis muzikon de Vangelis ("Revo" de sur "Opero Sovaĝo" kaj partoj de "Masko" kaj "Grundo Festoj"). Oni vere sentas la naturon kiam tiu ĉi muziko alfluas ĉe niaj animoj. Mi povis aŭskulti la herbon kreskinte ekstere, la burĝonoj de la arboj kreskinte, la insektoj vekiĝantaj en la varmeta aero de l'nokto.

Mia animo
Estas verda folio nun
La lunradioj banas ĝin
En la muziko de la herbo kreskanta.

Tiu ĉi naturo vekiĝanta
Kreskas denove ĉielen
Kvankam tro multaj ŝoseoj ĝin tranĉas
Kvankam tro multaj urboj ĝin sufokas.

La sama naturo vekiĝas ĉiu jare
Renaskanta el niaj "civilizaj" murdoj.
Kvankam ĉiu jare pli malforta,
Kvankam ĉiu jare pli malgranda,
Ĝi turnas sian vizaĝon al vivo.