Sep 11, 2011

"La alia bordo" sur Amazon


Mia libro "The Other Shore" (La Alia Bordo) disponeblas sur Amazon.com. Estas verkita en la angla sed Esperanto aperas en ĝi kelkfoje. Temas pri fantasta rakonto, okazanta dum 1795, kiam milita ŝipo (brigo) renkontas marstormon kaj eniras strangan havenon kun urbo kie la oro estas malmultekosta kiel ŝtono. Alberto Shimada, oficiro sur la brigo, rakontas la okazaĵojn en sia taglibro. Kontraŭ lia volo, li estas apartigita de la ŝip teamo kaj vojaĝas tra strangaj landoj de la Insulo, en lokoj kie la spaco kaj tempo ne plu funkcias normale. Estas mondo farita de alia civilizacio, venanta de la fino de l'Universo, preparanta komenci novan ciklon de vivo. Amrakonto ankaŭ interplektas, kun la heroino Nivit renkontante Alberton. Kaj la fino estas intereza kaj surpriza.
Jen la adresaoj de Amazon kie mia libro troveblas:
https://www.amazon.com/dp/B005LUS68W
https://www.amazon.co.uk/dp/B005LUS68W
https://www.amazon.de/dp/B005LUS68W

Jul 11, 2011

Mia estonta libro

Jen, mi finfine decidis aperigi miajn mallongajn rakontojn rete. Mi tre ŝatintus verki ilin en Esperanto, sed mi estus havinta nur kelkdekojn da legantoj. En la rumana, eble iom pli. Sed en la angla mi esperas havi sufiĉe da interesitaj legantoj. Post kiam mi aperigintus pli ol 30 rakontoj, mi intencas krei libron el ili kaj aperigi ĝin sur Amazon.com. Estas la unua fojo kiam mi esperas gajni monon el tiu ĉi laboro.
Certe, se iu el miaj legantoj ne komprenas la anglan kaj dezirus legi iujn el miaj historioj en Esperanto, mi provos reverki iujn el ili. La nomo de mia verkejo estas Anarres 2 kaj mi deziras bonan legadon (kaj esperas ricevi utilan kritikon) al ĉiuj miaj amikoj kiuj scipovas la anglan.

Jul 7, 2011

Reveno en Esperantujo

Saluton! Post pli ol tri jaroj da silentado, mi revenas en Esperantujo! Multaj aferoj okazis intertempe, eble mi havos tempon priskribi la plej interesajn okazintaĵojn. Intertempe mi progresis profesie, finis mian doktorecon, akiris nigran zonon en Kyokushin karate, laboris en Tajlando kiel fizikisto (mi rajdis elefantojn, karesis tigrojn kaj vizitis mirindajn lokojn) kaj probable baldaŭ reiros al Usono.
Se iu interesiĝas pri miaj profesiaj aferoj, mi havas la jenan paĝon en la angla (kun mia doktoreca tezo, miaj konferencaj prezentaĵoj kaj miaj sciencaj artikoloj):