Jun 30, 2005

Somere

Somere,
Ĉambro mia,
Infero fariĝas.

Tegmento, sunbanita, brulegas;
Unuetaĝe la varmo subenfluas
Bruligas l'aeron en miaj pulmoj.

Antaŭfenestre,
La foliaro
Verdegas, kreskas,
Sunmakuligas.

Dumtag' mallumas,
Malmult' videblas,
Nur la varmego,
Spit' ventumiloj
Daŭras kreski
Ĝis miaj pensoj fandas
Kaj ĉio transformas
En somerdormo.

Jun 27, 2005

Budhana templo...


 Posted by Hello
De sur mia lito, la vidindaĵo aspektis tute rimarkinde, kiel reala templo. Nun mi bezonas eklezion, moskeon, sinagogon kaj mi havos tutan mikrouniverson en mia ĉambro. Sed kion fari se tiuj ĉi komencos religiajn militojn? Eble pli bonas havi nur la budhanan templon...
Kaj certe, ja estis nur malgranda jada statuo, aĉetita antaŭnelonge, sur mia komputila monitoro...

Jun 20, 2005

La mondo ĉirkaŭa, kaŝita, nevidebla...


 Posted by Hello
Post la pluvado kaj malpli varma antaŭnelonga vetero, fungetoj aperis ĉirkaŭ mia loĝejo. En la aero de l'vespero mi ŝtonigis fragmento da tempo en tiu ĉi foto, spegulante ilian efemeran ekziston. Se la fungoj iutage kreŭs civilizacion kiel ili komunikus, kiel ili skribus aŭ legus? Eble per flaroj, per ĥemiaj manieroj senti substancojn aere aŭ tere...
Mi pensis pri planedo kie amfibia civilizacio aperus... Kaj kie ili havus ĉirkaŭ unu jaro da somero kaj unu jaro da forta vintro. Dum somero la indiduoj transformiĝas kaj adaptiĝas vivi surtere. Dumvintre nur en akvo, sub glaco, vivtenebliĝas. Do ili vintrodormos parton de l'tempo en frido kaj oskuro. Kiam ili vekus kaj dezirus legi ion, la gustosento tre trafus kiel legilo. Ili havas "librojn" kiel baroj sur kiuj ili metus pecetoj da metaloj kiuj sentas diferente guste. Trapasante la langon sur ilin oni povue legi. Pro la malvarmo, la manoj estus sensentigitaj, do brajla sistemo ne bonus...
Mi ankaŭ pensis pri alia mondo kie la loĝantoj havas tre fortan flarsenton. Ili povus komuniki sufiĉe bone per aktivado de 2-3 tipoj da glandoj kaj kreado de alfabeto... Estus eĉ eble verki librojn tielmaniere, kiuj legeblus per nazo...
Interesus se ni, la homoj, provus similajn metodojn de komunikado...

Jun 18, 2005

Novaĵetoj


 Posted by Hello
Hodiaŭ mi havis karatean ekzamenon, kaj aplproksimiĝis pli de la nigra zono, ŝanĝante la zonkoloron de flava al verda post 3 horojn da tekniko kaj 6 luktmaĉoj kun aliaj karateantoj.

 Posted by Hello
Spektinte "Tiun someron la maro plej kvietis" (deskribita kelkajn tagojn antaŭe bloge) mi ankaŭ konstatis ke la homa lingvo ja estas nur unu ebleco komuniki inter multaj aliaj. Kial ja ne uzi, kiel la surduloj, la manojn kaj ripozigi niajn buŝojn, poluciinte malpli la naturon kun nia brua parolado? Do, mi decidis eklerni la signolingvo kaj eventuale provi komuniki kun aliaj kiuj scipovas ĝin (surduloj aŭ ne). Ion ajn eksprimeblas pere de signolingvo. Ambaŭ substantivoj kaj literoj. Mi nur montros la alfabeton de Usona Signo Lingvo, kiu ŝajnas esti plej uzata. Bedaŭrinde oni ne havas supersignon por Esperanto, do la "x" aŭ "h" konvencio devos esti uzata...
Ankaŭ la Brailo alfabeto ŝajnas tre interesa afero. Kial nur la blinduloj uzu ĝin kiam oni povas mallume kuŝi en lito kaj legi literaturon palpe? Kial uzi nur la okuloj kaj la oreloj por akiri informojn? Mi ankaŭ pensas pri metodo legi romanon uzante la flarsento aŭ la gustsento... Sed pri flaraj aŭ gustumaj alfabetoj mi ne eksciis ankoraŭ... Ja mi havas ideojn sed priskribos ilin en mia estonta blogaĵo...
La nombro de vizitoj ĉe mia blogo ankaŭ draste reduktiĝis lasttempe. Eble miaj temoj tedigis miajn legantojn... Komentoj (kritikaj) estus aprezegataj!

Jun 14, 2005

Karateo kaj subakviĝo


 Posted by Hello
Sabate mi iris al Binghampton, 3 horoj de ŝoforado de tie ĉi, por karateo konkurso. Mi gajnis al mia kategorio. La aliaj de nia karatejo estis infanoj, ili ankaŭ gajnis medalojn.

 Posted by Hello
Vespere mi naĝis kaj subakviĝis por 50 minutojn en la Lago. Estis belege. Kiam pluvegas, la akvo ŝajnas vitra, kaj oni havas la senton esti sur alia planedo... Aldonindas diri ke mi veturis Lagen kaj returnen vestita per la subakviĝa kostumo.

Jun 9, 2005

Tiun someron, la maro plej kvietis (Japane: Ano natsu, ichiban shizukana umi, angle konata kiel: A scene by the sea)


 Posted by Hello
Tiun someron, la maro plej kvietis estas rava japana filmo direktita en 1991 de Takeshi Kitano, pri juna surdulo rubaĵkolektisto (Ŝigeru) kiu trovas en rubaĵo difektita surfilo, riparas ĝin kaj ekdeziras lerni surfajdi. La inicia ludado transformiĝas en vera pasio kiu igos lin ĉampiono iutage. Estas ankaŭ tre bela kaj pura historio pri senkondiĉa amo inter du gesurduloj: Ŝigeru (Kuroudo Maki) kaj Takako (Hiroko Oshima). Kaj pli, estas ankaŭ historio pri la fakto ke 'normaleco' estas io relativa, kaj ke personoj kiujn ni konsideras handikapitaj ja povas ofte superi la 'normalulojn'. La historioj interplektas, Ŝigeru strebante iĝi ĉampiono en surfrajado kun Takako helpante lin. La poezio de l'maro, la belega surfrajdado kaj la puraj sentoj de la geamantoj kreas ravan filmon en kiu la spektanto tute forgesos pri lia ĉiutaga vivo kaj mondo. La fino ankaŭ estas tre emociiga, sed mi ne diros nenion pri ĝi, ĉar la filmo rekomendendas spekti. Mi dankas Dion ke (laŭ mia scio) ne ekzistas holiuda versio de la historio, ĉar ĝi povus iĝi nur rubaĵo... La fotoj estas belegaj kaj tre ekspresigaj, sed ne forgesu ke la rolantoj, kiel denaskaj surduloj, neniam parolas! Kaj ja ili tute ne bezonas vortojn kiam la amo parolas por ili... En nia homa historio ekzistas belegaj poezioj pri amo, sed la amo mem tute ne bezonas vortojn! Bonan spektadon!















 Posted by Hello

Jun 7, 2005

Mia vivo dum la lastaj tagoj


 Posted by Hello
Post foresto de tre amuza pikniko kun miaj amikoj lagborde sabate (mi estis okupita pri io ajn aliloke), mi decidis viziti la Lagon denove dimanĉe kaj naĝi pli tie. Ĵus antaŭ mia foriro, "neĝo" de flugantaj semoj okazis proksime de mia hejmo.

 Posted by Hello
Ĉi foje mi elektis pli populatan areon, pro la digo kiu ja estis pli interesa por esplorado. Sed la akvo estis sufiĉe malvarma. Se ne estintus mia kostumo, mi ne povintus enesti tie por media horo... Menciindas diri ke post la naĝado mi ne demetis la kostumon sed ŝoforis vestita per ĝi hejmen sur la aŭtovojo.
Vespere mi duan fojon vizitis Thomas kaj lian familion (edzino Dana kaj infanoj Jona, Amelia kaj Logan) kie mi denove renkontis Werner kaj Hoss. Ni havis tre agrablan Esperanto-vespero, uzante nur la Internacian Lingvon por parolado. Kiam, poste, mi hejmiris, la publika radio elsendis belegan meditmuzikon kaj, spirante la parfumon de l'arboj sur la ŝoseo mi havis la senton flugi hejmen...
Lunde mi laboris tutan posttagmezon por mia projekto, kalkulante la ecojn de la optika sistemo por mia neŭtrona bobel ĉambro detektoro, kiel vera "Bobelmajstro".

 Posted by Hello
Vespere mi esploretis la lageton el la arbaro proksime de mia domo kun la ideo subakviĝi en ĝi. Sed la akvo ja estas nun sufiĉe malpura kaj malklara, do mi rezignis pri la ideo. Estos sufiĉe bone admiri la akvon de supre...
Fariĝis tre varme dumnokte lasttempe, nun mi devas uzi du ventumilojn por dormi bone.

Jun 4, 2005

Subakviĝo en la Lago Ontario




Preparante de esplorado... La bildoj estas ambaŭ de la 28-a de majo. La akvo ja tute ne sentiĝis varma, sed kun la kostumo mi sentis tre komforte! Eble mi plu bezonos kapuĉon, ĉar la malvarma akvo ne sentiĝas bone ĉe kapo...

 Posted by Hello
Preta por subakviĝo :-). Mi ankaŭ havis naĝilojn sed ili ne vidiĝas bone el la foto. Morgaŭ mi planas alian esploradon en la lago. Se mi vidos sufiĉe da interesaj aferoj subakve, aĉetos subakvan fotilon...
Marta (mi ne diros tie ĉi KIU ŝi estas, sed mi povas aldoni ke ŝi estas tre bela kaj inteligenta knabino kaj profesie ŝi estas kuracisto) plendis hodiaŭ kiam ni interparolis interrete per MSN ke mi skribas pli pri aliaj amikoj miaj ol pri ŝi. Nun ŝi havos la okazon vidi ke ne estas vere, hehehe.

Jun 3, 2005

La plej rimarkinda foto el mia familia historio


 Posted by Hello
Estas bildo de septembro 1938, baldaŭ post la geedziĝo de miaj geavoj, Mihai kaj Elisabeta. Ĝis nun, ĝi restis la plej rimarkinda foto en la historio de mia familio. Ili estas vestitaj per tradiciaj kostumoj de Bukovino (provinco situata en la nordo de Rumanio).

Jun 1, 2005

Pli da fotoj el la tagoj de akvo

Pri la tagoj de akvo...



 Posted by Hello
Mi aldonis pli da fotojn de sabato kaj dimanĉo. Estis belegaj tagoj kun miaj amikoj (ili ja videblets en du fotoj). Ankaŭ lunde mi unuafoje provis mian neoprenan subakviĝan kostumon en la Lago Ontario kaj estis tre kontenta de ĝi, poste havis vespermanĝon kun geamikoj (inter ili Hoss - alia esperantisto en Rochester) ĉe tailanda restoracio. Kaj marde denove la karatea trejnado komencis, eĉ nun miaj muskloj iomete doloriĝas... Nun mi nur devas meti pli da klopodon en mia laboro...
















 Posted by Hello