Sep 29, 2005
Andromeden...
Antaŭnelonge mi rememoris la belan ĉielan vidon de nia galaksia najbaro, Andromedo. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 2,9 milionoj lumjarojn for de ni kaj estas preskaŭ 250 miloj lumjarojn larĝa (pli ol duoble nian galaksian diametron). Ofte ni pensas pri la vivodaŭro de nia suno, kiu, post ĉirkaŭ 5 miliardoj da jaroj ĉesos ekzisti, sed ni forgesas ke antaŭ tio, alia tre spektalka afero okazos: la malapero de nia galaksio. Ĉar ĉiu sekunde, en nia derivo, ni alproksimiĝas Andromeden kun 140 kilometroj. Post ĉirkaŭ 3 miliardoj da jaroj, kiam nia suno ankoraŭ ekzistos en sufiĉe bona stato sur ĉielo, nia galaksio kuniĝos kun Andromedo. La ĉi suba foto montras nunokazantan ekzemplon de galaksia kolizio:
Certe, ĉar inter steloj ekzistas vastegaj liberaj spacoj, la fenomeno probable ne afektos nia vivo (se ni, la teranoj, ankoraŭ vivos surtere tiam), sed la ĉielaspekto ŝanĝiĝegos. Ĉiuj steloj (inkluzive la suno) ŝanĝos ilian orbitojn kaj distribuon kaj finfine el la du spiralaj galaksioj aperos nur unu sola, giganta, elipsa matura, nova galaksio. Elipsa formo ŝajnas esti la fina stato de galaksia evoluo tutuniverse. Eble ĉiuj niaj najbaraj steloj estos anstataŭitaj de aliaj... La suba foto montras elipsan galaksion. Ĉu nia galaksio aspektos simile al ĝi?
Nun Andromedo estas la plej fora objekto en la tuta Universo videbla nudokule de sur Tero. Sed memoru ke, kun ĉiu generacio, ĝi alproksimiĝas de ni, kun ĉiu fluanta sekundo ĝi troviĝas 140 kilometrojn pli proksime. Kaj kun ĉiu generacio ĝi aspektos pli granda kaj brila nokte, ĝis kiam kovros la tutan ĉielon, unuiĝonte kun nia Lakta Vojo. Niaj posteŭloj, se ili daŭros vivi surtere kaj ĉi galaksie, atestos grandan spektaklon post preskaŭ tri miliardoj da jaroj.
Sep 26, 2005
Salsa danco
Tiun ĉi foton de Henry Herrera kaj Desiree Dicupe mi ŝtelis de sur alia paĝo sed la ideo estas ke pasintsemajne, vendrede kaj sabate, unu de miaj plej bonaj amikoj (Stefan) invitis min al salsa danco festo. Li montris min la paŝojn iu vespere (li sufiĉe bine spertas en salsa danco), sed kiam ni alvenis tie vendrede je la 11-a de nokto, la plejparto de l'ĉeestantoj dancis pli-malpli profesie nivele, kaj mia sola provo danci kun knabino multe pli sperta ol mi ne estis tre sukcesa. Ĉar sabate mia komputilo denove rompiĝis (ĉi tempe, finfine, la procesoro mortis), mi provis ripari ĝin la tutan tagon kaj estis tro laca por la dua fiesta parto. La vero estas ke estis sufiĉe belaj knabinoj tie, sed se oni ne scias bone danci salsaon, nenion oni povas fari, ĉar, malsimile al aliaj festoj, tie salsa danco estas la ĉefa okupo de ĉiuj kaj neniuj aliaj kvalitoj gravas. Hieraŭ vespere mi trovis per Limewire salsan kurson kaj intencas lerni danci pli bone baldaŭ kaj avenĝi unuaokaze mian pasintsemajnan malsukceson.
Intertempe mi ankaŭ malkovris fizikajn ekzercojn kiuj mortigos mian lastan graseton ĉirkaŭ miaj koksoj. En unu, maksimume du semajnoj, mi finfine aspektos kiel baleto dancisto. Eble mi eĉ aperigos nudan foton de mi ĉi bloge, hahaha.
Ankaŭ, lastatempe ŝajnas ke iuj el miaj amikoj (Stefan kaj Orlin) interesiĝas pri Tajĝiĉŭano. Mi jam komencis du semajnojn antaŭe trejni kun Stefan ĉiun dimanĉon en tiu ĉi plej altnivela luktarto tutmonde.
La lasta agrabla (re)malkovro okazis sabate vespere kiam mi elŝutis kelkajn kantojn far Teresa Teng. Ŝi havas unu el la plej varmajn voĉojn kiujn mi iam aŭdis. Ŝia muziko estas kiel kuracilo kiu kreas bonan animstaton.
Sep 21, 2005
La pendinto...
Elirinte el mia dormĉambro kie estis ŝaltita nur malgranda lampo, mi havis la surprizon, revenante, vidi sur la pordo la ombron de persono pendita... Certe la kulpinto estas montrata en la ĉi suba foto:
Koncernas la Pantero Roza, do mi mem, ĉar unu el miaj kromnomoj inter miaj geamikoj estis "Pantero Roza". La ludilo estas memoraĵo ricevita, jarojn antaŭe, flanke de bela araba knabino...
Sep 15, 2005
Belaj knabinoj
Mi ne scias kio okazas lastatetmpe, sed ĉirkaŭ mi komencis aperi sufiĉe da belaj knabinoj... Tio konfirmas mia teorio ke la virinoj neniam aperas solaj en la vivo de viro, se ĉiam pli ol unu. Ne gravas, mi tre ĝojas vidi belulilojn (kiuj ankaŭ havas tre interesajn personecojn) en mia vivo. Certe, neniu estas usonanino. Mi ne scias kial, sed ĝis nun mi ĝenerale ne renkontis interesajn usonaninojn. Mi komencos dividi la mondon inter "usonanoj" kaj "aliaj", kie mi mem estas "aliulo" kaj ĉiam sentas bone en la kompanio de "aliulinoj"...
Kiel mi jam diris antaŭe, ni povas iomete ŝanĝi la mondon se nia menso estas fiksita al korekta ondolongo... Mi sentas ke se mi daŭros mian mensan trejnadon, mi povos igi mian vivon pli kaj pli interesa. La sola problemo estas priskribi en tiu ĉi blogo tre personajn partojn de mia vivo... Tio probable ne okazos...
Sep 2, 2005
Ju pli...
Ju pli interesa mia vivo fariĝas, des pli malmulan tempon por blogi mi havas. Kaj ju pli interesaj partoj de mia vivo fariĝas, des pli privataj ili estas kaj mi ne povas rakonti pri ili sen fari malbonon al miaj amikoj...
Mi estas sciencisto, sed dum la lastaj monatoj, tro multaj aferoj okazis por doni al mi ŝancojn ekspliki ilin logike. Malgrandaj aferoj, ĝenerale. La kialo ŝajnas esti mia mensa stato. Mi komencas kredi ke la diro de Budhao "Per nia menso ni kreas la mondon" povas esti reala... Ĉu mi sonas kiel frenezulo? Ne gravas. Mi haltos kaj skribos estonte nur pri "kutimaj" okazintaĵoj, hehehe. Sed ofte nia ĉiutaga vivo povas fariĝi pli interesa ol la romanoj kiujn ni legas, ol la filmoj kiujn ni spektas... Kaj probable nur dependas de ni.
Subscribe to:
Posts (Atom)