Jul 18, 2006

Princino de Rumanio (A Princess of Roumania)


Posted by Picasa
Post pli fruktodona scienca laboro kun mia freona bobelĉambro dum la lastaj semajnoj (kaj alproksimiĝante la finon de mia doktoreco), mi iris librovendejen serĉante ion interesan por legi. Kune kun bela germana-angla paralela teksto-libro kun fabeloj de la fratoj Grimm, mi trovis en la sciencfikcia areo tiun ĉi libron de Paul Park: "A Princess of Roumania" ("Princino de Rumanio"). Se ĝi bone skribitis aŭ ne mi ankoraŭ ne scias, sed la historio ŝajnas interesa sufiĉe. La ĉefa rolantino estas Miranda Popescu (ja Miranda estas plej ofte ciganina kaj ne etna rumana nomo en Rumanio dum Popescu estas la plej ofte renkontata familinomo en mia lando), kiu estis adoptita de usonanoj el rumana orfejo. Sed fakte ŝi estas la princino kiu devas heredi la tronon de Rumanio en paralela (alterna) mondo kie Rumanio estas granda potenco en Eŭropo kaj oni kaŝis ŝin en "nia normala mondo" de fortoj kiuj volas mortigi aŭ uzi la princinon por malbonaj celoj. Ŝajnas al mi ke tiu ĉi "alterna mondo" devus esti mondo kie Germanio venkis la Duan Mondmiliton, kaj mia lando, kiel aliancano, akiris ekonomiajn avantaĝojn. La alternaj historioj ĉiam interesis min, oni meritas legi "La homo el la alta kastelo" ("The Man from the Hiĝ Castle") far Philip Dick aŭ spekti la filmon "Okazis tie ĉi" ("It Happened Here") far Kevin Brownlow kaj Andrew Mollopor por vidi kiom relativa estas nia angulo vidi kaj kompreni la mondan historion, juĝi iujn faktojn kiel "pravaj" kaj aliaj kiel "malpravaj". Do, kun la espero ke tiu Rumanio en la alterna mondo estas sufiĉe interesa lando, mi scivolas kiom la usona aŭtoro vere scias pri ĝi en mondo kie la kulturo estas plej ofte prezentata el la usona kaj okcidenta vidpunkto. Mi skribos alian komenton post kiam mi vinos legi la libron. Oni povas legi fragmentojn (angle) sur amazon.com tie ĉi. Se iu ajn el miaj esperantistaj amikoj legis/legas/legos la libron, mi scivolos aŭdi opinion pri ĝi. La fama verkistino Ursula K. Le Guin verkis kelkajn favorajn liniojn pri la libro. Do, ni esperu ke ĝi estas sufiĉe interesa.

Jun 14, 2006

Ŝanĝo de loĝejo


La vilaĝo Benia, norda Rumanio - mia denaska vilaĝo. Posted by Picasa
Dimanĉe mi ŝanĝis mian loĝejon, post kvar jarojn de vivado en la sama apartamento. La nova apartamento estas malpli granda sed ankaŭ malpli multekosta. Sur tiu ĉi paĝo mi komencis aldoni informojn pri huculoj, montara popolo kiu vivas en la nordo de Rumanio, okcidento de Ukraino, suda Polando kaj orienta Slovakio. La paĝo estas en la rumana sed estonte mi esperas aldoni huculan-Esperantan vortaron.

May 22, 2006

Saluton al l'aero


Posted by Picasa
L'aero ĉiam ĉirkaŭas nin
Sekretema kaj preskaŭ nevidebla.
Ĝi derivigas nin
Tra pensoj kaj paŝoj, movebla
Sen memorigi ĝian eternan kareson,
Silenta, ĝuebla.

Gravite presitaj tersurface
Niaj paŝoj spuras atomojn de tempo,
Niaj pensoj spuras atomojn de kono,
Novan someron kreskigas printempo,
Nur l'aero postrestas kiel krono.
Niaj koroj spuras petalojn de vivo
En l'aero, eterna, pensiva,
En l'aero fluanta senlace.

La sekundoj daŭras kreski en miaj okuloj
Semigante gigantajn horloĝojn,
Sablohorloĝojn sen ombro kaj pezo.
Iutempe la tutaj sekundoj dolorigas
Kiam l'aero tra mi' koro refluas
Nur aero mi estas, nur l'aero plezuras,
Miaj horoj fariĝas nebuloj.

Saluton al l'aero,
Ĉiuspire ĝi ĉirkaŭprenas nin,
Portante l'destin'
De ĉiu vivero.

May 17, 2006

Blua Sekureco levas blankan flagon


Posted by Picasa
Israela kontraŭspama firmo Blua Sekureco diris marde ke ĝi ĉesos siajn operaciojn post lamiga serio de atakoj lanĉitaj kontraŭ ĝiaj servoj pli frue ĉimonate de rusa spamisto nomata PharmaMaster. Ilia retpaĝo ne plu funkcias ekde hieraŭ. La krimuloj venkis, la fiuloj gajnis, la malbonuloj triumfis, almenaŭ por ĉi tempe. Ni esperu ke pli bonaj tagoj alvenos baldaŭ en la lukto kontraŭ la spamistoj.

May 5, 2006

Blue Security (Blua Sekureco) triumfiĝanta en la milito kontraŭ la spamistoj


Posted by Picasa
La milito inter spamistoj (precipe la krimulo konata kiel pharmamaster) kaj Blua Sekureco finiĝis. La servoro de Blua Sekureco sur http://www.bluesecurity.com funkcias denove kaj la antispamo programo povas esti elŝutita.
Pharmamaster (kiu verŝajne vivas en Rusio) kaj kiu estas unu el la plej grandaj nuntempaj spamistoj rifuzis kelkajn tagojn antaŭe eviti sendi spamon al la membroj de la Blua Sekureco komunumo kaj decidis fari ĉion eblan por haltigi ties agadon. Li mem agnoskis ke la Blua Sekureco trovis la korektan solvon elimini spamon kaj diris ke ne povas toleri la situacion. Konsekvence, la fiulo atakis la servoron de la israela kompanio, paralele sendinte minacajn mesaĝojn blinde kun la celo trafi iujn el la membroj de la Blua Sekureco komunumo. La minacoj sendi multege da spamo ne sukcesis kaj ne timigis neniun, dum la atakoj de la mafiulo haltis ankaŭ servoroj de blogaro kiel Live Journal kaj Six Apart. Post tri tagoj la rimedoj de pharmamaster elĉerpiĝis kaj li haltis la atakojn. La tuta afero estis bonega senpaga reklamo por Blua Sekureco. Nun aro da homoj aŭdis pri ĝi kaj deziras uzi la programon por lukti kontraŭ spamo. La spamistoj neniam rimarkiĝis per alta inteligenco kaj la agoj de pharmamaster pruvas eĉ pli la stultecon de tiuj krimuloj.

May 3, 2006

Spamo milito - la spamistoj perdas en la batalo kun la Blua Rano (Blue Frog)


Posted by Picasa
Ekde julio pasintjare mi uzas la tiel nomatan "Bluan Ranon" (angle "Blue Frog") por lukti kontraŭ spamo. Nun, mia spamo preskaŭ malaperis. "Blua Sekureco" (angle "Blue Security") estas kompanio bazita en Israelo (http://bluesecurity.com) kiu uzas originalan principon por lukti kontraŭ spamado. Oni povas reĝistrigi ĝis 10 retadresojn (senpage) en la kodita "Blua Rano Registro" kaj ankaŭ elŝuti malgrandan programeton. Kiam la spamisto sendas milionojn da mesaĝoj, parte el ili atingas adresojn de la "Blua Rano Registro". Por ĉiu spamado al Blua Rano membro adreso, oni trovas la retpaĝon de la spamisto kaj unuafoje oni petas lin elŝuti la registron kiu forigos la adresojn el sia spamad-listo. Se la spamisto daŭre sendas rubaĵmesaĝojn, oni ankaŭ raportas lin al la interret servico haviganto (angle "Internet Service Provider" kaj al polico. Se la spamado daŭras, oni komencas skribi plendon sur la formo kie la spamisto atendas ke iuj personoj aĉetas kion li vendas. Unu plendo por ĉiu spamo. Certe, se la spamisto sendas tro multajn mesaĝojn, multe da plendoj plenigos lian paĝon sen iu ajn profito por la spamisto kaj sen lasi iun ajn aĉeti la varojn kiujn li vendas. Do, por la spamisto la afero ne estas utila, kaj se li estas inteligenta, decidas ne plu spami la adresojn de la Blua Rano Komunumo. Tielmaniere, multaj spamistoj ĉesis sendi spamon al ni. Hieraŭ, spamisto, (krimulo verŝajne el Rusio, probable laŭnome Alex Blood / Alexander Mosh / AlekseyB / Alex Polyakov aŭ Alexey Panov - ckync.com) decidis, kune kun aliaj fiuloj, ataki la paĝon de Blua Sekureco kaj sendi minacajn mesaĝojn por la uzantoj de la Blua Rano, promesante sendi al ili 10-20 foje pli da spamo se ili ne forlasas la Blua Rano Komunumon. Ĉar ili estis senditaj blinde, iuj atingis personojn kiuj neniam uzis la programon dum aliaj atingis membrojn de la Blua Rano Komunumo. Kelkaj membroj eĉ timis kaj forlasis la Komunumon, sed la plejparto (preskaŭ 500 000) daŭris raporti la spamon. La rezulto: La atako sur la paĝo de Blua Sekureco febliĝis rapide kaj la spamo tute ne kreskis. Kaj certe, la spamistoj kiuj organizis la atakon gajnis malpli (au neniom) da mono dum tiu ĉi tempo. Se ili estas tiel stultaj, li povas daŭri provi ataki la Bluan Ranon. Mi ne ricevis minacan mesaĝon kaj daŭris raporti la spamon el la "bulk" dosiero de yahoo (ĉar alian spamon mi ne plu ricevas). Ja la Blua Rano faras eĉ ĉi tion aŭtomate. Mi ĝojas ke finfine la krimuloj kiuj sendas spamon komencas havi malfacilan vivon kaj invitas ĉiujn miajn legantojn kiuj ricevas rubaĵajn retmesaĝojn uzi la Bluan Ranon! Bedaŭrinde la informoj sur ilia paĝo estas nur en la angla, sed oni povas uzi traduku.net, por traduki la informojn tie.
Alia rakonto: Mi akiris Encarta 2006, la enciklopedio de Microsoft (feliĉe mi ne pagis monon por ĝi). Je la unua vido ĝi aspektis tre bone, sed mi trovis aregon da eraroj en ĉiu artikolo, speciale pri historio. Vikipedio, spite de la okazaj eraroj, estas almenaŭ dek foje pli ekzakta kaj detala. Microsoft Encarta estas bona por ludado, sed mi tute ne rekomendas ĝin por serĉi fidindajn informojn pri io ajn.

Apr 30, 2006

Esperanto ĉeestinte la Ortodoksan Pasko Feston


Posted by Picasa
La 23-an de aprilo oni festis la Ortodoksan Paskon, do la reviviĝo de Jesuo Kristo. Mi partoprenis la religian ceremonion en la malgranda rumana preĝejo. Dimanĉe oni legis la ĉi suban fragmenton el la evangelio laŭ Johano en 11 lingvoj: rumana, greka, latina, angla, franca, itala, germana, rusa, hispana, hebrea kaj Esperanto:
19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron.
21 Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas.
22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton:
23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
24 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis.
25 La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

Kelkaj el ni helpis la pastron leginte laŭtvoĉe en diversaj lingvoj. Mi legis en la rusa, hispana kaj Esperanto. Estis la unua fojo kiam Esperanto estis uzita (eĉ se malmulte) en la Rumana komunumo de Roĉestero, Novjorkio.
La tutan Paskon mi estis tiel okupita kun veturoj kaj vizitoj de amikoj ke ne havis tempon eĉ por spiri. Nur marde vespere, la 25-an de aprilo, mi finfine denove sukcesis normaliĝi mian programon.
Kalkajn tagojn antaŭ Pasko, vendrede (la 21-an de aprilo) mi fastis, laŭ la ortodoksa tradicio, por 24 horojn sen manĝo kaj akvo. Estis pli facile ol pasintjare (pri la pasintjara fasto oni povas legi tie ĉi). Sed unu el miaj rumanaj amikoj, Ŝtefan (kiu estas kuracisto) fastis sammaniere por 33 horojn! Sen akvo aŭ manĝo! Li ankaŭ aldonis ke la ideo ne trinki akvon post pli ol 24 horojn ne ŝajnis al li saĝa. Alia interesa afero estas ke dum fastado li sentis sin denove energiplena post pensa diro de mallonga preĝo (Patro nia).

Apr 20, 2006

Ĉernobil, 20 jarojn post la nuklea katastrofo


Posted by Picasa
La 26-an de aprilo fariĝas 20 jarojn ekde la nuklea katastrofo en Ĉernobil, kiu kaŭzis la morton de dekmiloj da homoj. Sed ŝajnas ke la sovaĝa vivo defias la nuklean radiadon. Mi tradukis ĉi sube tre interesan artikolon de BBC Novaĵoj, skribita far Stephen Mulvey [Stefen Malvej] kaj aldonis fotojn trovitajn rete. La originalo legeblas angle TIE ĈI. Estas surprizege kiom multe la areo similas al la "areo" el la filmo "Stalker" far Andrej Tarkovski (bazita sur la libro de la fratoj Strugacki).

La sovaĝa vivo defias Ĉernobilan radiadon


Posted by Picasa
Ĝi enhavas iom de la plej kontaminita lando en la mondo, sed jam fariĝis rifuĝejo por la faŭno - naturo rezervo en ĉiuj krom nomo. La fermita areo ĉirkaŭ la Ĉernobil termonuklea elektrocentralo svarmas kun vivo.
Kiam la homoj estis evakuitaj el la areo 20 jarojn antaŭe, la bestoj alvenis. Ekzistantaj animaloj multobligis kaj specioj ne viditaj dum jardekoj, kiel la linkso kaj aglo strigo, komencis revenon. Oni eĉ observis turmentantaj piedspuroj de urso, besto kiu ne trotis en ĉi tiu parto de Ukrainio dum jarcentoj.
"Bestoj ŝajne ne sentas radiadon kaj volas okupi lokon sen konsidero pri la radiado kondiĉoj," diras radioekologisto Sergej Gaŝĉak. "Multaj birdoj nestas en la sarkofago," li aldonas, temas pri la ŝtalo kaj betono ŝildo starigita super la reaktoro eksplodita en 1986.
"Sturnoj, kolomboj, glutoj, fenikuroj - mi vidis nestojn, kaj mi trovis ovojn."
Eble estas plutonio en la areo, sed ne estas herbicido aŭ insekticido, neniu industrio, neniu trafiko, kaj marĉoj ne plu estas elĉerpitaj. Estas nenio zorgigi la apron - kiu multobligis okfoje inter 1986 kaj 1988 - ekscepte de ĝia simile revigliĝinta predanto, la lupo.

Nemanĝeblaj

La bildo ne estis tiom rozkolora dum la unuaj semajnoj kaj monatoj post la katastrofo, kiam radiado niveloj estis multe, multe pli altaj.
Kvar kvadrataj kilometroj de pina arbaro proksime de la reaktoro brunegis kaj mortis, gajninte la nomon de la Ruĝa Arbaro. Iuj bestoj en la plej severe trafitaj lokoj ankaŭ mortis aŭ haltis reproduktadon. Musaj embrioj simple solviĝis, dum ĉevaloj lasitaj sur insulo 6 km de la elektrocentralo mortis kiam ilia tiroido glando disfalis. Bovoj ĝuste en la sama insulo estis nanigita pro tiroido difekto, sed la sekvontan generacion oni trovis surprize normala.
Aktuale estas tipe por la bestoj ĉi tie esti radioaktivaj - ankaŭ tro radioaktivaj por estimanĝataj de homoj sekure - sed alimaniere ili sanas.

Adapto


Posted by Picasa
Estas distingo farita inter bestoj kiu restas en unu loko, kiel musoj, kaj pli grandaj bestoj - alkoj, kiuj movas en kaj el kontaminita lando vojaĝante tra vastaj areoj. La bestoj kiuj vagas vaste finas kun pli malalta dozo da radiado ol bestoj kiuj restas la tutan tempon en radiada varma punkto.

Alkoj

La alka loĝantaro ekkreskegis ĉar forestas homa sintrudo. Kaj estas signoj ke ĉi tiuj bedaŭrindaj kreitaĵoj povas adaptiĝ al la novaj cirkonstancoj.
Sergej Gasĉak eksperimentis sur musoj en la Ruĝa Arbaro, partoj el kiu estas malrapide kreskanta legitimaj, kvankam kun nanigitaj kaj deformitaj arboj.
"Ni markis bestojn, tiame rekaptis ilin denove multe poste," lin diras.
"Kaj ni trovis ke ili vivis tiel longe kiel aliaj bestoj en relative puraj areoj."
La sekvonta paŝo estis alporti aliajn musojn de ekstere kaj lasi ili en la Ruĝa Arbaro.
"Ili sentis ne tre bone," Sergej diras. "La distingo inter la lokaj kaj novaj bestoj estis tre evidenta."

Mutacio

Dum ĉiuj liaj esploroj, Sergej sole trovis unu muso kun kanceraj simptomoj.
Li trovis abundaj indicoj de DNA mutacioj, sed nenio ke influu la besta fiziologio aŭ reproduktiĝa kapablo.
"Nenio kun du kapoj", li diras.
Mary Mycio [Mari Miŝjo], aŭtoro de Vermoligno Arbaro, natura historio de la Ĉernobil regiono, atentigas ke mutaciinta besto en la sovaĝo kutime mortos kaj estos manĝita ĝis sciencistoj povas observi ĝin.
Kaj ĝenerale, ŝi notas, sciencistoj studas animalaj loĝantaroj ĝenerale kaj ne interesiĝas pri kio okazas al apartaj individuoj.

Nuklea gardanto

Sed ankaŭ ŝi argumentas ke la profitojn la faŭno de foririntaj homoj de la areo, superis iun malutilon far radiado.
En ŝia libro ŝi citas la britan scienciston kaj ekologiiston James Lovelock [Ĝejms Lovlok], kiu skribis favore en la Daily Telegraph en 2001 pri la "nearanĝita apero" de la faŭno ĉe Ĉernobil.
Li daŭris: "Mi pripensas se malgrandaj kvantoj de nuklea malŝparo de energia produktado ne devus esti ĵetitaj en tropikaj arbaroj kaj aliaj vivejoj kiuj bezonas fidindan gardanton kontraŭ ilia detruo de homaj aviduloj".
Granda parto de la Ĉernobil zono en Bjelorusio jam estis ŝanĝita oficiale en natura rezervo. Sergej Gaŝĉak volas ke Ukrainio faru la samon kaj turnu sian 2,500 kvadrataj kilometroj de evakuita lando en rezervo aŭ naturparko.
Malsame al Ukraina Verda Partio, lin ne deranĝas se la registaro komencas konstruadi profundan tavolon en la zono por nuklea malŝparo el ĉiuj partoj de la lando. Li diras ke la aglan strigon ne deranĝos plu da betonaj areoj por nestado.

AREO LOĜANTOJ
Reaperita: Lynko, agla strigo, granda blanka egreto, nestantaj cignoj, kaj eble urso.
Enkondukita: eŭropa bisono, Przeŭalski-a ĉevalo.
Kreskegantaj mamuloj: melo, kastoro, apro, cervo, alko, vulpo, leporo, lutro, lavurso hundo, lupo.
Kreskegantaj birdoj: akva silvio, lazura paruo, nigra tetro, nigra cikonio, argano, blankvosta aglo.

Apr 6, 2006

La Akva Mondo


Posted by Picasa
Atlantide (au Atlantido) estas akva mondo, pli granda ol Tero, kun radiuso de 7235 km. Ĉirkaŭ 94% el ĝia surfaco estas kovrita de akvo, kun grandaj insuloj dissemitaj ĉi tie kaj tie. Ĝi ĉirakaŭiras Altairon en 4.35 jaroj, 16.72 lumjarojn for de Tero. Atlantido havas 2 satelitojn: Icarus kaj Sen. Sen havas atmosferon kaj akvon kaj eblas ke vivo ekzistas sur ĝia surfaco.

Fizika mapo de Atlantido Posted by Picasa
Atlantido havas populacion de 316 milionoj. Ekzistas 9 ŝtatoj kaj 6 lingvoj parolataj. La teknologia nivelo estas relative alta. Nunepoke oni esploris la tutan planedon kaj baldaŭ preparos lanĉi la unuan artefaritan sateliton.

Posted by Picasa
La nokto jam regis kiam ni preparis foriri. Dek submarinoj preparis por fora misio en kaŝita angula de la malgranda insulo Ven. Estis rara nokto, kun la verda tropika vivolumo entediĝante ĝis la ĉielrando. Nia vojaĝo estis esplora misio en la nordaj akvoj, kun la celo identigi kion intencas fari tie la Norda Respubliko. La Blua Federacio neniam ŝatis militon, sed niaj spionoj havis sufiĉe da informoj kiuj sugestis ke la respublikanoj intencis ekspansii ilian influareon post Borealia kaj Totem.
La daŭro de la historio (ankoraŭ verkanta) legeblas sur La Akva Mondo paĝo.

Mar 31, 2006

Karateo


Posted by Picasa
Pasintsabate mi havis karatean ekzamenon por 3 kyu. Fine de la ekzameno, ĉiuj devas lukti. Mi devis partopreni 5 luktojn. Pli de informoj pri mia karate stilo (Kjokuŝin Karate) troveblas (en la angla) sur USKyokushin.com.