Nov 22, 2006

Al Ĝjazira ("La Insulo") en la angla lingvo jam elsendas de unu semajno


Ekzakte unu semajno antaŭe, la jam fama (amata de iuj, malamata de aliaj) televidkanalo Al Ĝjazira (tio signifas "La Insulo" en la araba lingvo), bazita en Kataro, lanĉis sian anglalingvan kanalon. Ĝi estas videbla televide en ĉiuj landoj en Okcidento kun unu grava ekscepto: Usono. La usona estraro multe laŭdis la televidkanalon antaŭ 2001 pro siaj efortoj prezenti pli objektive kaj demokratie la eventojn el la Mezoriento kaj mondo. Sed post la tristaj eventoj de 2001 la pozicio de la usona registraro ŝanĝiĝis. La neortodoksa stilo de Al Gjazira prezenti publike la opinion de ambaŭ flankoj, la bona kaj malbona, tute diferis de la okcidenta ĵurnalisma metodo. Kaj ankaŭ la montro senkaŝe de la militaj hororoj ne oportunis al multaj okcidentaj televidoj (kiel oni povus havi subtenon por milito kiam oni povas vidi kiom malbona kaj kruela la milito estas?). Do, subite Al Ĝjazira fariĝis "malica, malakurata kaj malbonintenca". Kaj certe, demokratia lando kiel Usono, en la nomo de la libera esprimo, tute ne favorus spektigi kanalon de la "malamiko" (kiu malamiko mi demandas min, ĉar ili tute NE subtenas la vidpunkton de la teroristoj aŭ aliaj fiuloj)... La afero amuzas kaj pensigas min pri la oldaj tempoj en la komunistaj landoj, kie ĉiui popoloj "vivis demokratie". Tie la estranoj malpermesis kaj malkuraĝigis akceson al informado de ekstere pro timo perdi ilian influpovon kaj kontrolon al la popolo. Sendube, simila fenomeno okazas hodiaŭ en Usono kaj la sola demando estas: kiu vere tiras la fadenojn el la ombro kaj havas la intereson detrui la usonan demokration restriktigante la akceson de la popolo al libera informo?
Eĉ pli amuze: dum la unuaj tagoj la plejparto de la usonaj informiloj havis nur laŭdajn opiniojn pri la katara televidkanalo, sed subite, hieraŭ, alia grupo de "ĵurnalistoj" komencis paroli pri la "malamiko" priskribante Al Gjaziran kiel fiintenca televidkanalo kiu celas detrui la usonan demokration. Kial ili atendis unu plenan semanon por reagi? Kaj kiu pagis ilin por verki la kalumniajn artikolojn? Mi certas ke la legantoj trovos facile la respondojn al ambaŭ demandoj.
Klakante la ĉi suban bildon oni povas spekti la unuajn elsendajn minutojn de la nova televidstacio:


Oni povas spekti Al Ĝjazira televidon interrete ĉe http://aljazeera.net/english senpage po 15 minutojn. La stilo similas al la fama BBC kaj la profesia kvalito estas tre proksima de la brita televidstacio. Kaj ju pli multajn vidpunktojn ni havas, des pli bone ni povos trovi la veron pri kio okazas en nia mondo. Do, elkoran bonvenon en la televida mondo Al Ĝjazira en la angla! Kiel ĉiuj televidstacioj, vi faros erarojn iufoje, ne estos perfekta, sed ĉiam prezentos originalan vidpunkton flanke de la landoj el la "tria mondo" kiu, mi certas, tre utilos al vere demokratia informado de ĉiuj civitanoj de nia planedo, kaj helpos la homaron trovi pli facile pacon kaj harmonion sur Tero.

Nov 21, 2006

Esperanto en Rochester (Roĉestro)


Hieraŭ vespere mi atendis la kunvenon (ja la lecionon) de lokaj esperantistoj ĉe la Universitato de Rochester, kiun prizorgas Hoss (li instruas Esperanton ĉe la universitato). Entute ni estis kvar kaj babilis en Esperanto kaj la angla. Karyn kaj Joshua ankoraŭ ne estas progresintoj sed partoprenis aktive en la parolado kaj mi certas ke baldaŭ ili fariĝos tre fluaj en la Internacia Lingvo. Mi estis impresiigita ke ekzistas usonanoj kiuj ne nur interesiĝas pri Esperanto, sed vere lernas ĝin! La tempo fluis rapide kaj nia kunveno kiu komencis je 7:15 daŭris ĝis 8:30. En la foto de maldekstre dekstren vidiĝas mi, Karyn, Joshua kaj Hoss (aliaj klasanoj ne povis ĉeesti la kunvenon).
La paĝo de Hoss pri Esperanto ĉe la Univesritato de Rochester estas ĉe http://esperanto.lodestone.org/novajxoj/. Ĝi havas informojn por anglaparolantoj pri la loka Esperanto kurso kaj pri Esperanto ĝenerale. Hoss Firooznia kaj Thomas Alexander estas la plej aktivaj esperantistoj tie ĉi kaj dank'al ili la Esperanto komunumo de Rochester daŭris kreski dum la lastaj jaroj.

Nov 17, 2006

Tajĝiĉuano kaj la interna forto


Posted by Picasa
Hieraŭ vespere mi denove praktikis la Yang Luchan formon de Tajĝiĉuano. La sento estis ke la korpo movas sen la helpo de muskoloj, sed pure per la forto de menso. Kiam mi turnis aŭ saltis, neniun strebon mi sentis. Se mi daŭros trejni, probable en 10 jarojn mi vere komencos manifestigi la tiel nomatan "internan energion". Tiam, la olda aĝo aŭ la fizika malforto ne plu gravos: ĉio movos per pura mensa energio. Ni, la homoj, havas limigitan fizikan povon, sed la limojn de nia menso ni ankoraŭ ne alproksimiĝis. Anstataŭ trouzi teknologion, eble ni unue devus plibonigi nin mem.

Nov 14, 2006

Filadelfio (Philadelphia)


Libereco Sonorilego Posted by Picasa
Fine de oktobro/komence de novembro mi ĉeestis fizikan konferencon en Filadelfio, kie mi ankaŭ prezentis la lastajn novaĵojn pri mia bobelĉambro.

Sendependiĝo Salono Posted by Picasa
La urbo aspektis probable bonege en la pasinteco, sed la modernigado detruis multe el ĝia iama beleco. La fama "Libereca Sonorilego" estas malpli granda ol la sonorilego el mia vilaĝa preĝejo kaj la "Salono de sendependiĝo", kvankam beleta, ne impresiigis min.

Rivero Delaware Posted by Picasa
La rivero Delaware similas al la Hudson Rivero en Novjorko, sed estas iom pli larĝa kaj kun malpli da konstruaĵaro sur la bordoj.

Arto Muzeo Posted by Picasa

Arto Muzeo Posted by Picasa
La muzeo de artoj aspektis pli interese, simile al eŭropa arkitekturo. Ene mi povis viziti kelkajn interesajn ekspoziciojn de pentraĵoj kaj unu kolekton de mezepokaj armiloj kaj kirasoj.

Flagoj Posted by Picasa
La strato kun flagoj el (preskaŭ) ĉiuj landoj estis interesa ideo (sed, interese, mankis la flagoj el la islama parto de nia mondo tie, nek Iranon, nek Saŭdarabion, nek aliajn mi povis trovi). La rumana flago (blua-flava-ruĝa) vidiĝas centre de la bildo.

Rocky Posted by Picasa
Kaj certe, apud la artomuzeo, la statuo de "Rocky" estas facile observebla (kvankam mi tute ne komprenas la konekton inter serio de filmoj de dubinda valoro kaj arto)...

Oct 16, 2006

Post longa silentado...


Posted by Picasa
... mi finfine aldonos kelkajn liniojn en mia blogo. En septembro mi advancis al bruna zono en la stilo de "Kjokuŝin Karate". Mia eksperimento antaŭeniras, sed ne tiom haste kiom mi ŝatus. Tamen mi havos konferencon en Filadelfio, Pensilvanio, tiu ĉi monatfine kie prezentos la lastajn rezultojn de mia laboro. Intertempe artikolo por scienca revuo estas preparata kaj mi esperas vidi ĝin publikigita ĉi vintre. La Ramadana fasto ankaŭ komencas kaj, kvankam mi ne estas islamano, mi provas praktiki ĝin por la kvina laŭsekva jaro. Fasto estas unu el la aferoj kiuj alproksimiĝas nin de niaj homaj kvalitoj, kontrolante nia besta naturo. Do ni regas niajn dezirojn manĝi, drinki, ktp. Kaj ankaŭ ni devas esti pli bonhumoraj ol kutime.
Ĉiu matene, jam de pli ol du semajnoj, mi praktikas Tajĝiĉuanon por almenaŭ duonhoro. Estas la plej efika luktarta ekzerco, miaopinie, por ambaŭ sano kaj fizika forto. Estas arto kiu puŝas la limojn de nia homeco pli for, por krei ion pli bonan kaj pli belan el nia estaĵo, en armonio kun la tuta Universo.

Jul 18, 2006

Princino de Rumanio (A Princess of Roumania)


Posted by Picasa
Post pli fruktodona scienca laboro kun mia freona bobelĉambro dum la lastaj semajnoj (kaj alproksimiĝante la finon de mia doktoreco), mi iris librovendejen serĉante ion interesan por legi. Kune kun bela germana-angla paralela teksto-libro kun fabeloj de la fratoj Grimm, mi trovis en la sciencfikcia areo tiun ĉi libron de Paul Park: "A Princess of Roumania" ("Princino de Rumanio"). Se ĝi bone skribitis aŭ ne mi ankoraŭ ne scias, sed la historio ŝajnas interesa sufiĉe. La ĉefa rolantino estas Miranda Popescu (ja Miranda estas plej ofte ciganina kaj ne etna rumana nomo en Rumanio dum Popescu estas la plej ofte renkontata familinomo en mia lando), kiu estis adoptita de usonanoj el rumana orfejo. Sed fakte ŝi estas la princino kiu devas heredi la tronon de Rumanio en paralela (alterna) mondo kie Rumanio estas granda potenco en Eŭropo kaj oni kaŝis ŝin en "nia normala mondo" de fortoj kiuj volas mortigi aŭ uzi la princinon por malbonaj celoj. Ŝajnas al mi ke tiu ĉi "alterna mondo" devus esti mondo kie Germanio venkis la Duan Mondmiliton, kaj mia lando, kiel aliancano, akiris ekonomiajn avantaĝojn. La alternaj historioj ĉiam interesis min, oni meritas legi "La homo el la alta kastelo" ("The Man from the Hiĝ Castle") far Philip Dick aŭ spekti la filmon "Okazis tie ĉi" ("It Happened Here") far Kevin Brownlow kaj Andrew Mollopor por vidi kiom relativa estas nia angulo vidi kaj kompreni la mondan historion, juĝi iujn faktojn kiel "pravaj" kaj aliaj kiel "malpravaj". Do, kun la espero ke tiu Rumanio en la alterna mondo estas sufiĉe interesa lando, mi scivolas kiom la usona aŭtoro vere scias pri ĝi en mondo kie la kulturo estas plej ofte prezentata el la usona kaj okcidenta vidpunkto. Mi skribos alian komenton post kiam mi vinos legi la libron. Oni povas legi fragmentojn (angle) sur amazon.com tie ĉi. Se iu ajn el miaj esperantistaj amikoj legis/legas/legos la libron, mi scivolos aŭdi opinion pri ĝi. La fama verkistino Ursula K. Le Guin verkis kelkajn favorajn liniojn pri la libro. Do, ni esperu ke ĝi estas sufiĉe interesa.

Jun 14, 2006

Ŝanĝo de loĝejo


La vilaĝo Benia, norda Rumanio - mia denaska vilaĝo. Posted by Picasa
Dimanĉe mi ŝanĝis mian loĝejon, post kvar jarojn de vivado en la sama apartamento. La nova apartamento estas malpli granda sed ankaŭ malpli multekosta. Sur tiu ĉi paĝo mi komencis aldoni informojn pri huculoj, montara popolo kiu vivas en la nordo de Rumanio, okcidento de Ukraino, suda Polando kaj orienta Slovakio. La paĝo estas en la rumana sed estonte mi esperas aldoni huculan-Esperantan vortaron.

May 22, 2006

Saluton al l'aero


Posted by Picasa
L'aero ĉiam ĉirkaŭas nin
Sekretema kaj preskaŭ nevidebla.
Ĝi derivigas nin
Tra pensoj kaj paŝoj, movebla
Sen memorigi ĝian eternan kareson,
Silenta, ĝuebla.

Gravite presitaj tersurface
Niaj paŝoj spuras atomojn de tempo,
Niaj pensoj spuras atomojn de kono,
Novan someron kreskigas printempo,
Nur l'aero postrestas kiel krono.
Niaj koroj spuras petalojn de vivo
En l'aero, eterna, pensiva,
En l'aero fluanta senlace.

La sekundoj daŭras kreski en miaj okuloj
Semigante gigantajn horloĝojn,
Sablohorloĝojn sen ombro kaj pezo.
Iutempe la tutaj sekundoj dolorigas
Kiam l'aero tra mi' koro refluas
Nur aero mi estas, nur l'aero plezuras,
Miaj horoj fariĝas nebuloj.

Saluton al l'aero,
Ĉiuspire ĝi ĉirkaŭprenas nin,
Portante l'destin'
De ĉiu vivero.

May 17, 2006

Blua Sekureco levas blankan flagon


Posted by Picasa
Israela kontraŭspama firmo Blua Sekureco diris marde ke ĝi ĉesos siajn operaciojn post lamiga serio de atakoj lanĉitaj kontraŭ ĝiaj servoj pli frue ĉimonate de rusa spamisto nomata PharmaMaster. Ilia retpaĝo ne plu funkcias ekde hieraŭ. La krimuloj venkis, la fiuloj gajnis, la malbonuloj triumfis, almenaŭ por ĉi tempe. Ni esperu ke pli bonaj tagoj alvenos baldaŭ en la lukto kontraŭ la spamistoj.

May 5, 2006

Blue Security (Blua Sekureco) triumfiĝanta en la milito kontraŭ la spamistoj


Posted by Picasa
La milito inter spamistoj (precipe la krimulo konata kiel pharmamaster) kaj Blua Sekureco finiĝis. La servoro de Blua Sekureco sur http://www.bluesecurity.com funkcias denove kaj la antispamo programo povas esti elŝutita.
Pharmamaster (kiu verŝajne vivas en Rusio) kaj kiu estas unu el la plej grandaj nuntempaj spamistoj rifuzis kelkajn tagojn antaŭe eviti sendi spamon al la membroj de la Blua Sekureco komunumo kaj decidis fari ĉion eblan por haltigi ties agadon. Li mem agnoskis ke la Blua Sekureco trovis la korektan solvon elimini spamon kaj diris ke ne povas toleri la situacion. Konsekvence, la fiulo atakis la servoron de la israela kompanio, paralele sendinte minacajn mesaĝojn blinde kun la celo trafi iujn el la membroj de la Blua Sekureco komunumo. La minacoj sendi multege da spamo ne sukcesis kaj ne timigis neniun, dum la atakoj de la mafiulo haltis ankaŭ servoroj de blogaro kiel Live Journal kaj Six Apart. Post tri tagoj la rimedoj de pharmamaster elĉerpiĝis kaj li haltis la atakojn. La tuta afero estis bonega senpaga reklamo por Blua Sekureco. Nun aro da homoj aŭdis pri ĝi kaj deziras uzi la programon por lukti kontraŭ spamo. La spamistoj neniam rimarkiĝis per alta inteligenco kaj la agoj de pharmamaster pruvas eĉ pli la stultecon de tiuj krimuloj.