Aug 23, 2005

Kurta robota rakonto inspirita far Bezonata desegnaĵo


 Posted by Picasa
En la taglibro de Bezonata mi trovis tiun ĉi supran tre belan desegnaĵon farita far ŝi, kun vera talento. Mi prenis la liberecon kopii ĝin en mia blogo kaj aldoni rakonton inspirita de ĝi.
Jen mia rakonto: Rogo estis malnova roboto, uzata por hejmaj laboroj. Li plezure rememoris la tempojn kiam li estis juna kaj nova, la lasta modelo. La mastroj aĉetis lin por hejma laboro kaj li estis la fiero de l'domo iam. Sed la tempo pasis kaj pli novaj robotoj ekaperis sur la merkato. Iutage, la mastroj konsideris lin tro olda kaj maltaŭga por la laboro tie kaj ĵetis Rogon surstrate. Sufiĉe da vagabondaj robotoj ja povis esti trovitaj tie. Iuj trovis helpon kaj aliaj personoj prenis ilin por novaj laboroj. La malfeliĉuloj kiuj ne povis trovi novajn mastrojn dum tri ĝis sep tagojn, ne havis alian ŝancon ol morti, ĉar ili ne povis reŝarĝi la bateriojn surstrate.
Kun sia diŝirita korpo, Rogo vagadis urbe serĉante mastrojn. Sed neniu volis preni lin ĉar li estis tro olda. En la ekstera pluvo lia korpo komencis diŝiri kaj baldaŭ li ne plu havis sufiĉe da energio marŝi. Sidante sur strata angulo, li pensis pri la legendo de robota diino, kiu savis la bonajn robotojn kiam ĉiu espero ŝajnis mortinta. Kaj li komencis preĝi al ŝi. Sed la tempo pasis kaj neniu alvenis. Rogo jam kuŝis surtere, preskaŭ sen energio atendante la morton. Subite, en la vespera aero, li vidis bluan formon ŝvebanta aere... Estis la blua robota diino, ĵus antaŭ lin! Kun la lastaj fortoj li eksidis kaj preparis voki ŝin. Sed li ne havis sufiĉe da energion por voki ŝin laŭte. Kun okuloj plenaj de larmoj, li nur povis flustri ŝian nomon. Sed ŝi aŭdis lin kaj alproksimiĝis. Metante manon sur lia diŝirita buŝo, ŝi diris: "Ne zorgu plu, ĉio malbona forpasis, vi estas savota!". Rogo sentis sin feliĉa por la unua fojo, sed la baterioj tute malŝarĝiĝis kaj li ekfalis tra longa, nigra tunelo, en ŝtona, senmova ripozo.
Kiam li remalfermis siajn okulojn, li trovis sin sur blanka tablo. Du junuloj, ridetante, estis riparantajn lian korpon. Kaj novaj baterioj estis metitaj en li. Tiam Rogo komprenis ke la blua diino diris la veron, kaj, ridetante siavice, preparis por nova vivo, ĉitempe, por la unua fojo, renkontante ankaŭ amon.

Kia estas la ŝanco por paco en nia mondo?


 Posted by Picasa
Nunepoke mi rimarkis seprecedentan liberalisman kurenton, speciale koncernante moralajn valuojn, sed ankaŭ senprecedentan konserveman kurenton en aliaj partoj de l'mondo. Ni vidas senprecedentajn progresojn de l'kono akceso per interreto, sed en iuj partoj de l'mondo la nombro de analfabetoj kreskegas. Kaj eĉ en la evoluintaj landoj la plejparto de'l homoj ne vere uzas la akceso al kono. Ni vidas en iuj lokoj personoj pli riĉaj ol ĉiam, kaj en aliaj homoj pli malriĉaj ol ĉiam. Kaj lastatempe, pro poluciado, nia planedo komencis havi ekstremajn ŝanĝojn en vetero. Plus, pro la agresema ekonomia politiko far de evoluintaj landoj kontraŭ la malriĉaj ni havas nun tiom da teroristaj atakoj (certe la ĉefaj kulpuloj pro tiu ĉi situacio estas Usono kaj ĝiaj aliancanoj).
Do, ni ŝajnas vivi en mondo de ekstremoj kaj de ekstremistoj. Kaj ne taksu kiel ekstremistoj nur la personoj kiuj atakas fizike aliajn. La plejparto de ni estas ekstremistoj. Ni volas ke NIA opinio estu la sola akceptata, ke nia vivmaniero estu taksata kiel "normala" eĉ se ni estas for de normaleco. Ni volas pli da rajtoj, sed ne vidas ke tro da rajtoj por ni ofte signifas malpli da rajtoj por aliaj. La liberaloj volas esti akceptataj kiel "normalaj", sed tiel volas la religiaj ekstremistoj. La militemuloj volas esti la sola voĉo, sed ankaŭ la pacemuloj. La mondo estas hodiaŭ pli dividita ol ĉiam. Ĉu vere, la meza vojo estas tiel malfacile sekvi? Ĉu vere, ne eblas havi pacon? Ĉu vere ni ĉiam devas akcepti ekstremojn anstataŭ de kio estas natura?

Aug 18, 2005

La luktantoj


 Posted by Picasa
Eble la Esperanto krucado jam komencis... Jen priskribo de terano kiu spendis du jarojn tie (estas fragmento de l'sciencfikcia romano kiun mi planas verki iutage).
Tiam, tri kavaliroj aperis el la kastelo, ĵus post la sunsubiro. Estis tri belegaj blondharaj knabinoj, kvazaŭ identaj, probable ĝemelinoj, same vestitaj, kun elagantaj vestaĵoj kaj ŝuoj, tute maltrafaj por rajdado. Eĉ pli, ili rajdis sen seloj aŭ direktiloj kaj ĉiu portis grandan krucan sabron. La griza kastelo, la gigantaj arboj malantaŭe kaj la ĉiela koloro, ĉiuj kreis malrealan atmosferon sur la planedo nomata far teranoj Bendis. Unu el ili levis la sabron kaj ekkriis fortan batalkrion. La milito estis ĵus komencinta. Kaj mi ektrovis min meze de ĝi...

Aug 17, 2005

Esperanto krucado


 Posted by Picasa
Por disvastiĝi pli Esperanton tutmonde, eble ni bezonas krucadon, ne per armiloj kaj militoj, sed per arto kaj beleco. Ni ĉiuj provu supreniri al lumo kaj brakumi ĝin, kisi la saĝon kaj la homan deziron por progreso. Respekti la naturon kaj vivi harmonie por ĉiam. Tie ĉi mi ja provis plekti ĉiujn kune. Mi esperos ke la nova aldono al "Esperanto defentantoj" serio ankaŭ plaĉos.

Aug 15, 2005

Kavaliro Jedi defendante Esperanton


 Posted by Picasa
Jen alia ekzemplero el mia serio de E-defendantoj. Tiun ĉi mi kreis speciale por Prosento, kiu petis bluokulan blondulinon. Mi ne donis al ŝi laserpafilo, sed preferis lasersabron. Mi esperos ke ŝi ankaŭ estos aprezata pozitive de la Esperanta komunumo...
Jen alia paradokso de blogoj: ju pli interesa fariĝas mia vivo, des malpli da tempo mi havas skribi pri ĝi en mia blogo.

Aug 14, 2005

E-defendanto


 Posted by Picasa
Esperanto ja havas sufiĉe da defendantoj, sed mi plezuris aldoni unu pli, esperante ke oni ŝatos ŝin! Ankaŭ, mi rimarkis interesan aferon: ju pli ofte mi blogas, des pli malmultajn vizitantojn mi ricevas...

Aug 13, 2005

Bristol Monto




Kun miaj amikoj, mi veturis ĉe Bristol Monto hodiaŭ, kie vintre oni havas skiejon.



Sed somere, la areo ŝajnas multe pli bela, kun belega naturo.
Ni grimpis ĝis pinte kaj poste malsupreniris. Estis laca promeno, sed tre bela.


 Posted by Picasa
Eble iutage mi komencos denove ami tiun ĉi landon, spite ĉion malbonon kiun ĝi kreis tutmonde antaŭnelonge.

Zanshin


 Posted by Picasa
En la japana lingvo, zanshin signifas la lukta spirito, la decido daŭri spite ĉiujn malfacilojn. Mi deziris eksprimi en tiu ĉi kreaĵo (per Poser kaj Vue) ekzakte tiun ĉi senton. La kombino de beleco kaj lutkemo. Lernante uzi pli bone miajn grafikajn programojn, ŝajnas ke miaj kreaĵoj ankaŭ aspektas pli bone.

Aug 12, 2005

Spaco, la malpermesata regno


 Posted by Picasa
Ludinte kun Bryce 5.5 kaj kreinte la ĉisupran bildon, mi ne povis ne pensi ke, post la entuziasmo de la 70-aj jaroj, la spaca konkero de l'homaro ŝajnas esti tre fora. Se en la 70-aj jaroj oni imaginis spacurbojn orbitante Teron kaj Lunon, nun ni eĉ ne povas havi pli ol 2 homojn laborante en spacostacio... Kiu kaj kio kulpas? Ĉu la homoj tro egoistas kaj deziras nur komforton en la iluzia mondo kiun ni detruegas? Ĉu la mona avareco de l'firmajoj kaj registaroj vere komencis ŝanĝi nin en "aĉetiloj"? Nia progreso estas ĉiam ombrita de militoj, krimoj kaj detruo, kiel prave ankaŭ diris Ralf en siaj komentoj. Eble la spaco estas populata de multego da civilizacioj, sed kiu vizitus malbonulojn kiel ni? Mi timas ke, por ankoraŭ multe da jardekoj ni restos kaptitoj de tiu ĉi planedo.

Aeropolis


 Posted by Picasa
La aeranoj estis fieraj homoj, kiuj konsideris sub ilia digno tuŝi la "malpuran" teron, do ili konstruis multege da flugantaj insuloj en kiuj ili vivis, nubosupre. La malgravita sekreto estas strikte gardata kontraŭ aliaj popoloj, farante l'aeranojn la solaj majstroj de l'aera oceano. Kaj la homoj vivantaj surtere ne havis alian ŝancon ol pagi al ili imposton en konstrumaterialoj kaj laborforto. Sed iutage milito ekaperis inter du rivalaj klanoj de Aerio kaj la tuta aera civilizacio estis preskaŭ tute detruita. Kelkaj aeranoj postvivis sur izolitaj insuloj, sed ne plu povis manovri ilin proksime de tero. Pli ol cent jaroj pasis ĝis kiam la surteraj popoloj sukcesis konstrui aviadilojn kaj atingi la insulojn, kie kelkaj homoj vivis en malfacilaj kondiĉoj.
Denove mi kreis la bildon per Vue Infinite.