May 8, 2008

Olimpika torĉo sur Ĉomolungma


La olimpika torĉo atingis hieraŭ Ĉomolungma (video fonto - ĉina CCTV televido), la plej alta pinto el la mondo (8848 aŭ 8850 metrojn laŭ okcidentanoj, 8844,43 metrojn laŭ ĉinoj). La unua kaj lasta torĉoportantoj estis tibetaj virinoj. Lha gjalo! ["La dioj venkis" - tion diras la tibetanoj kiam ili atingas gravan destinacion]. Kvankam multaj tibetanoj el diasporo oponis tiun ĉi veturon de olimpika torĉo, mi kredas ke ja ĝi estis bona okazo de paca kaj amikeca mesaĝo por ĉiuj popoloj el la mondo.
La personoj sen oksigenmaskoj videblaj en la video devas esti plejparte tibetanoj, multe pli bone adaptitaj en medio kun malalta aerpremo. Unu el la torĉoportantoj ekkriis en la angla "One world, one dream!" ["Unu mondo, unu revo"]. Tiu ĉi povas esti interpretata ambaŭdirekte, kiel slogano por Tibeto aŭ por Ĉinio, sed li haltis tie kaj ne aldonis "one China" ["unu Ĉinio"]... Ni povas memori la sloganon de protestantoj por Tibeto: "Unu mondo, unu revo: sendependa Tibeto". Oni eble neniam scios la veron pri kion li volis diri, sed la preĝflagetoj kiuj videblis ĉie diras multe pri la respekto de la montgrimpantoj por Tibeto kaj tibeta kulturo. Kaj la fakto ke la unua kaj la lasta portantoj estis tibetaninoj certe ne estis ŝanca. Eble pli bonaj tagoj alvenas por la homoj de sur la monda tegmento.
Raporto.info ankaŭ havas artikolon pri la evento (Lazuraĉielo).
En Tibeto mem, samtage, la protestoj ne tute ĉesis. Pli ol 2 km da flagoj kun protestoj por sendependo de Tibeto estis ligitaj en areo proksime de monaĥejo en Kham [Ĥam] (orienta Tibeto). La aŭtoritatuloj sendis personojn por "patriota reedukado" de la 300 monaĥinoj el la loka monaĥejo, sed la tibetaninoj estis jam forlasintaj la areon kaj la senditoj trovis neniun por "reeduki". (Fonto: Tibetcustom en la angla).

No comments: