Sep 21, 2007
Sun Zhijun (Sun Ĝiĝun)
Parolante denove pri Bagua, unu el la plej impresigaj luktartaj internaj stiloj, mi malkovris sur youtube tiun ĉi demonstracion de lanco far la granda mastro Sun Zhijun. Li estas nekredebla!
Sep 19, 2007
Kartu (Kartoo)

Tute hazarde trovis mi tiun ĉi tre interesan serĉmotoron nomata Kartoo (alia blogo kiun mi vizitis menciis ĝin). Ĝi kreas mapojn kaj interrilatas la diversajn paĝojn rezultintaj de nia serĉado. Funkcias per animacio de tipo "flash". Bonvolu provu ĝin. La adreso estas facile memorebla: http://www.kartoo.com
Sep 3, 2007
Poezio taglibro
Mi decidis krei apartan taglibron kie mi aldonos miajn kreaĵojn de poezio. La tekstoj estos en multaj lingvoj, sed ĉiam ekzistos versio en Esperanto por ĉiu poemo. La adreso de la nova taglibro estas:
http://poeticon.blogspot.com
http://poeticon.blogspot.com
Aug 20, 2007
La lasta sezono (poemo chōka en la japana)
城。外で霰が降って
番人は
皆出かけた
この部屋で
丸カップから
お茶を飲む
最後の季節
始まっただけ
Shiro. Soto de
Arare ga futte
Bannin wa
Minna dekaketa
Kono heya de
Maru kappu kara
Ocha wo nomu
Saigo no kisetsu
Hajimatta dake
Kastelo. Ekster'
Hajlo falas senĉese
Ĉiuj gardantoj
Malproksime foriris
En tiu ĉambro
El la taso rodforma
Teon mi trinkas
La lasta sezono nur
Ja finfine komencis
Jul 10, 2007
Alia Haiku
転倒で
落ち葉の接吻
待っている
Tentou de
Ochiba no seppun
Matte iru
En la falado
De sekfolioj kison
Ekatendadas
Jul 7, 2007
Senryū - 川柳
La Senrio estas formo evoluinta el haiko kun amuza enhavo, kie la sezona elemento ("kigo") de la klasika haiko ne plu estas necesa. La nomo devenas de la japana poeto Senryū Karai (柄井川柳, 1718-1790) kiu kreis ĝin. El miaj propraj kreaĵoj, jen senrio titolita 朝 (Asa - Mateno):
山の朝
ろばが聞こえる
自分の声
Yama no asa
Roba ga kikoeru:
Jibun no koe
Monta mateno
Jen azeno aŭdiĝas:
Mia voĉo mem
Jul 2, 2007
Haiku - 俳句
Jam de long' mi nenion aperigis tie ĉi. Intertempe, miaj japanlingvaj konoj iome progresis, nun mi havas kelkajn haikojn kreitajn en la japana. La plej fama haiko poeto estis Matsuo Bashō (松尾 芭蕉), vivinta inter 1644-1694 (la bildo dekstre portretigas lin). La neceso havi "kigo" elementon en la poezio (sezona elemento) kaj la limigo al 7-5-7 silaboj kaj tri linoj, faras el haiko poezia tipo pli malfacila verki ol unuavide. El miaj provoj, la plej sukcesinta ŝajnis esti, ĝis nun, la poemo "Monto" ("Yama"). Jen la originalo en la japana kaj la rekreado en Esperanto:あの山は
曇が盗んだ
外人ね
Ano yama wa
Kumo ga nusunda
Gaijin ne
Tiun monton ve
La nubaro forŝtelis
Eksterlandano
Ĉiuj miaj haikoj legeblas tie ĉi.
Feb 4, 2007
Mia komputilo kaj Linukso

Lastatempe mi decidis provi novan Linukson version por mia portebla komputilo (jam sufiĉe olda nun, pli ol 4-jara, sed ankoraŭ deca) kaj surpriziĝis pri la alta kvalito de la Ubuntu versio de Linukso. Facile instalebla kaj kun ĉiuj gravaj ĉiutagaj programoj kiel Firefox, retpoŝto, babilado, ftp, video, muziko kaj interreta televido jam instalitaj aŭ facile instaleblaj. Facilas ankaŭ tajpi en Esperanto kaj la Internacia Lingvo uzeblas por la sistemo (kiel oni povas vidi en la foto de mia ekrano). Kvankam la nova Vindozo sistemo "Vista" de Microsoft ĵus lanciĝis, mi kredas ke la futuro de la komputilaj operacisistemoj estas en la liberaj sistemoj, kiel Linukso, BSD aŭ aliaj similaj. Nun mia olda komputilo certe vivas novan junecon. Se mi sukcesos fari en Linukso ĉion kion mi bezonas, mi intencas tute maluzi Vindozon.
Dec 15, 2006
Esperanto tago kaj plu pri Bagŭaĝano

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreanto de nia kara Internacia Lingvo, festata kiel la tago de Esperanto. Ni esperu ke nia lingvo fariĝos pli forta voĉo en la Babelo de nia mondo kaj helpos ĉiujn vivi en paco kaj harmonio.
Mi ĵus finis la finajn korektojn de scienca artikolo konektata kun mia laboro kiun mi esperas publikigi baldaŭ en la Revuo de Sciencaj Instrumentoj. Dum la lastaj semajnoj, paralele kun mia trejnado de Tajĝiĉuano, mi komencis lerni movojn de Bagŭaĝano. Kiel mi jam skribis pri la stilo, ĝi aspektas belege estetike, estas bonega por sano kaj tre efika kiel luktarto. Kvankam mi restas disciplo de Tajĝiĉuano, mi ankaŭ intencas fariĝi sufiĉe lerta en Bagŭaĝano. Jen ĉi sube alia filmeto kun bela praktikantino de la stilo:
Ge Chunyan
Majstrino Ge Chunyan [Ge Ĉunjan], sindona taoisto, estas unu el la plej grandaj de nia tempo. Ŝi komencis trejnadon en luktartoj en 1972 kaj inter 1979 kaj 1985 gajnis 8 orajn medalojn kaj aliajn 30 medalojn en ĉinaj naciaj ĉampionecoj. La filmeto montras ke jam en ŝia junaĝo ŝi atingis altan nivelon de kung fu.
Dec 6, 2006
La plej sukcesa kanto popmuzika en la rumana
O-zone - Dragostea din tei / La amo el la Tiliujo
Mi ne scias kiom el miaj legantoj scias ke la grupo "O-zone" estas rumana (ja el la Moldova Respubliko), sed mi certas ke preskaŭ ĉiuj aŭdis almenaŭ okaze tiun ĉi kanton... La subtitoloj en Esperanto ne estas tute korektaj sed akcepteblas por havi klaran ideon pri kio koncernas la muziko.

Alia evento: sur http://www.france24.com/live/ Francio lanĉis hodiaŭ novan televidstacion en la franca, angla kaj araba. Post Al Ĝjazira, France 24 provos ankaŭ esti originala voĉo en la usona-angla dominita novaĵmondo.
Mi ne scias kiom el miaj legantoj scias ke la grupo "O-zone" estas rumana (ja el la Moldova Respubliko), sed mi certas ke preskaŭ ĉiuj aŭdis almenaŭ okaze tiun ĉi kanton... La subtitoloj en Esperanto ne estas tute korektaj sed akcepteblas por havi klaran ideon pri kio koncernas la muziko.

Alia evento: sur http://www.france24.com/live/ Francio lanĉis hodiaŭ novan televidstacion en la franca, angla kaj araba. Post Al Ĝjazira, France 24 provos ankaŭ esti originala voĉo en la usona-angla dominita novaĵmondo.
Subscribe to:
Posts (Atom)