Showing posts with label muziko. Show all posts
Showing posts with label muziko. Show all posts

Jul 23, 2014

La Bando de 12 Knabinoj

La Bando de 12 Knabinoj (ĉine 女子十二乐坊) estas grupo de 13 inoj kiuj ludas tradiciajn instrumentojn en kombino kun akompanaj modernaj instrumentoj (luditaj de aliaj instrumentistoj). Plej ofte nur 12 el ili aperas sur scenejo en koncertoj. Tradicie, la ĉina imperiestro estis amuzigita de 12-knabina tia grupo. La moderna ĉina registaro rekomencis tian tradicion, elektinte la plej bonajn instrumentistinojn el pli ol tri mil kandidatoj. La bando fariĝis mondfama per koncertoj en multaj landoj. Jen irlanda muziko ludida de ili, titoligita "Riverdanco":


Jul 30, 2013

Vojaĝo en la montoj

Antaŭnelonge mi iris en la montaro kun mia biciklo. Dum malsupreniro, mi filmis la iradon. Kvin el miaj kantoj estas uzatoj kiel muziko de fundalo. 

Jul 18, 2013

Blogo pri muziko, en la angla

Mi aldonis blogon pri muziko en la angla sur
http://gebeleizis-music.blogspot.com/.
Ĝi enhavas mian muzikalbumon. Mi ankaŭ aldonos pli da ligiloj pri mia muziko. 

Jul 2, 2013

Mia muzikalbumo "Sonĝo", sur iTunes

Mia muzikalbumo aĉeteblas nun sur iTunes. Estas imagina vojaĝo en la mondo de sonĝoj. Instrumenta muziko.


Apr 21, 2008

Chongshol Dolma - Foriro el Himalaja


Mi daŭros, per tiu ĉi skribaĵo, la forveturon en la mondo de nuntempa tibeta muziko.
Chongshol Dolma [Ĉongŝol Dolma] estas nova stelo sur la firmamento de tibeta muziko. La titolo de la kanto - "Foriro el Himalaja" estis bonege aprezata en Tibeto, Ĉinio, kaj internacie. Bedaŭrinde ŝi ne kantas en la tibeta lingvo, sed en la ĉina. Eĉ tiel, oni ne povas ne aprezi ŝian belegan voĉon kaj la belegajn bildojn el la muzikovideo. Kaj certe, estas tre facile observi ke ŝi estas de nekutima beleco. Pro manko da tempo, miaj postaĵoj daŭros resti mallongaj kaj koncentriĝos sur muziko kaj arto. Kiam mia tempo pli multos, mi eble rakontos pri miaj nuntempaj aventuroj.
Interesega detalo el la video: kiam ŝi kuras al Palaco Potala, la bildo ne estas nuntempa, sed de antaŭ la ĉina okupado, probable filmita dum 1940-1945!
Tibeta minivortaro:
bela = nijng-ĉepo.

Apr 16, 2008

Feliĉa sonĝo - alia tibeta kanto


Mi trovis sur youtube la ĉi supran videon. Ĉar ne eblis aldoni ĝin direkte, mi devis reŝuti ĝin sur mia blogo. La originala adreso troviĝas sur youtube ĉe http://youtube.com/watch?v=y-Gt0zlr2BM
La nomo de la kantistino ne konatas, nur estas menciita la fakto ke ŝi estas el la regiono de Kham [Ĥam], orienta Tibeto. Mi sukcesis traduki la titolon (Legita kiel "Kyipo milam" kaj skribita tibete kiel "Skjidpo rmilam"), ĝi signifas "Feliĉa sonĝo". La influo de ĉina muziko iomete aŭdiĝas en la kanto, sed la tibetaj tradiciaj sonoj restas en ĝi.
Intertempe, spite de la ŝajna paco en Tibeto, multaj monaĥoj, artistoj kaj intelektuloj daŭras esti arestataj far la ĉinaj aŭtoritatoj.

Apr 11, 2008

Tradicia rumana muziko - Grigore Leşe


La titolo de la kanto estas "Săracu' omu' cu dor" ("La kompatinda enamiĝinta homo"). La kantisto, Grigore Leşe [Grigore Leŝe], venas de la regiono de Lăpuş (Norda Transilvanio) kaj estas taksata de ĉiuj kiel unu el la plej talentplenaj kolektantoj kaj interpretistoj de tradicia rumana muziko. La malnovaj nigraj-blankaj fotoj montras rumanojn en tradiciaj kostumoj. Certe la plejparto de la fotoj datas de antaŭ la dua mondmilito.
Ene de sud-orienta Eŭropo, Rumanio evoluigis unikan muzikon, tipa por sia popolo kaj kulturo.

Apr 5, 2008

Denove iom da tibeta muziko - Kunga Phuntsok


La titolo "Yi re kyo" signifas "Menso de malĝojo". Kunga Phuntsok kantas pri la lasta Panchen Lama, malliberigita de ĉinoj por 15 jaroj. Kiam en 1989 protestoj ekis en Tibeto, freŝe liberigita, li deklaris sian subtenon al Dalai Lama. Du tagojn poste li mortis, venenigita. Lia aĝo - 51 jaroj.
La kanto estis elektita kiel la plej bona de 2007 al festivalo de Tibetaj Muzikaj Premioj.

Apr 3, 2008

Originala propagando


Mi ne ŝatas ĝenerale la propagandajn videojn, sed tiu ĉi estas vere originala - belaj bildoj kaj bela muziko: paraŝutistoj kun la flago de Tibeto. Estis simbola gesto levi ĝin en aero 3650 metrojn supre de la marnivelo, la sama alto kiel Lhasa, la ĉefurbo de la Monda Tegmento. Miaopinie, la video estas belega paca mesaĝo, povintus esti la flago de iu ajn lando. Sed ĉi okaze estis la flago de Tibeto tiu kiu iomete ĵaluzigis min...

Mar 21, 2008

Peza kvieto en Tibeto

Peza kvieto alvenis supre de Tibeto. Dum la ĉinaj aŭtoritatuloj ĉasas por la manifestaciantoj (ili jam havas liston de 21 plej serĉataj suspektoj), neniuj informoj trapasas ekstere tra la bariloj kiuj ili levis. Dum la plejparto de la mondo jam forgesis pri la problemoj de sur la monda tegmento, la polico kaj armeo silentigas, unu post alia, la lastajn regionojn kie la homoj ankoraŭ protestas por defendi ilian kulturon. La historio juĝos ilin pri la justeco de kio okazas nun. Intertempe ni, kiuj ankoraŭ zorgas pri la tibeta kulturo kaj civilizacio povas nur esperi kaj preĝi je pli bonaj tagoj kaj je paco.
Por fini en pli optimista maniero, jen video de popkanto en la tibeta lingvo:

Nomo de la grupo: Acha Tsendep, titolo de la kanto - "Make ama" (Ŝia patrino).
Kale-pe! (Ĝis revido!)

Mar 17, 2008

Tibeto - Feliĉo estas...

Ĉar la ĉinaj aŭtoritatoj sukcese foririgis ĉiujn okcidentajn ĵurnalistojn, neniu ne plu scias kio vere okazas en Tibeto nun. Informoj pri mortpafitoj manifestaciantoj kai pri parado de la demonstrintoj en publikaj lokoj kun katenoj al manoj ekzistas.
En Lhasa estas malpermesate iri surstrate. Multaj konstruaĵoj brulis komplete. La kelkaj restintaj turistoj kiuj ne povis foriri estas malpermesataj eliri la hotelojn.
Kiel mesaĝo de paco, jen kanto en la tibeta lingvo far tibeta kantistino Yungchen Lhamo [Jungĉen Lamo]:

La titolo - "Feliĉo estas..."
Ni ĉiuj esperu je pli bonaj tagoj baldaŭ. Sidi! ("Paco" - en la tibeta lingvo).

Jan 4, 2008

Benia


Mia vilaĝo el Bukovino, Norda Rumanio, en septembraj koloroj kun fundalmuziko far la Fratoj Yoshida ("Sennoma monteto"). La fotoj estis prenitaj de mi en 2003. La plejparto de la fotoj montras la areon prokisme de mia hejmo (kaj la lando de mia familio). Mi ankaŭ aperas en un el la fotoj.

Jan 3, 2008

La Fratoj Yoshida (Yoshida Kyōdai - 吉田兄弟)


Belega roko muziko kanto (titolo: Leviĝo) al shamisen (tradicia japana muzika instrumento) far la Fratoj Yoshida (Yoshida Kyōdai - 吉田兄弟) el Japanio. Ili komencis ludi shamisen-on kiam ili estis 5-jaraj. Ja pli ol ilia muziko povas esti aŭskultata se oni serĉas ilian nomon tie ĉi.

Dec 6, 2006

La plej sukcesa kanto popmuzika en la rumana

O-zone - Dragostea din tei / La amo el la Tiliujo

Mi ne scias kiom el miaj legantoj scias ke la grupo "O-zone" estas rumana (ja el la Moldova Respubliko), sed mi certas ke preskaŭ ĉiuj aŭdis almenaŭ okaze tiun ĉi kanton... La subtitoloj en Esperanto ne estas tute korektaj sed akcepteblas por havi klaran ideon pri kio koncernas la muziko.


Alia evento: sur http://www.france24.com/live/ Francio lanĉis hodiaŭ novan televidstacion en la franca, angla kaj araba. Post Al Ĝjazira, France 24 provos ankaŭ esti originala voĉo en la usona-angla dominita novaĵmondo.

Jan 4, 2006

Nudigita (angle: Stripped) far Rammstein


Posted by Picasa
Mi malkovris tiun ĉi videon en mia hejma kolekto dum la vespero de la 31-a de decembro. Estas tute rimarkinda melodio kaj filmeto pri olimpika spirito far la rimarkinda germana rokgrupo Rammstein. Beĉjo jam parolis pri ili ĉi tie.

Posted by Picasa
Mi demandas min nun se la olda olimpika spirito plu vivas. La ideo esti pli bona, pli forta kaj pli lerta ŝajnas esti anstataŭita de la avideco por mono.

Posted by Picasa
Sed, kiu scias, eble iutage niaj spiritoj denove celos ĉielen flugante kiel birdoj en mondo paca kaj serena. Nur de ni mem dependas havi tian estonton.
Morten Svendsen rimarkis ke la bildoj estas el la filmo "Olympia" kreita en 1938 de Leni Riefenstahl.

Nov 21, 2005

Nina Hagen, la islanda kaj la aramajka


 Posted by Picasa
Hazarde mi trovis interrete albumon de Nina Hagen, titolita NunSexMonkRock kaj aperigita en 1982. La muziko, kantata en la germana kaj la angla estas vere freneza, ŝi estas probable la plej freneza kantistino kiun mi iam aŭskultis. Sed la muzikokvalito estas vere alta (spite la fakton ke la stilo estas tute freneza). Por mia cerbo (sufiĉe freneza ĝi mem tiujn ĉi tagojn), ŝia muziko estis hodiaŭ kiel akupunkturo: saniga kaj refreŝiga.

 Posted by Picasa
Sendube, ŝi estas talentata kaj havas bonegan voĉon (kaj mi ankaŭ trovas ŝin tre bela). Beadurinde ŝia stilo estis tro malkonvencia por allogi sufiĉe da aŭskultantoj kaj ŝi ne fariĝis tre fama en la moderna muzika mondo. Sed, por la amantoj de originala, malkonvencia kantmaniero, mi rekomendegas ŝin! Se iu scivolas aŭskulti ŝian muzikon, bonvolu retmesaĝu min.

 Posted by Picasa
Intertempe mi ankaŭ aĉetis kurson pri la islanda lingvo (mi tre interesiĝas pri la lingvo parolata de la vikingoj, kaj la islanda estas la plej proksima nunepoke) kaj pri la aramajka (mi tre scivolas lerni kelkajn vortojn en la lingvo parolata de Jesuo, ĉar mi kredas ke iuj lingvoj havis ian misteran kaj miraklan "forton" kiam oni parolas ilin). Mi esperas scipovi babili iomete en ambaŭ post kelkaj monatoj.

Oct 11, 2005

"La Purgatorio" far Tangerine Dream


 Posted by Picasa
En 2003, la germana muzikgrupo Tangerine Dream komencis kreado de muziko inspirita far Divina Comedia (Dia Komedio) de Dante Alighieri. Ili aperigis tiam "La Inferno"-n. En 2004 la dua parto estis disponigita: "La Purgatorio". Se la unuan mi trovis iom trista kaj peziga, la dua, kiel oni atendus, havas ja esperon. La muziko estas tre interesa miksaĵo de klasika kaj elektronika muziko, kun la tutdaŭro de 2 horoj kaj 12 minutoj. La instrumentaj partoj alternas kun voĉaj, ekde opera ĝis moderna stilo, kantataj en la hispana, angla kaj latina.

 Posted by Picasa
Mi etis tre impresiigita aŭskultante la muzikon por la unua fojo dum lasta sabato kaj certe rekomendas la albumon al iu ajn kiu interesiĝas pri novaj manieroj de eksprimo en arto. Kaj unufoje plu, aŭdinte versojn far Dante en la muziko, mi devis agnoski ke niaj antaŭuloj estis gigantoj, kiujn kreado ĝenerale multe superas la artaj provoj de nia tempo. Ekde 1967, kiam aliaj muzikgrupoj samtempaj jam de multe da tempo malaperis, Tangerine Dream pli viglas ol ĉiam kaj ne ĉesas surprizigi per originalaj artaĵoj. Kaj nun mi tre scivolas kiel la tria parto ("La Ascensio") sonos kiam ili kreos ĝin.