Showing posts with label Tibeta-muziko. Show all posts
Showing posts with label Tibeta-muziko. Show all posts
May 4, 2008
La nekredebla voĉo de Sonam Wangmo
Jen alia kanto en la interpretado de Sonam Wangmo, ĉi foie en la ĉina lingvo. Mi ne povas kredi ke ŝi ankoraŭ ne estas fama tutmonde, kun tia voĉo. Sed probable ke la ĉinoj mem ne volas famigi ŝin tro. Ne estus bone por la ĉina registraro se kantistino el la "naciaj malplimultoj" fariĝis la plej fama voĉo el ilia lando...
Sed mi kredas ke iu ajn tibetano estus fiera aŭdi ŝian muzikon. Ŝi faras pli por ŝia popolo ol ĉiuj violentaj manifestaciantoj el la mondo.
May 3, 2008
Sonam Wangmo - mirinda voĉo de tibeta tradicia muziko!
Sonam Wangmo [Sonam Ŭangmo] devenas el malgranda vilaĝo el norda Tibeto kaj kantas tradician tibetan muzikon. Ŝia voĉo estas vera mirindaĵo, ampleksante nekredeblan flekseblecon, igante la junan tibetaninon unu el la plej impresigaj kantistinoj el la mondo. Kaj, kiel la plejparto de la nuntempaj kantistinoj, ŝi ankaŭ estas tre bela.
Apr 27, 2008
Kunga Phuntsok - Ama (Patrino)
Alia kanto de Kunga Phuntsok. Titolo - "Ama" ("Patrino").
La ortodoksaj kristanoj festas la Paskon tutmonde. Do, flanke de mi, por ĉiuj, ankaŭ varman "Kristo Releviĝis!". En la rumana - "Hristos a Înviat!" kaj en la hucula lingvo "Ĥrestos Oskres!".
Apr 21, 2008
Chongshol Dolma - Foriro el Himalaja
Mi daŭros, per tiu ĉi skribaĵo, la forveturon en la mondo de nuntempa tibeta muziko.
Chongshol Dolma [Ĉongŝol Dolma] estas nova stelo sur la firmamento de tibeta muziko. La titolo de la kanto - "Foriro el Himalaja" estis bonege aprezata en Tibeto, Ĉinio, kaj internacie. Bedaŭrinde ŝi ne kantas en la tibeta lingvo, sed en la ĉina. Eĉ tiel, oni ne povas ne aprezi ŝian belegan voĉon kaj la belegajn bildojn el la muzikovideo. Kaj certe, estas tre facile observi ke ŝi estas de nekutima beleco. Pro manko da tempo, miaj postaĵoj daŭros resti mallongaj kaj koncentriĝos sur muziko kaj arto. Kiam mia tempo pli multos, mi eble rakontos pri miaj nuntempaj aventuroj.
Interesega detalo el la video: kiam ŝi kuras al Palaco Potala, la bildo ne estas nuntempa, sed de antaŭ la ĉina okupado, probable filmita dum 1940-1945!
Tibeta minivortaro:
bela = nijng-ĉepo.
Apr 16, 2008
Feliĉa sonĝo - alia tibeta kanto
Mi trovis sur youtube la ĉi supran videon. Ĉar ne eblis aldoni ĝin direkte, mi devis reŝuti ĝin sur mia blogo. La originala adreso troviĝas sur youtube ĉe http://youtube.com/watch?v=y-Gt0zlr2BM
La nomo de la kantistino ne konatas, nur estas menciita la fakto ke ŝi estas el la regiono de Kham [Ĥam], orienta Tibeto. Mi sukcesis traduki la titolon (Legita kiel "Kyipo milam" kaj skribita tibete kiel "Skjidpo rmilam"), ĝi signifas "Feliĉa sonĝo". La influo de ĉina muziko iomete aŭdiĝas en la kanto, sed la tibetaj tradiciaj sonoj restas en ĝi.
Intertempe, spite de la ŝajna paco en Tibeto, multaj monaĥoj, artistoj kaj intelektuloj daŭras esti arestataj far la ĉinaj aŭtoritatoj.
Apr 5, 2008
Denove iom da tibeta muziko - Kunga Phuntsok
La titolo "Yi re kyo" signifas "Menso de malĝojo". Kunga Phuntsok kantas pri la lasta Panchen Lama, malliberigita de ĉinoj por 15 jaroj. Kiam en 1989 protestoj ekis en Tibeto, freŝe liberigita, li deklaris sian subtenon al Dalai Lama. Du tagojn poste li mortis, venenigita. Lia aĝo - 51 jaroj.
La kanto estis elektita kiel la plej bona de 2007 al festivalo de Tibetaj Muzikaj Premioj.
Mar 21, 2008
Peza kvieto en Tibeto
Peza kvieto alvenis supre de Tibeto. Dum la ĉinaj aŭtoritatuloj ĉasas por la manifestaciantoj (ili jam havas liston de 21 plej serĉataj suspektoj), neniuj informoj trapasas ekstere tra la bariloj kiuj ili levis. Dum la plejparto de la mondo jam forgesis pri la problemoj de sur la monda tegmento, la polico kaj armeo silentigas, unu post alia, la lastajn regionojn kie la homoj ankoraŭ protestas por defendi ilian kulturon. La historio juĝos ilin pri la justeco de kio okazas nun. Intertempe ni, kiuj ankoraŭ zorgas pri la tibeta kulturo kaj civilizacio povas nur esperi kaj preĝi je pli bonaj tagoj kaj je paco.
Por fini en pli optimista maniero, jen video de popkanto en la tibeta lingvo:
Nomo de la grupo: Acha Tsendep, titolo de la kanto - "Make ama" (Ŝia patrino).
Kale-pe! (Ĝis revido!)
Por fini en pli optimista maniero, jen video de popkanto en la tibeta lingvo:
Nomo de la grupo: Acha Tsendep, titolo de la kanto - "Make ama" (Ŝia patrino).
Kale-pe! (Ĝis revido!)
Mar 17, 2008
Tibeto - Feliĉo estas...
Ĉar la ĉinaj aŭtoritatoj sukcese foririgis ĉiujn okcidentajn ĵurnalistojn, neniu ne plu scias kio vere okazas en Tibeto nun. Informoj pri mortpafitoj manifestaciantoj kai pri parado de la demonstrintoj en publikaj lokoj kun katenoj al manoj ekzistas.
En Lhasa estas malpermesate iri surstrate. Multaj konstruaĵoj brulis komplete. La kelkaj restintaj turistoj kiuj ne povis foriri estas malpermesataj eliri la hotelojn.
Kiel mesaĝo de paco, jen kanto en la tibeta lingvo far tibeta kantistino Yungchen Lhamo [Jungĉen Lamo]:
La titolo - "Feliĉo estas..."
Ni ĉiuj esperu je pli bonaj tagoj baldaŭ. Sidi! ("Paco" - en la tibeta lingvo).
En Lhasa estas malpermesate iri surstrate. Multaj konstruaĵoj brulis komplete. La kelkaj restintaj turistoj kiuj ne povis foriri estas malpermesataj eliri la hotelojn.
Kiel mesaĝo de paco, jen kanto en la tibeta lingvo far tibeta kantistino Yungchen Lhamo [Jungĉen Lamo]:
La titolo - "Feliĉo estas..."
Ni ĉiuj esperu je pli bonaj tagoj baldaŭ. Sidi! ("Paco" - en la tibeta lingvo).
Subscribe to:
Posts (Atom)