Mar 17, 2008

Tibeto - Feliĉo estas...

Ĉar la ĉinaj aŭtoritatoj sukcese foririgis ĉiujn okcidentajn ĵurnalistojn, neniu ne plu scias kio vere okazas en Tibeto nun. Informoj pri mortpafitoj manifestaciantoj kai pri parado de la demonstrintoj en publikaj lokoj kun katenoj al manoj ekzistas.
En Lhasa estas malpermesate iri surstrate. Multaj konstruaĵoj brulis komplete. La kelkaj restintaj turistoj kiuj ne povis foriri estas malpermesataj eliri la hotelojn.
Kiel mesaĝo de paco, jen kanto en la tibeta lingvo far tibeta kantistino Yungchen Lhamo [Jungĉen Lamo]:

La titolo - "Feliĉo estas..."
Ni ĉiuj esperu je pli bonaj tagoj baldaŭ. Sidi! ("Paco" - en la tibeta lingvo).

Novaj demonstracioj en Tibeto

Dum Lhasa daŭre kvietas pro grandega armeo kai polico prezenco, novaj demonstracioj ekis en la orienta parto de Tibeto. Je la 16-a horo, ĉirkaŭ 70 monaĥoj de Kagya monaĥejo, distrikto de Mangra, komencis protesto kiun tuj partoprenis multajn homojn en la areo. La nombro tuj kreskis al 500 kaj ili iris al la loka registaro oficejo. Ĝis nun ŝajnas ke neniaj arestoj okazis tie.
Intertempe Dalai Lama petas helpon de registaroj el la tuta mondo por pacan solucion de la krizo dum demonstracioj por Tibeto okazis en multaj urboj ĉirkaŭ la mondo.
Kelsang Gyaltsen, alia tibetano, diris ke pli ol 80 personoj jam mortis kaj ĉirkaŭ 400-500 estis kugle vunditaj. Pro timo de aresto, ili kaŝas sin kaj ne ricevis kuracan helpon. Intertempe,la ĉina registaro substrekis la fakton ke ili ne uzis pafilojn aŭ tro multe da forto kontraŭ la manifestaciantoj.

Intertempe, en Gansu, la armeo izoligis la urbon. Same en la najbara ĉina provinco, Sichuan, en Chengdu. La ĉina televido daŭre elsendas nivaĵojn pri la iniciaj violentoj, sed nur la bildojn en kiuj la tibetanoj estis violentaj.

Tibeto - Lhasa lunde

Video elsendita far Euro News (Eŭro Novaĵoj) montras maltrankvilan etoson lunde posttagmeze, tuj post la 16-a horo.

La amatoreca kamerao kaptis grupojn da policanoj en Lhasa inspektante domojn kaj serĉante por la personoj kiuj partoprenis en la violentoj.

Iuj raportoj informas ke tamen en aliaj regionoj de Tibeto kaj en la provincoj de Gansu kaj Sichuan la protestoj daŭras.
Intertempe, Dalai Lama parolis pri la "kultura genocido" kiu okazadas kontraŭ la tibetanoj.

Mar 16, 2008

Tibeto - la protestoj daŭras, spite de la armea interveno

Spite la fakton ke la ĉina armeo kaj polico patrolas la stratojn de ĉiuj ĉefaj urboj de Tibeto kun aŭtomataj armiloj en manoj, en demonstracio de forto, protestoj en iuj regionoj ne malaperis. Neniu scias kiom da personoj jam mortis kaj vundiĝis, dum la protestoj kontraŭ ĉiu kaj ĉio apartenanta al Ĉinio daŭras. Jen video de CNN (komentoj en la angla):


La registaro sendis mesaĝon ke oni atendos ĝis lunde vespere la kapitulacon de la manifestaciantoj, poste la armeo intervenos kun tuta forto kontraŭ la ribeluloj.
Publish Post

Tibeto kaj Ĉinio (tradukita de sur BBC)

Respondoj de Michael Bristow al demandoj pri Tibeto:



Kial estas protestoj en Tibeto?

Ĉi tiu estas demando pri historio. Ĉinio diras ke Tibeto estis oficiale parto de la ĉina nacio ekde la mezo de la 13-a jarcento, do tiel ĝi ankoraŭ devus esti regata far Pekino hodiaŭ.

Multaj Tibetanoj havas malsaman opinion. Ili atentigas ke la Himalaja regiono estis sendependa por multaj jarcentoj, kaj ke ĉina rego supre Tibeto ne ekzistis dum la tuta tempo. Ekzemple, Tibeto ĝuis larĝa grado de memstareco en la jaroj antaŭ la komunistoj regis la tutan Ĉinion en 1949. Multaj Tibetanoj deziras ĉi tiun memstareco subtenatan, tial la protestoj.

Kiu instigis ĉi tiujn lastajn protestojn?

Ili komencis la 10-an Marto, ĝuste 49 jaroj post kiam Tibetanoj okazigis insurekcion kontraŭ ĉina regno. Estis protestoj en kelkaj urboj ĉirkaŭ la mondo, kaj far monaĥoj de la Drepung Monaĥejo, tuj ekster la Tibeta ĉefurbo Lhasa. Ĉi tiuj iniciaj protestoj ŝajne kuraĝigis la tibetanojn. Dum la sekvantaj tagoj la manifestacioj disvastigis ankoraŭ en aliaj lokoj de Ĉinio loĝitaj far tibetanoj.

Ekonomiaj faktoroj ankaŭ havis rolon. Multaj tibetanoj estas koleraj kontraŭ la pliiĝantaj nombroj de han chinaj enmigrintoj alveninte en la regiono, kaj akuzas ke ili okupadas la plej bonajn laborpostenojn. Tibetanoj sentas ke ili estas postlasitaj de la ekonomia ekprosperiĝo kiun ĝuas la marbordaj provincoj kaj ili ankaŭ suferas la ĉinian akcelantan inflacion.

Solvos la du flankoj siajn diferencojn?

La Ĉina registaro jam estis okupiĝanta pri malaltrangaj intertraktoj kun Tibeta ekzilita registaro, kiu estas bazita en Barato, dum la lastaj jaroj. Sed ĉi tiuj intertraktoj ne sukcesis iri tre for, kaj verŝajne ne sukcesos iri for estonte - la opinia malsimileco inter la du flankoj estas tro granda. Ĉinio diras ke la Tibetanoj en ekzilo, gvidataj far Dalai Lama, deziras ne malpli ol apartigi Tibeton de la patrio. Dalai Lama diras ke li nur volas veran memstarecon por la regiono.

Kial la Tibeto afero estas do tiel bone konata en La Okcidento?

Ĉi tiun demandon malfacilas respondi. Ĉinia regado de alia el siaj okcidentaj regionoj, Xinjiang, estas ĝuste tiel polemika, sed ne akiras tiom multe da diskonigo. Eble unu el la kialoj okcidentanoj scias tiom multe pri Tibeto estas la Dalai Lama. Ekde sia fuĝo el Tibeto sekve de la malsukceso de la insurekcio de 1959, li vojaĝis ĉirkaŭ la mondo petante pli da memstareco por lia hejmlando, tamen emfazinte la senperforto. Li gajnis la Nobelan Pacpremion por liaj penoj en 1989.

Ĉu estos pliaj protestoj?

Verŝajne. La fundamenta kaŭzo de la manifestacioj ne estis solvita kaj sekve streĉiteco daŭros. Ankaŭ, la Olimpikoj estos tenataj en Pekino ĉi somere. Kampanjantoj interne kaj ekstere de Ĉinio jam komencis uzi la diskonigon ĉirkaŭigantan la eventon reliefigi iliajn apartajn koncernojn. Estas tre probable ke tiuj, kiuj deziras pli grandan memstarecon por Tibeto daŭros ilian kampanjon. Unu potencialo ekflamejo povus aliri kiam la Olimpika torĉo alvenos en Tibeto en kelkaj semajnoj de nun.
******************************************************
Mia komento - se oni uzus Esperanton kiel lingvo de interkompreno inter la ĉinoj kaj la tibetanoj, eble estos pli facile trovi solvojn por la problemoj de Tibeto.

Iom pri Tibeto

Mi ŝtelis kaj adaptis iom da informo pri Tibeto el la Esperanta Vikipedio. Estas malfacile kontroli la verecon kaj ekzaktecon de ĉiuj datoj, sed almenaŭ jen kion oni povas diri pri la lando de sur la monda tegmento (kun la nacia flago montrata sube):



La "aŭtonoma regiono Tibeto" (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 2,1 milionojn da loĝantoj. Malgraŭ la enmigra politiko de la ĉina registaro, Ĉinoj (hanoj) daŭre estas malplimulto en la regiono. La plejmulto plu estas tibetanoj, kies lingvo estas la tibeta. La regiono apudas Xinjiang-on kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo. Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Barato, Mjanmao, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia landlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1,22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.

La tibetnacianoj nombras 2,236 milionojn, kiuj konsistigas 96,4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2,8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj kosistigas nur 0,8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭ menbaoj, lobaoj, hujoj k.a.
Post kiam Padma Sambhava venkis la bon-pastrojn kaj iniciatis lamaismon, Tibeto estis teokratio. Ĝi restis ekster koloniismo kaj okcidenta civilizo. En la 1940-aj jaroj, ne ekzistis minejoj kaj la nuraj aŭtomobiloj apartenis al Dalai-Lamao.



En 1950, la Ĉina Popola Respubliko reinvadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto.

La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.

Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita en 1965.

La ĉina politiko estas kolonigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi Ĉinojn plejmulto en la regiono. Du trionoj de la loĝantaro de Lasao konsistas nun el Ĉinoj. La subprema politiko kaŭzis, iuj diras, ĝis la jaroj 1990-aj pli ol unu milionon da mortintoj inter la Tibetanoj.

De sur BBC prenitaj:

Ĉinio diras ke Tibeto estis ĉiam parto de sia teritorio.
Tibeto havis longajn periodojn da aŭtonomio antaŭ la 20-a jarcento.
En 1950 Ĉinio lanĉis militan atakon.
Opozicio al ĉina regno kondutis al sanga ribelo en 1959.
La spirita estro de Tibeto, Dalai Lama, fuĝis al Barato.

Ĉina armeo kontraŭ la tibetaj protestoj

Jen novaj videoj sukcesis aperi sur youtube.com. La komentoj de la unua video estas en la angla, far kuraĝulino kiu spite malpermeso, sukcesis registri bildojn kun eksplodoj de larmgasaj grenadoj kaj armilo pafoj sur stratoj de la urbo Lanzhou en la provinco de Gansu, nord-oriente de Tibeto, kie duono da loĝantaro estas tibeta kaj duono ĉina. Mi kredas ke la spektanto povas konkludi mem pri kio okazas tie:

Kaj alia senkomenta video montrante pacan manifestacion de la 15-a de marto:

Sidi, sidi, sidi! / paco, paco, paco! Kiom da homoj jam mortis? Kial ne havi dialogon inter la ĉinaj aŭtoritatoj kaj la tibetaj manifestacianoj? Mi volis skribi pri Tibeto sur raporto.info. Sed bedaurinde la paĝaro ne plu funkcias ekde pli ol unu semajno. Do mi provos aldoni videojn kaj komentojn en Esperanto dum la evoluo de la eventoj.

Pli da videoj pri la violentoj el Tibeto

En la tibeta lingvo, la vorto por "paco" estas "sidi"! Sed Tibeto nun estas for de paca lando. Mi nur esperas ke baldaŭ la violentoj ĉesos kaj paco kie la rajtoj de la tibetanoj estos respektataj pli ol ĝis nun ekregos.

Dank' al moderna teknologio, ĉi tempe, kelkaj minutoj da video estis filmitaj kaj senditaj ekstere de Lhasa kaj la mondo havis la ŝancon vidi ilin. Eĉ la ĉina ŝtata televido prezentis bildojn pri la violentoj, sed evitinte montri televide la manieron en kiu la armeo traktis la ribelintojn.
Ĉi sube mi trovis alian videon, sur www.dailymotion.com, kiu eble ne estas ankoraŭ haltigita en Ĉinio.

La kvalito de la video montras ke ĝi estis verŝajne filmita per poŝtelefono aŭ malgranda amatoreca digita kamerao.
Finfine, alia video, en la franca, pri la manifestacioj, ankaŭ prenita de sur www.dailymotion.com:

Dalai Lama atakas Ĉinion pri Tibeto

Jen video de Al Ĝjazira televido, montrante la reagon de la ekzilita spirita estro de Tibeto pri la antaŭnelongaj protestoj de Tibeto. Dalai Lama diris ke post la okazintaj violentoj li ne petos la tibetanojn ĉesi la protestojn:

Bedaŭrinde mi ne havas esperantajn subtitolojn al la angla parolado. Nun Lhasa, la ĉefurbo de Tibeto estas tute izolita far de ĉinaj aŭtoritatoj de la ekstera mondo.
Pro la pli ol 20 videoj aperigintaj sur la paĝaro de www.youtube.com, la ĉina registraro ankaŭ blokis akceson sur la adresaro el Ĉinio.

Violentoj en Tibeto


Protestoj far de tibetanoj, komencitaj far monaĥoj ekde la 10-an de marto, en Lhasao, 49 jaroj post la (re)okupo de Tibeto far de Ĉinio en 1959 (Tiam Dalai Lama, la estgro de Tibeto devis foriri en eksilo en Barato) jam lasis almenaŭ 80 mortintoj. La ĉinaj aŭtoritatoj mallgrandigis la nombron al 10 kaj pretekstis ke "fremdaj potencoj" provas malstabiligi la regionon. Bedaŭrinde, la respondo estas multe pli simpla: estu Tibeto regiono de Ĉinio aŭ ne, la tibetanoj simple ne estas kaj ne volas esti ĉinoj. Ili ĉiam estis malsimila popolo, kun malsimila lingvo kaj kulturo. Ĝis nun, la relative malfacila veturado al la areo gardis la tibetan kulturon de detruo. Dum la lastaj jaroj, post la modernigo de la transportsistemo (ankaŭ pro la fervojo liganta Tibeton al la resto de Ĉinio), multege da ĉinoj avidaj por mono venis tie ĉi. Ili trompis la loĝantoj kaj ŝtelis de ili monon, landon kaj laboron, efektive sklaviginte multajn el ili en ilia propra lando. Kaj certe, iutage la malbono sufiĉis por la tibetanoj. Tute ne devus miri nin ke la protestantoj atakis la ĉinaj vendejoj kaj fabrikoj kaj ke ili insultis la ĉinoj.
Se la ĉina registaro sufiĉe saĝas, ĝi haltigos la violenton sen murdi senkulpajn civilajn tibetanojn kaj punos la kulpajn ĉinojn kiuj kreis tiun situacion. Kaj estonte ili pli atentos al la rajtoj kaj problemoj de la loĝantoj de Tibeto.
Parolante pri la sendependo de Tibeto aŭ ne, estas la elekto de la tibeta popolo se ili fariĝu aparta lando aŭ restu aŭtonoma regiono kadre de Ĉinio, sed iu ajn kaze, ili devas esti respektataj kiel TIBETANOJ, kaj ilia riĉega kulturo helpata daŭri vivi. La plejparto de tibetanoj taksas ilian religion kaj kulturon pli alte ol la mono.
Hodiaŭ la violentoj eketendiĝis en aliaj partoj de Ĉinio, eĉ en aliaj partoj de Ĉinio, kun mortintoj raportitaj en la provinco de Ŝiĉuan. Ni preĝu pri saĝo kaj pri paca fino de la problemoj, kaj esperu ke la vivo de la tibetanoj fariĝos pli bona.
Sube mi aldonis videon de japana televido video pri la protestoj en Lhasa kaj en aliaj partoj de mondo: