Jul 2, 2013

Mia muzikalbumo "Sonĝo", sur iTunes

Mia muzikalbumo aĉeteblas nun sur iTunes. Estas imagina vojaĝo en la mondo de sonĝoj. Instrumenta muziko.


Sep 11, 2011

"La alia bordo" sur Amazon


Mia libro "The Other Shore" (La Alia Bordo) disponeblas sur Amazon.com. Estas verkita en la angla sed Esperanto aperas en ĝi kelkfoje. Temas pri fantasta rakonto, okazanta dum 1795, kiam milita ŝipo (brigo) renkontas marstormon kaj eniras strangan havenon kun urbo kie la oro estas malmultekosta kiel ŝtono. Alberto Shimada, oficiro sur la brigo, rakontas la okazaĵojn en sia taglibro. Kontraŭ lia volo, li estas apartigita de la ŝip teamo kaj vojaĝas tra strangaj landoj de la Insulo, en lokoj kie la spaco kaj tempo ne plu funkcias normale. Estas mondo farita de alia civilizacio, venanta de la fino de l'Universo, preparanta komenci novan ciklon de vivo. Amrakonto ankaŭ interplektas, kun la heroino Nivit renkontante Alberton. Kaj la fino estas intereza kaj surpriza.
Jen la adresaoj de Amazon kie mia libro troveblas:
https://www.amazon.com/dp/B005LUS68W
https://www.amazon.co.uk/dp/B005LUS68W
https://www.amazon.de/dp/B005LUS68W

Jul 11, 2011

Mia estonta libro

Jen, mi finfine decidis aperigi miajn mallongajn rakontojn rete. Mi tre ŝatintus verki ilin en Esperanto, sed mi estus havinta nur kelkdekojn da legantoj. En la rumana, eble iom pli. Sed en la angla mi esperas havi sufiĉe da interesitaj legantoj. Post kiam mi aperigintus pli ol 30 rakontoj, mi intencas krei libron el ili kaj aperigi ĝin sur Amazon.com. Estas la unua fojo kiam mi esperas gajni monon el tiu ĉi laboro.
Certe, se iu el miaj legantoj ne komprenas la anglan kaj dezirus legi iujn el miaj historioj en Esperanto, mi provos reverki iujn el ili. La nomo de mia verkejo estas Anarres 2 kaj mi deziras bonan legadon (kaj esperas ricevi utilan kritikon) al ĉiuj miaj amikoj kiuj scipovas la anglan.

Jul 7, 2011

Reveno en Esperantujo

Saluton! Post pli ol tri jaroj da silentado, mi revenas en Esperantujo! Multaj aferoj okazis intertempe, eble mi havos tempon priskribi la plej interesajn okazintaĵojn. Intertempe mi progresis profesie, finis mian doktorecon, akiris nigran zonon en Kyokushin karate, laboris en Tajlando kiel fizikisto (mi rajdis elefantojn, karesis tigrojn kaj vizitis mirindajn lokojn) kaj probable baldaŭ reiros al Usono.
Se iu interesiĝas pri miaj profesiaj aferoj, mi havas la jenan paĝon en la angla (kun mia doktoreca tezo, miaj konferencaj prezentaĵoj kaj miaj sciencaj artikoloj):

May 16, 2008

El Camino del Rey (La Vojo de la Reĝo) en Hispanio



El Camino del Rey (La Vojo de la Reĝo) estas abandonita vojeto ĉirkaŭ la krutaj muroj de gorĝo de la akvofalo El Chorro, proksime de Alora en Malaga, Hispanio.
En 1901 oni observis ke la laboristoj de la Akvofaloj de Chorro kaj Gaitanejo necesis vojeton por transpasi inter la kaskadoj, por transporti materialoj, gardado kaj riparado de kanalo. La konstruado de la vojo necesis 4 jarojn kaj finiĝis en 1905.
En 1921 la reĝo Alfonso la XIII-a transpasis la vojeton por inaŭguro de la akvobaraĝo Conde del Guadalhorce kaj ĝi fariĝis konata laŭ tiu ĉi nomo.
Ĉar la vojeto ne plu estis riparita ekde multaj jaroj nun ĝia stato estas malbona. Post la morto de kvar personoj en akcidentoj en 1999 kaj 2000 la vojeto estis fermita far la hispanaj aŭtoritatoj, sed sufiĉe da vizitantoj ankoraŭ adventuriĝas trairi ĝin hodiaŭ. La filmeto donas bonan ideon kaj senton pri vojaĝo en la regiono. Kaj je la fino oni povas vidi la "esperantan" vorton "solo" skribita sur fera peco...
La regiona registaro de Andalusio proponis en 2006 restoracian projekton de la vojo, kun estimata prezo de 7 milionoj da eŭroj.

May 8, 2008

Olimpika torĉo sur Ĉomolungma


La olimpika torĉo atingis hieraŭ Ĉomolungma (video fonto - ĉina CCTV televido), la plej alta pinto el la mondo (8848 aŭ 8850 metrojn laŭ okcidentanoj, 8844,43 metrojn laŭ ĉinoj). La unua kaj lasta torĉoportantoj estis tibetaj virinoj. Lha gjalo! ["La dioj venkis" - tion diras la tibetanoj kiam ili atingas gravan destinacion]. Kvankam multaj tibetanoj el diasporo oponis tiun ĉi veturon de olimpika torĉo, mi kredas ke ja ĝi estis bona okazo de paca kaj amikeca mesaĝo por ĉiuj popoloj el la mondo.
La personoj sen oksigenmaskoj videblaj en la video devas esti plejparte tibetanoj, multe pli bone adaptitaj en medio kun malalta aerpremo. Unu el la torĉoportantoj ekkriis en la angla "One world, one dream!" ["Unu mondo, unu revo"]. Tiu ĉi povas esti interpretata ambaŭdirekte, kiel slogano por Tibeto aŭ por Ĉinio, sed li haltis tie kaj ne aldonis "one China" ["unu Ĉinio"]... Ni povas memori la sloganon de protestantoj por Tibeto: "Unu mondo, unu revo: sendependa Tibeto". Oni eble neniam scios la veron pri kion li volis diri, sed la preĝflagetoj kiuj videblis ĉie diras multe pri la respekto de la montgrimpantoj por Tibeto kaj tibeta kulturo. Kaj la fakto ke la unua kaj la lasta portantoj estis tibetaninoj certe ne estis ŝanca. Eble pli bonaj tagoj alvenas por la homoj de sur la monda tegmento.
Raporto.info ankaŭ havas artikolon pri la evento (Lazuraĉielo).
En Tibeto mem, samtage, la protestoj ne tute ĉesis. Pli ol 2 km da flagoj kun protestoj por sendependo de Tibeto estis ligitaj en areo proksime de monaĥejo en Kham [Ĥam] (orienta Tibeto). La aŭtoritatuloj sendis personojn por "patriota reedukado" de la 300 monaĥinoj el la loka monaĥejo, sed la tibetaninoj estis jam forlasintaj la areon kaj la senditoj trovis neniun por "reeduki". (Fonto: Tibetcustom en la angla).

May 6, 2008

Poetikon - mia blogo pri poezio


あの山は
曇が盗んだ
外人ね

Ano yama wa
Kumo ga nusunda
Gaijin ne

Muntele acel
De către nori iar furat
Sunt doar un străin

Tiun monton ve
La nubaro forŝtelis.
Eksterlandano

That mountain away
Stolen again by the clouds
Just a foreigner

Miaj poemoj povas esti legitaj ekde nun sur http://poeticon.blogspot.com

May 5, 2008

Maltoleremo de ĉinoj


Jen kio okazas en areoj kie Ĉinio havas kontrolon, kiel Hong Kong. Supozeble Hong Kong estas daŭre demokrata areo, kie iu ajn povas pace esprimi sian opinion. Ĉu vere? La malgranda grupo kiu deziris subteni la liberecon de la tibetaj civitanoj estis atakita far la "patriotaj" ĉinoj kiuj atendis la olimpikan torĉon ĉi sabate. La 21-jara filosofio studentino Christina Chan (pri kiu mi jam parolis ĉi tie) kaj la aliaj de ŝia grupo estis forprenitaj far la polico kaj forportitaj en areo for de la olimpika torĉo vojo, ĉar la policanoj ne plu povis garantii ilian sekurecon tie. Ili estis tuj liberigitaj, sed estis jam tro malfrue por iu ajn protesto fronte de la olimpika torĉo. La video en la angla estis prenita de ĉi tie.
En alia evento, okcidenta protestanto estis batita per tomatoj kaj ovoj kiam li pasis fronte de subtenantoj de Ĉinio. Alia video kiu montras pli da bildojn el la eventoj el Hong Kong troviĝas tie ĉi sur dailymotion.com.
Ankaŭ dimanĉe, la dialogo inter reprezentantoj de la Tibeta Ekzila Registraro, sendidaj far Dalai Lama kaj la ĉina registraro haltis post nur kelkaj horoj, sen progreso, sed la ambaŭ flankoj decidis havi alian interparoladon estonte.
Mi admiras kaj amas la ĉinan lingvon kaj kulturon. Sed se tiu ĉi tipo de registraro daŭre regos Ĉinion, kaj se Ĉinio fariĝos pli kaj pli potenca, la personoj en la okcidenta mondo baldaŭ ne plu kuraĝos diri ion negativon pri Ĉinio pro timo esti punitaj. La fenomeno jam ekzistas. Mi nur donos ekzemplon pri youtube.com: se vi kuraĝas diri ion ajn kio ne estas tute pozitiva pri Ĉinio en komentoj al videoj, baldaŭ aro da ĉinoj etikedos viajn komentojn kiel negativaj kaj ili estos pli malfacile videblaj. Same, ĉiuj komentoj laŭdante Ĉinion estos taksataj pozitive. Se tiuj "patriotoj" estas simplaj uloj aŭ ĉinaj policanoj, malfacilas ekscii. Sed forta kampanjo por pozitiva imaĝo de Ĉinio jam ekzistas sur interreto. Kaj en tute maltolerema maniero, per pura uzo de forto.

May 4, 2008

La nekredebla voĉo de Sonam Wangmo


Jen alia kanto en la interpretado de Sonam Wangmo, ĉi foie en la ĉina lingvo. Mi ne povas kredi ke ŝi ankoraŭ ne estas fama tutmonde, kun tia voĉo. Sed probable ke la ĉinoj mem ne volas famigi ŝin tro. Ne estus bone por la ĉina registraro se kantistino el la "naciaj malplimultoj" fariĝis la plej fama voĉo el ilia lando...
Sed mi kredas ke iu ajn tibetano estus fiera aŭdi ŝian muzikon. Ŝi faras pli por ŝia popolo ol ĉiuj violentaj manifestaciantoj el la mondo.