May 1, 2008

Protestoj en Hong Kong


Certe, la protestoj por Tibeto (kaj kontraŭ la olimpika torĉo) en Hong Kong ne estis tiom impresaj kiel tiuj en Londono, Parizo, San Francisco kaj eĉ Seoul. Sed mi trovis la foton de la belaspekta studentino Christina Chan [Kristina Ĉan] kun la tibeta flago tre interesa kaj inda aperigi sur mia blogo (fonto - Agentejo Franca Gazetaro). Bedaŭrinde, pro la manko de opinio libereco en Hong Kong, la aro de Ĉinio apogantoj provis ataki ŝin kaj ŝi estis ŝirmita far polico kaj forportita el la areo en polica veturilo. Mi ne povas ol respekti kaj aprezi ŝian kuraĝon subteni la lukton por esprimlibereco en tiaj malfacilaj kondiĉoj.
Intertempe, Ĉinio jam kondamnis 30 tibetanojn partoprenintajn la violentoj el marto al punoj ekde 3-jara ĝis dumviva prizono. Ĉinio asertas ke la nombro de mortintoj estas 22, plejparte ĉinoj, dum la tibeta diasporo insistas pri 203 viktimoj, plejparte tibetanoj. Pli ol du mil personoj estis jam arestitaj tra Ĉinio kaj atendas esti kondamnitaj far la ĉinaj tribunaloj.
Ankaŭ, la ĉina skipo kiu portas la olimpikan torĉon al Ĉomolungma (Everesto) ŝajnas havi problemojn kun la vetero. Tial, ĉiuj fremdaj alpinistoj kiuj intencas grimpi la plej altan pinton estas nuntempe blokitaj far la nepalaj aŭtoritatoj en ilia tendumaro ĝis kiam la ĉinaj alpinistoj sukcesos la montgrimpadon.

No comments: