Apr 27, 2008

Kunga Phuntsok - Ama (Patrino)


Alia kanto de Kunga Phuntsok. Titolo - "Ama" ("Patrino").
La ortodoksaj kristanoj festas la Paskon tutmonde. Do, flanke de mi, por ĉiuj, ankaŭ varman "Kristo Releviĝis!". En la rumana - "Hristos a Înviat!" kaj en la hucula lingvo "Ĥrestos Oskres!".

Apr 24, 2008

Esperantistoj en Tibeto


En la apuda foto vidiĝas Tenzin Gyatso (la 14-a Dalai Lama) kun ekzemplero de la esperanta versio de "Tinĉo en Tibeto"... La okazo de la foto estas priskribita en la Esperanta Vikipedio:
La Dalai-lamao en 2006 transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildrakonta verko Tinĉjo en Tibeto. Lige kun la ceremonio, Dalai-lamao disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita "kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon". La premio "Lumo de vero" estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris "signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco".
Mi provis, dum la lastaj tagoj, trovi ion ajn pri la ekzisto de tibetaj esperantistoj. Ĉar iutempe venonte mi intencas voiaĝi Tibeten, mi ŝatus ekkoni samideanojn kiuj vivas tie. Bedaŭrinde, miaj serĉoj per "google" ne proviĝis tre fruktodonaj. La solan tekston menciante pri tibetaj esperantistoj venas el ĉina esperanto publikaĵo el 2004 (Homa Familio, no. 4):
Tibetaj esperantistoj
Dekses tibetaj studentoj de la Pekina Tibeta Mezlernejo jam lernas Esperanton tri monatojn. Ili venis al tiu-ĉi UK. Kvankam ili estas ankoraŭ komencantoj, ili kuraĝe faras simplajn demandojn kaj respondas demandojn de aliaj partoprenantoj per nia lingvo. Iliaj belaj tibetaj vestoj interesas multajn esperantistojn. La sci-vol-emaj esperantistoj demandis pri Tibeto, tibeta kulturo, tibeta nomo, ktp., kaj fotas kune kun ili. Raportis Zheng Bocheng KN 421
La tuta publikaĵo legeblas sur la adreso http://www.espero.com.cn/z-uk-2004/04z-03k/4.doc
Se iu el miaj legantoj konas tibetan esperantiston, mi tre ĝojus ekkoni lin/ŝin.
Morgaŭ estas grava tago pot mia scienca esploro. Mi esperas ke ĉio funkcios bone kun mia eksperimento.

Apr 21, 2008

Chongshol Dolma - Foriro el Himalaja


Mi daŭros, per tiu ĉi skribaĵo, la forveturon en la mondo de nuntempa tibeta muziko.
Chongshol Dolma [Ĉongŝol Dolma] estas nova stelo sur la firmamento de tibeta muziko. La titolo de la kanto - "Foriro el Himalaja" estis bonege aprezata en Tibeto, Ĉinio, kaj internacie. Bedaŭrinde ŝi ne kantas en la tibeta lingvo, sed en la ĉina. Eĉ tiel, oni ne povas ne aprezi ŝian belegan voĉon kaj la belegajn bildojn el la muzikovideo. Kaj certe, estas tre facile observi ke ŝi estas de nekutima beleco. Pro manko da tempo, miaj postaĵoj daŭros resti mallongaj kaj koncentriĝos sur muziko kaj arto. Kiam mia tempo pli multos, mi eble rakontos pri miaj nuntempaj aventuroj.
Interesega detalo el la video: kiam ŝi kuras al Palaco Potala, la bildo ne estas nuntempa, sed de antaŭ la ĉina okupado, probable filmita dum 1940-1945!
Tibeta minivortaro:
bela = nijng-ĉepo.

Apr 16, 2008

Feliĉa sonĝo - alia tibeta kanto


Mi trovis sur youtube la ĉi supran videon. Ĉar ne eblis aldoni ĝin direkte, mi devis reŝuti ĝin sur mia blogo. La originala adreso troviĝas sur youtube ĉe http://youtube.com/watch?v=y-Gt0zlr2BM
La nomo de la kantistino ne konatas, nur estas menciita la fakto ke ŝi estas el la regiono de Kham [Ĥam], orienta Tibeto. Mi sukcesis traduki la titolon (Legita kiel "Kyipo milam" kaj skribita tibete kiel "Skjidpo rmilam"), ĝi signifas "Feliĉa sonĝo". La influo de ĉina muziko iomete aŭdiĝas en la kanto, sed la tibetaj tradiciaj sonoj restas en ĝi.
Intertempe, spite de la ŝajna paco en Tibeto, multaj monaĥoj, artistoj kaj intelektuloj daŭras esti arestataj far la ĉinaj aŭtoritatoj.

Apr 11, 2008

Uzi aliajn alfabetojn por tekstoj en Esperanto





Mi eksperimentis kun la tibeta alfabeto, provante skribi ion en Esperanto.
La esperanta teksto en la foto legeblas:
"Estas facile skribi en Esperanto.
Ŝajnas al mi ke la tibeta skribo estas perfekta por Esperanto."

Tradicia rumana muziko - Grigore Leşe


La titolo de la kanto estas "Săracu' omu' cu dor" ("La kompatinda enamiĝinta homo"). La kantisto, Grigore Leşe [Grigore Leŝe], venas de la regiono de Lăpuş (Norda Transilvanio) kaj estas taksata de ĉiuj kiel unu el la plej talentplenaj kolektantoj kaj interpretistoj de tradicia rumana muziko. La malnovaj nigraj-blankaj fotoj montras rumanojn en tradiciaj kostumoj. Certe la plejparto de la fotoj datas de antaŭ la dua mondmilito.
Ene de sud-orienta Eŭropo, Rumanio evoluigis unikan muzikon, tipa por sia popolo kaj kulturo.

Apr 5, 2008

Denove iom da tibeta muziko - Kunga Phuntsok


La titolo "Yi re kyo" signifas "Menso de malĝojo". Kunga Phuntsok kantas pri la lasta Panchen Lama, malliberigita de ĉinoj por 15 jaroj. Kiam en 1989 protestoj ekis en Tibeto, freŝe liberigita, li deklaris sian subtenon al Dalai Lama. Du tagojn poste li mortis, venenigita. Lia aĝo - 51 jaroj.
La kanto estis elektita kiel la plej bona de 2007 al festivalo de Tibetaj Muzikaj Premioj.

Apr 4, 2008

Freŝaj violentoj en Tibeto

La 4-an de aprilo, fontoj: BBC, Xinhua, http://www.tchrd.org/
Novaj violentaj protestoj ekis en tibeta areo el la okcidenta Ĉinio, lasante almenaŭ unu registaran oficiston serioze vundita, la ŝtata amaskomunikilo de Ĉinio Xinhua raportas.
La Xinhua novaĵagentejo ankaŭ raportis ke la protestoj ekis ĵaŭde, proksime de registaroficejo en Garze, provinco Sichuan kie grupo de monaĥoj amasiĝis en paca protesto por liberigi du arestitajn kolegojn. Tibetaj ekzilitaj grupoj raportis ke la polico pafis en la aro da homoj, mortigante almenaŭ 8 personojn.
La Tibeta Centro por Homaj Rajtoj kaj demokratio raportas:
En Tsolho, provinco de Qinĝai, tibetanoj marĉis kaj preĝis.
Monaĥinoj el la distrikto de Tahu ankaŭ havis preĝsesion por la tibetanoj mortintaj en la antaŭnelongaj protestoj.
En Amdo Ngaba, du monaĥoj memortigis por protesti kontraŭ la ĉina registara subpremado de iliaj kulturaj rajtoj.

La foto (fonto tchrd.org) montras grandan militan konvojon en la distrikto de Sertha, Tibeta Aŭtonoma Prefekturo de Kardze, provinco Sichuan.
Intertempe la akceso de turistoj en Tibeto daŭras esti malpermesata kaj la akceso de fremdaj ĵurnalistoj estas strikte kontrolita kaj limigita far de la ĉinaj aŭtoritatoj.

Apr 3, 2008

Originala propagando


Mi ne ŝatas ĝenerale la propagandajn videojn, sed tiu ĉi estas vere originala - belaj bildoj kaj bela muziko: paraŝutistoj kun la flago de Tibeto. Estis simbola gesto levi ĝin en aero 3650 metrojn supre de la marnivelo, la sama alto kiel Lhasa, la ĉefurbo de la Monda Tegmento. Miaopinie, la video estas belega paca mesaĝo, povintus esti la flago de iu ajn lando. Sed ĉi okaze estis la flago de Tibeto tiu kiu iomete ĵaluzigis min...

Apr 1, 2008

Raporto.info funkcias denove



Hodiaŭ mi kontrolis denove la adreson de raporto.info kaj konstatis kun plezuro ke la adreso denove funkcias. Freŝaj novaĵoj mankas por momento, sed mi esperas vidi ilin baldaŭ. Kaj ne, NE estas ruzo por la unua de aprilo (bonvolu kontroli la adreson kaj vidu ke la retejo estas denove akcesebla).
Lastaj novaĵoj el Tibeto: en la ĉina provinco Sichuan, la polico arestis dum la lastaj du tagoj 572 monaĥojn el la Kirti Monaĥejo.