May 29, 2005

Tagoj de akvo


 Posted by Hello
Post kanoado proksime de Lago Ontario kun miaj geamikoj hieraŭ, hodiaŭ ni vizitis Letchworth Parkon kaj Watkins Glen Parkon. Multege da akvofalojn mi vidis ĉi tage. La unua foto estas de Letchworth Parko kaj la aliaj (inkludante unu kun mi) de Watkins Glen. La akvo estis la ĉefa elemento de l'semajnfino. Ĝi forlavis multajn el miaj zorgoj kaj timoj kaj fortigis min por l'estonto.

 Posted by Hello

 Posted by Hello

 Posted by Hello

May 27, 2005

Printempaj sonĝoj


 Posted by Hello
Folioj kreskas dumnokte fenestre,
Kaj la arboj ŝajnas brakumi mian ĉambron
Kiam mi dormas.

Miaj sonĝoj fariĝas pli densaj,
Densaj de verda spiro kaj pluvo,
Birdkante densaj de rememoroj el mia infaneco
Kiam mi estis provanta atingi la ĉielon
Kaj karesi ĝian bluan veluron.

La nokto, kiel nigra litkovrilo
Kaŝas la sonĝoj kaj la arbobranĉoj.
Ili ĉiuj kreskas, harmonie, silente,
Vojaĝante foren, al strangaj mondoj.
Ni ĉiuj kreskas en sonĝoj,
Fariĝante landoj, planedoj...

Kiel la arbaj branĉoj,
Niaj sonĝoj kreskas dumnokte,
Kune kun la verda foliaro.

Ĉi nokte, la ĉielo denove atendas min
Ĉiunokte, la ĉielo denove atendas min
Kiel ĝi faris en mia infaneco
Nur paŝo plu restas kaj mi alvenos feliĉa
Ĉe mia destin'.

Iutage, mi vere alvenos...

May 25, 2005

Altlanda Parko (Highland Park) festo


 Posted by Hello
En la Altlanda Parko (angle 'Highland Park') okazis pasintsemajne la festo de lilioj. Multege da lilakoj troviĝas tie kaj la festo komencas kiam ili floras, daŭrante unu semajno.

Plena semajno

Post iom da foresto, mi partoprenis hieraŭ denove karateo trejnadon, kun sakbato por duonhoro je fino. Estis tre bona ekzercado, sed hodiaŭ miaj muskoloj denove doloriĝas (ne gravas, tio signifas ke ili fariĝas pli fortaj). Kiam mi preparis hejmiri radkaŭĉuko rompiĝis kaj mi devis uzi la rezervradon por veturi hejmen. Du tagojn antaŭe mi aĉetis interrete subakviĝan neoprenan kostumon, kiun mi intencas uzi por esplori la Lagon Ontario, sed ankoraŭ ne ricevis konfirmon de ordono. Kaj tri plu libroj en Esperanto alvenis ĉe mi hieraŭ de ELNA (Esperanto Ligo de Norda Ameriko): "Nokto de la galaksia fervojo", "Nova Esperanto krestomatio" kaj "La serĉado de la vivo". Por tempo mi tute ne devus zorgi pri manko da legindaĵoj en Esperanto. Paralele mi ankaŭ devas fini la kalkulojn por la optika sistemo de mia neŭtrona detektoro. Mi vere havas sufiĉe interesan kaj plenan semajnon!

May 23, 2005

Homa evoluo

 Posted by Hello

Iufoje strangaj fenomenoj en scienco povas havi pli simplajn eksplikojn ol ŝajnas unuavide. Denove mi uzis http://www.lujz.org/niquel kiel humorfonto. Kvankam ni alproksimiĝas majfinon, ekstere nur 9 gradoj Celsius estas. Sed mi ŝatas tian veteron...

May 22, 2005

Tempokapsulo kaj floroj

 Posted by Hello

Hodiaŭ mi enterigis plastikan keston kun kelkaj aferoj en ĝi arbare, proksime de mia hejmo. Venontjare, kiam mi elterigos ĝin, mia vivo probable estos ŝanĝanta rapidpaŝe. La kesto promeson de mi enhavas, ankaŭ. Mi kore esperas plenumi ĝin.
Aliloke, la arboj parke ankoraŭ floregas, printempfine. Hodiaŭ mi fotis tiun ĉi belegan bildon:
 Posted by Hello

May 20, 2005

Ventfrapita (Koree "내 여자친구를 소개합니다" ---> "Nae Yeojachingureul Sogaehamnida", angle "Windstruck")

 Posted by Hello

Ventfrapita estas korea filmo, verkita kaj direktita de Kwak Jae-yong, kun (denove mi parolas pri ŝi) Jeon Ji-hyun kaj Jang Hyuk kiel ĉefrolantoj. Estas belega amhistorio inter policanino Gyeong-jin (Jeon Ji-hyun) kaj licea fiziko instruisto Myung-woo (Jang Hyuk). Estas tute malkutima historio pri amo, doloro kaj espero. Estas historio pri amo kiu pli fortas ol morto, kiu povas venki ĉiujn malfacilaĵojn. La spektanto estos denove surprizita multajn fojojn spektante la filmon, kaj je la fino demandos sin mem pri la senco de tiu ĉi vivo, pri sia propra rolo sur la mondscenejo. Estas forto en la filmo kiu transiras al spektanto, estas kio faras la korean arton supera al holiudstilaj komercaj filmoj, kiu esperigas min ke la arto ne povas esti englutita de mono. Jeon Ji-hyun kaj Jang Hyuk oferas alian brilan performon de la korea kinejo.










 Posted by Hello

Kaj, en aldono, "Ventfrapita" havas ion komunan kun "Mia bizara knabino". La spektanto certe trovos la similaĵon tre facile.

May 19, 2005

Pino, luno kaj aviadilspuro

Posted by Hello

La kosmo, la vivo kaj la inteligenco interkonektas en unu sola bildo. Kion montros spegulo reflektante sin mem?

May 18, 2005

Il Mare (Koree: "Siworae" - "Amhistorio") - amo kaj tempovojaĝo


 Posted by Hello
Il Mare estas korea filmo, direktita kaj verkita de Hyun-seung Lee en 2000. Estas rava, subtila, melankolia, magika amhistorio.
La historio komencas fine de 1999, kiam la voĉaktorino Eun-joo (Jun Ji-hyun) foriras el marborda loĝejo nomata "Il Mare" (itala por "La Maro"). Antaŭ sia departo ŝi lasas en la leterkesto Kristnaskan salutkardon kun mesaĝo por la estonta loĝanto resendi venontajn leterojn por ŝi al nova adreso en la urbo. Intertempe, ekzakte du jarojn antaŭe, en 1997, la unua posedanto de Il Mare, arkitekto Sung-hyun (Lee Jung-jae) ricevas la kardon de Eun-joo. Pensante ke estas ŝerco, li respondas al Eun-joo kaj demandas ŝin ne plu ludi kun lia leterkesto, ĉar la "kurenta jaro estas 1997". Sed post iom da tempo ili ambaŭ komprenas ke la du jara diferenco estas ja reala. Ili eĉ alvenas kun novaj uzoj por tiu ĉi nekutima komunikado maniero: Sung-hyun povas trovi portenblan kasedofonon kiun Eun-joo perdis du jarojn antaŭe kaj Eun-joo povas sendi lin ankoraŭ nepublikitan libron far de lia fremdiĝinta patro. Daŭrante korespondi tra tempo, ili decidas renkonti. La renkontiĝo tempo estas nur semajno future por Eun-joo, sed pli ol du jarojn antaŭe por Sung-hyun. Ĉu ili povos renkonti? Ĉu la amo povas travivi kaj venki kiam la geamantoj eĉ ne vivas en la sama tempo? Ĉu oni povas ŝanĝi la pasintecon kaj futuron por esti kune? Jun Ji-hyun kaj Lee Jung-jae oferas brilan aktoradon en tute neholiudstila filmo. Nepre inda spekti.





 Posted by Hello
Nur kelkaj vortoj aldonindas: "Il Mare" havas ion komune kun "Mia bizara knabino". Kiu spektos ambaŭ, havos agrablan surprizon.

Praktikaj aplikoj de fiziko (humoro)


Gravito  Posted by Hello
Fernando Gonsales estas la kreanto de Níquel Náusea, fama rolanto de bildstrioj. La ĉisupra bildo estas traduko en Esperanto far Luiz Portella. Iliaj tradukoj povas esti trovataj sur http://www.lujz.org/niquel kaj la originalaĵoj en la portugala far Fernando Gonsales je http://www.terra.com.br/niquel.

May 17, 2005

Mia bizara knabino (엽기적인그녀 ---> "Yeopgijeogin geunyeo" koree, "My Sassy Girl" angle)


 Posted by Hello
"Mia bizara knabino" estas korea filmo direktita de Jae-young Kwak en 2001, bazita sur reala amhistorio afiŝita interrete de Ho-sik Kim kiu rakontas sian rilaton kun lia amatino. Estas bona komedio sed ankaŭ tre bela amhistorio, kiu surprizigos la spektanton ĉiuj 10 minutoj... La ĉefaj rolantoj estas Tae-hyun Cha (la junulo) kaj Ji-hyun Jun (la junulino). Mi ne priskribos la fotojn ĉar ne deziras malkaŝi la historion, sed preparu esti surprizita se vi spektos la filmon! Estonte mi parolos plu pri la aktorino Ji-hyun Jun.

 Posted by Hello

 Posted by Hello

 Posted by Hello

 Posted by Hello

 Posted by Hello

May 16, 2005

Bordoj


 Posted by Hello
Rigardante la akvon
Mia menso komencas flui
Akompanante la ondojn.
Birdfluge mi dezirus malaperi,
Perdiĝi en la fluanta movado
De l'likvida mondo.

Gutoj de tempo
Miksitaj kun akvo
Fluas senĉese tra mia kor'
Ili jam skulptis tunelojn
En mia korpo kaj menso.

Baldaŭ mi ankaŭ dissolvos
En akvo kaj tempo,
Senfinspace tuŝonte
Ĉiujn bordojn.