Mar 24, 2005

Dormo

Denove hodiaŭ mi dormegis du horojn kvazaŭ mortinta, estas la dua fojo ĉi semajne kiam tiu ĉi afero okazas. Ĉu estas regenero de mia korpo antaŭ la printempo plenrajtas? La karateo trejnado estis bona. Mia tekniko pliboniĝas, jen fine bona novaĵo. Mi tre malmulte progresis, bedaŭrinde, kun mia scienca artikolo...
きののばんゆきがふりました。でもきょわいいてんきなりました。ほんとにはるわきます。きのもおもしろいあんたちか の 本 お かいました。

Subtila ŝanĝo

Ĉar mi ankaŭ strebas lerni la japanan, ekde nun, mi aldonos je la fino de miaj taglibraĵoj, ion en la japana, por praktiko. Hodiaŭ mi sukcesis inciteti Marta kun la fakto ke mi skribas pri ŝin en mia taglibro. Kaj ke ŝi devas lerni Esperanton se ŝi volas ekscii kion mi skribis pri ŝi, hehehe.
日本語のかくことわじゅぶんいいです。ざんねんねがらぼくわじょずじゃありません。

Mar 23, 2005

Printempo alvenas


Eldormiĝo Posted by Hello

Kvankam ankoraŭ frias, la neĝo fandiĝas kaj la herbo vekiĝas proksime de mia hejmo. La herbo, humila kaj silenta, estas ja la majstro de l'naturo. Baldaŭ verdos!

Amikeco kaj du historietoj

Vere mi vidis hieraŭ ke iuj pri kiuj mi kredis ke estis miaj amikoj, ne estas tiel, sed ĝojas vundi miajn sentojn se ili havas la okazon. Sed ne gravas, mi bezonas sole la amikecon de UNU, la aliaj, se estos personaj bonaj, venos solaj ĉe mi, se ne, mi certe ne bezonas ilin.
Mi tajĝiis hodiaŭ matene denove en la arbaro, en la bruego de iuj ĉenosegiloj al la najbaraj hejmoj. Poste, en la posttagmezo mi sentis tre laca kaj alvenis hejme d'el laboratorio. Mi dormis preskaŭ 4 horojn kaj forestis la karateo trejnadon. La printemo vere sentiĝas ekstere, mi povas ja spiri novan aeron...
Mi tre ŝatis iujn versojn de Korano hodiaŭ. Pri Moseo kaj sia kompeto kontraŭ la sorĉistoj de l'faraono, kiam sia bastono englutis iliajn serpentojn (As-Su'ara (La Poetoj) - Suraho no. 26):
46. Tiam Moseo ĵetis sian bastonon kaj jen ĝi englutis tion, kion ili esis farintaj.
47. Tiam la sorĉistoj falis teren adorante.
48. Ili diris: "Ni kredas je la Sinjoro de l'Universo,
49. la Sinjoro de Moseo kaj Aaron".
50. Faraono diris: "Vi kredas je Li, antaŭ ol mi permesis tion al vi? Li certe estas via majstro, kiu instruis al vi magion. Baldaŭ tamen vi ekscios. Vere pro via malobeemo mi detranĉos viajn manojn kaj piedojn, kaj mi vere krucumiĝos vin ĉiujn".
51. Ili respondis: "Tio ne estas doloro. Ni ja vere revenos al nia Sinjoro.
52. Ni esperas, ke nia Sinjoro pardonos al ni niajn pekojn, ĉar ni estis la unuaj kredantoj".
La vortoj "Tio ne estas doloro. Ni ja vere revenos al nia Sinjoro" vere kortuŝis min. Estas malfacile vidi ĉirkaŭe tiom da kredo hodiaŭ!
Kaj la historio legita en la libro de Wong Kiew Kit ("The Complete Book of Zen" - "La kompleta libro pri Zeno") estas alia interesindaĵo (paĝo 228):
Pastro (aŭ imamo), velis ĉe izola insulo kaj post monatojn de dedikita lernigado, konvertigis la aŭtoĥtonojn al lia religio. Posten li velis hejmen, sed rigardante malantaŭen karese trans la maro al insulo, li tre surpriiĝis vidante tri brilajn lumojn senŝaŭmiĝinte super la akvon al sia boato. Kiam la lumoj malproksimiĝis, li vidis tri el liajn plej fervorajn konvertitojn. Sed ili estis kurantajn super la maron al li!
Alproksimiĝinte al l'boato, ili diris: "Nia Sankteco, ni forgesis ĉu ni diru Amin aŭ Amen post niajn preĝojn al Sinjoro. Bonvolu, instruu nin antaŭ vi reiras, por ke ni povu diri niajn preĝojn korekte." Emociigita ĝis larmoj de ilia sindonemo, lia Sankteco diris: "Miaj bonaj homoj, ne zorgu se ĝi estas Amim aŭ Amen, sed daŭru preĝi kiel vi faris antaŭe, ĉar vi atingis spiritan nivelon multe pli alta ol mi".

Mar 21, 2005

Printempa ekvinokso

Hodiaŭ vere sentiĝas kiel printempa tago. Mi tajĝiis en la arbaro kiu malrapide elvintriĝas. Stranĝaj birdoj aŭdiĝis belkantante hodiaŭ kaj la temperaturo jam superas 4 C. Mi sentis tre paca tie. Do, la printempa ekvinokso ĵus pasis kaj la naturo reviviĝas. Oni probu reviviĝi kun ĝi!

Dersu Uzala

Ŝainas ke lastatempe mi igis mian taglibron filmanoncejo. Sed ĵus okazis ke mi spektis hodiaŭ (ja hieraŭ) denove "Dersu Uzala" (Mosfilm, 1974, direktita de Akira Kurosava). La filmo tre proksimas de mia vidmaniero pri la naturo kaj mondo en ĝeneralo. Estas filmo sen specialaj efektoj, sed kiam oni spektas ĝin, la vivo ekstera forgesiĝas kaj la mondo ekstera ne plu ekzistas, la mondo de l'filmo estas la sola vivanta mondo. Dersu Uzala memorigas min pri la vivo de homoj kiuj similis al tigroj kaj agloj, por kiuj la tuta planeto estis lito kaj la tuta ĉielo tegmento. Nuntempe la peljparto de ni vivas en skatoloj kaj forgesis miradi la stelojn. Oni uzegaĉas multe da tempo farante stultaĵojn kaj pensante pri sekso anstataŭ vere VIVI. Sed Dersu esperigas, optimistigas kaj vivigas min. La '74 jaran Oskaron la filmo tute meritis.
Alia bona afero estas ke Marta ŝajnas esti TRE seria pri la plibonigo de sia angla scipovo. Mi ĝojegas vidi ŝin tiel decidita. Ŝainas ke mia ekstera Universo ankaŭ komencas plibonigi. La sola restinta problemo estas la stranga reago de mia kuzo, kiu probable evitas min. Kulpulo pri nenio mi estas kaj tute ne komprenas lian konduton... Esperemos ke Dio helpos min solvi la problemon.

Mar 20, 2005

Zerkalo

Mi spektis ĉi nokte "Zerkalo" ("La Spegulo") de Andrei Tarkovskij kune kun amiko. Kiel en ĉiuj siajn filmojn kijn mi spektis, la direktoro estas fantasta! Tute ne eblas rakonti la filmon, oni devegas spekti ĝin. Tarkovskij estas la Salvador Dali de kino. Mi havas senton ke post kelkajn jarcentojn li estos tiel aprezota kiel la renesanco maestroj.

Dolchamar

Tiujn ĉi tagojn mi malkovris la finna muzikgrupo "Dolchamar" en Esperanto, speciale mi ekŝatis "Junaj idealistoj". La versoj estas bonegaj, mi pripensas igi la kanton mian himnon por estonto. Jen la liriko kopiigita de sur la paĝo de Dolchamar (kun la "ch-gh" convencio):

Junaj idealistoj

1.Al kreanto evoluu
Prirakontu vian revon
Urbon propran vi konstruu
Al loghantar donu vivon

Zorgu kiel pri florbed
Nutru per propagand
Kun fervoro kaj kred
Ghi kreskas al plena land

R. Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj

2.Resanigu per ole’
Satigu per fish kaj pan
Ighas via grand ide’
Monden dushanta fontan

Al kreanto evoluu
Efektivigu vian revon
Universon vi konstruu
Al homar donu celon

X.Idealistoj neniam maljunighos!

Estas ekzakte kion mi revas igi mian vivon :-). Espereble ne multoj legos tiujn ĉi liniojn, ĉar mi ne deziras malhelpon de miaj malamikoj, hehehe. Mi jam malkovris tro multe de mia sekreta universo, ŝŝŝŝŝŝ! La projekto de la Norda Stelo devas daŭri kiel decidite du jarojn antaŭe.

Mar 17, 2005

Karateo

Post kiam mi ekkomprenis la kialo de mia deprimo, ĉio funkcias pli bone. Ĉiu tage mi legetas de Korano aŭ Biblio, kaj daŭras mian japanan studadon. Hodiaŭ mi denove iris ĉe mia karateo trejnado kaj havis la senton ke unuafoje mi lernas pugni kaj piedbati korekte la sakon. Sed mia tekniko pliboniuĝas kaj kiam mi luktas iu ajn komencas senti korekte la distancon. Eble iutage mi iĝos bonaluktanto. Mia artikolo progresas tre malrapide, sed finfine mi skribis krlkajn liniojn hodiaŭ. Hodiaŭ mi ankaŭ finspektis "Kagemuŝa" de Akira Kurosawa, tre bona filmo pri Takeda Ŝingen kaj sia klano (kvankam ne respektas la historian realecon, sed tiu ne gravas).
Posttagmeze mi dormis por unu horo sur la planko kaj ripozis pli bone ol sur la lito, probable bonos fari tiun aferon pli ofte. La vetero pliboniĝas, finfine vidiĝas la unuaj signoj de printempo.

Mar 16, 2005

Scivolemo

En tiu ĉi sendorma nokto, mi scivolas se iutage estos iu kiu legos miajn pensojn... Vere, dubinda eblo, hehehe.... Mi pli bone dormu por aliajn 3-4 horojn kaj probu fari ion utilan hodiaŭ... Bonan nokton, mondo, kie ajn vi troviĝas!

Ĉielo kaj arboj


Ĉielo kaj arboj Posted by Hello

Tiu ĉi foto estas ia pli olda (6-a de februaro). Tiu tage, en la najbara arbaro la tempo flugis tra la branĉoj alimaniere...

Sonĝoj

Mi kredas ke ektrovis la kialon kiu bremsas mia progreso en ĉio kion mi entreprenas. Kvazaŭ ĉiuj miaj sonĝoj okazas en la ĉirkauaĵo de mia infaneco. La hejmo kaj vilaĝo estas belegaj, kaj mi sopiras ilin tre multe tie ĉi, tiel malproksime, kvazaŭ ĉe l'alia rando de l'globo. Sed la pasinto ne povas reveni. Miaj geavoj ne povas reviviĝi nun. Mi devas antaŭeniri mian vojon kaj rigardi la estonton tra la nuntempon. La amo por mia vilaĝo estas kiel amo por iu perdita. La tempo ne kuracas ĝin ĝis oni rigardas antaŭen. Mi devas rigardi antaŭen! Kaj konstrui en mia interna mondo alian universon, kiun mi povus kunporti por ĉiam!

Mar 15, 2005

Post longa silentado....

Mi decidis skribi estonte ĉiujn miajn blogaĵojn en Esperanto. Por kiu ne parolas Esperante, ekzistas interretajn tradukilojn, do, ne gravas. Mi aĉetis Biblion kaj Koranon antaŭnelonge kaj komencis legi ilin. La tradukoj estas multe pli bonaj ol la anglaj versioj. Estas, kiel mia avino diris, "mildaj vortoj" en ili, kaj kiam mi legas ilin, ĉio ŝajnas funkcii pli bone en mia vivo.
Miaj japanaj lecionoj antaŭeniras, sed ne tiel rapide kiel mi dezirus. Mi mempromesis paroli flue japane ĉi somere, sed ne plu certas se eblos. Oni vidos.
Hodiaŭ mi dormegis kaj faris nenion pri mia scienca esplorado, kvankam hieraŭ havis produktigan tagon, funkciigante la temperatur' heitado sistemo de mia bobelĉambro.
Pri la loteriavizo: la nombroj estas 20 mil por majo, do ekzakte la samaj kiel pasintijare samtempe. Mi havas probable 99% ŝancojn akiri mian permanentan rezidejon ĉe Usono. Esperemos ke ĉio bonos en aŭgusto.
Ankoraŭ nenion mi skribis pri mia romano sur mia imagina planeto. Oh, Bendis, kiam vi viviĝos sur papero? Kaj tie ĉi, ankaŭ, mi pensas verki Esperante. Probable posten mi tradukos la version en la angla, helpita de komputilo.
La printempo lente aperas, sed por ankoraŭ unu montao eblas neĝi...