Mar 15, 2005

Post longa silentado....

Mi decidis skribi estonte ĉiujn miajn blogaĵojn en Esperanto. Por kiu ne parolas Esperante, ekzistas interretajn tradukilojn, do, ne gravas. Mi aĉetis Biblion kaj Koranon antaŭnelonge kaj komencis legi ilin. La tradukoj estas multe pli bonaj ol la anglaj versioj. Estas, kiel mia avino diris, "mildaj vortoj" en ili, kaj kiam mi legas ilin, ĉio ŝajnas funkcii pli bone en mia vivo.
Miaj japanaj lecionoj antaŭeniras, sed ne tiel rapide kiel mi dezirus. Mi mempromesis paroli flue japane ĉi somere, sed ne plu certas se eblos. Oni vidos.
Hodiaŭ mi dormegis kaj faris nenion pri mia scienca esplorado, kvankam hieraŭ havis produktigan tagon, funkciigante la temperatur' heitado sistemo de mia bobelĉambro.
Pri la loteriavizo: la nombroj estas 20 mil por majo, do ekzakte la samaj kiel pasintijare samtempe. Mi havas probable 99% ŝancojn akiri mian permanentan rezidejon ĉe Usono. Esperemos ke ĉio bonos en aŭgusto.
Ankoraŭ nenion mi skribis pri mia romano sur mia imagina planeto. Oh, Bendis, kiam vi viviĝos sur papero? Kaj tie ĉi, ankaŭ, mi pensas verki Esperante. Probable posten mi tradukos la version en la angla, helpita de komputilo.
La printempo lente aperas, sed por ankoraŭ unu montao eblas neĝi...

No comments: