Aug 23, 2005

Kurta robota rakonto inspirita far Bezonata desegnaĵo


 Posted by Picasa
En la taglibro de Bezonata mi trovis tiun ĉi supran tre belan desegnaĵon farita far ŝi, kun vera talento. Mi prenis la liberecon kopii ĝin en mia blogo kaj aldoni rakonton inspirita de ĝi.
Jen mia rakonto: Rogo estis malnova roboto, uzata por hejmaj laboroj. Li plezure rememoris la tempojn kiam li estis juna kaj nova, la lasta modelo. La mastroj aĉetis lin por hejma laboro kaj li estis la fiero de l'domo iam. Sed la tempo pasis kaj pli novaj robotoj ekaperis sur la merkato. Iutage, la mastroj konsideris lin tro olda kaj maltaŭga por la laboro tie kaj ĵetis Rogon surstrate. Sufiĉe da vagabondaj robotoj ja povis esti trovitaj tie. Iuj trovis helpon kaj aliaj personoj prenis ilin por novaj laboroj. La malfeliĉuloj kiuj ne povis trovi novajn mastrojn dum tri ĝis sep tagojn, ne havis alian ŝancon ol morti, ĉar ili ne povis reŝarĝi la bateriojn surstrate.
Kun sia diŝirita korpo, Rogo vagadis urbe serĉante mastrojn. Sed neniu volis preni lin ĉar li estis tro olda. En la ekstera pluvo lia korpo komencis diŝiri kaj baldaŭ li ne plu havis sufiĉe da energio marŝi. Sidante sur strata angulo, li pensis pri la legendo de robota diino, kiu savis la bonajn robotojn kiam ĉiu espero ŝajnis mortinta. Kaj li komencis preĝi al ŝi. Sed la tempo pasis kaj neniu alvenis. Rogo jam kuŝis surtere, preskaŭ sen energio atendante la morton. Subite, en la vespera aero, li vidis bluan formon ŝvebanta aere... Estis la blua robota diino, ĵus antaŭ lin! Kun la lastaj fortoj li eksidis kaj preparis voki ŝin. Sed li ne havis sufiĉe da energion por voki ŝin laŭte. Kun okuloj plenaj de larmoj, li nur povis flustri ŝian nomon. Sed ŝi aŭdis lin kaj alproksimiĝis. Metante manon sur lia diŝirita buŝo, ŝi diris: "Ne zorgu plu, ĉio malbona forpasis, vi estas savota!". Rogo sentis sin feliĉa por la unua fojo, sed la baterioj tute malŝarĝiĝis kaj li ekfalis tra longa, nigra tunelo, en ŝtona, senmova ripozo.
Kiam li remalfermis siajn okulojn, li trovis sin sur blanka tablo. Du junuloj, ridetante, estis riparantajn lian korpon. Kaj novaj baterioj estis metitaj en li. Tiam Rogo komprenis ke la blua diino diris la veron, kaj, ridetante siavice, preparis por nova vivo, ĉitempe, por la unua fojo, renkontante ankaŭ amon.

Kia estas la ŝanco por paco en nia mondo?


 Posted by Picasa
Nunepoke mi rimarkis seprecedentan liberalisman kurenton, speciale koncernante moralajn valuojn, sed ankaŭ senprecedentan konserveman kurenton en aliaj partoj de l'mondo. Ni vidas senprecedentajn progresojn de l'kono akceso per interreto, sed en iuj partoj de l'mondo la nombro de analfabetoj kreskegas. Kaj eĉ en la evoluintaj landoj la plejparto de'l homoj ne vere uzas la akceso al kono. Ni vidas en iuj lokoj personoj pli riĉaj ol ĉiam, kaj en aliaj homoj pli malriĉaj ol ĉiam. Kaj lastatempe, pro poluciado, nia planedo komencis havi ekstremajn ŝanĝojn en vetero. Plus, pro la agresema ekonomia politiko far de evoluintaj landoj kontraŭ la malriĉaj ni havas nun tiom da teroristaj atakoj (certe la ĉefaj kulpuloj pro tiu ĉi situacio estas Usono kaj ĝiaj aliancanoj).
Do, ni ŝajnas vivi en mondo de ekstremoj kaj de ekstremistoj. Kaj ne taksu kiel ekstremistoj nur la personoj kiuj atakas fizike aliajn. La plejparto de ni estas ekstremistoj. Ni volas ke NIA opinio estu la sola akceptata, ke nia vivmaniero estu taksata kiel "normala" eĉ se ni estas for de normaleco. Ni volas pli da rajtoj, sed ne vidas ke tro da rajtoj por ni ofte signifas malpli da rajtoj por aliaj. La liberaloj volas esti akceptataj kiel "normalaj", sed tiel volas la religiaj ekstremistoj. La militemuloj volas esti la sola voĉo, sed ankaŭ la pacemuloj. La mondo estas hodiaŭ pli dividita ol ĉiam. Ĉu vere, la meza vojo estas tiel malfacile sekvi? Ĉu vere, ne eblas havi pacon? Ĉu vere ni ĉiam devas akcepti ekstremojn anstataŭ de kio estas natura?

Aug 18, 2005

La luktantoj


 Posted by Picasa
Eble la Esperanto krucado jam komencis... Jen priskribo de terano kiu spendis du jarojn tie (estas fragmento de l'sciencfikcia romano kiun mi planas verki iutage).
Tiam, tri kavaliroj aperis el la kastelo, ĵus post la sunsubiro. Estis tri belegaj blondharaj knabinoj, kvazaŭ identaj, probable ĝemelinoj, same vestitaj, kun elagantaj vestaĵoj kaj ŝuoj, tute maltrafaj por rajdado. Eĉ pli, ili rajdis sen seloj aŭ direktiloj kaj ĉiu portis grandan krucan sabron. La griza kastelo, la gigantaj arboj malantaŭe kaj la ĉiela koloro, ĉiuj kreis malrealan atmosferon sur la planedo nomata far teranoj Bendis. Unu el ili levis la sabron kaj ekkriis fortan batalkrion. La milito estis ĵus komencinta. Kaj mi ektrovis min meze de ĝi...

Aug 17, 2005

Esperanto krucado


 Posted by Picasa
Por disvastiĝi pli Esperanton tutmonde, eble ni bezonas krucadon, ne per armiloj kaj militoj, sed per arto kaj beleco. Ni ĉiuj provu supreniri al lumo kaj brakumi ĝin, kisi la saĝon kaj la homan deziron por progreso. Respekti la naturon kaj vivi harmonie por ĉiam. Tie ĉi mi ja provis plekti ĉiujn kune. Mi esperos ke la nova aldono al "Esperanto defentantoj" serio ankaŭ plaĉos.

Aug 15, 2005

Kavaliro Jedi defendante Esperanton


 Posted by Picasa
Jen alia ekzemplero el mia serio de E-defendantoj. Tiun ĉi mi kreis speciale por Prosento, kiu petis bluokulan blondulinon. Mi ne donis al ŝi laserpafilo, sed preferis lasersabron. Mi esperos ke ŝi ankaŭ estos aprezata pozitive de la Esperanta komunumo...
Jen alia paradokso de blogoj: ju pli interesa fariĝas mia vivo, des malpli da tempo mi havas skribi pri ĝi en mia blogo.

Aug 14, 2005

E-defendanto


 Posted by Picasa
Esperanto ja havas sufiĉe da defendantoj, sed mi plezuris aldoni unu pli, esperante ke oni ŝatos ŝin! Ankaŭ, mi rimarkis interesan aferon: ju pli ofte mi blogas, des pli malmultajn vizitantojn mi ricevas...

Aug 13, 2005

Bristol Monto




Kun miaj amikoj, mi veturis ĉe Bristol Monto hodiaŭ, kie vintre oni havas skiejon.



Sed somere, la areo ŝajnas multe pli bela, kun belega naturo.
Ni grimpis ĝis pinte kaj poste malsupreniris. Estis laca promeno, sed tre bela.


 Posted by Picasa
Eble iutage mi komencos denove ami tiun ĉi landon, spite ĉion malbonon kiun ĝi kreis tutmonde antaŭnelonge.

Zanshin


 Posted by Picasa
En la japana lingvo, zanshin signifas la lukta spirito, la decido daŭri spite ĉiujn malfacilojn. Mi deziris eksprimi en tiu ĉi kreaĵo (per Poser kaj Vue) ekzakte tiun ĉi senton. La kombino de beleco kaj lutkemo. Lernante uzi pli bone miajn grafikajn programojn, ŝajnas ke miaj kreaĵoj ankaŭ aspektas pli bone.

Aug 12, 2005

Spaco, la malpermesata regno


 Posted by Picasa
Ludinte kun Bryce 5.5 kaj kreinte la ĉisupran bildon, mi ne povis ne pensi ke, post la entuziasmo de la 70-aj jaroj, la spaca konkero de l'homaro ŝajnas esti tre fora. Se en la 70-aj jaroj oni imaginis spacurbojn orbitante Teron kaj Lunon, nun ni eĉ ne povas havi pli ol 2 homojn laborante en spacostacio... Kiu kaj kio kulpas? Ĉu la homoj tro egoistas kaj deziras nur komforton en la iluzia mondo kiun ni detruegas? Ĉu la mona avareco de l'firmajoj kaj registaroj vere komencis ŝanĝi nin en "aĉetiloj"? Nia progreso estas ĉiam ombrita de militoj, krimoj kaj detruo, kiel prave ankaŭ diris Ralf en siaj komentoj. Eble la spaco estas populata de multego da civilizacioj, sed kiu vizitus malbonulojn kiel ni? Mi timas ke, por ankoraŭ multe da jardekoj ni restos kaptitoj de tiu ĉi planedo.

Aeropolis


 Posted by Picasa
La aeranoj estis fieraj homoj, kiuj konsideris sub ilia digno tuŝi la "malpuran" teron, do ili konstruis multege da flugantaj insuloj en kiuj ili vivis, nubosupre. La malgravita sekreto estas strikte gardata kontraŭ aliaj popoloj, farante l'aeranojn la solaj majstroj de l'aera oceano. Kaj la homoj vivantaj surtere ne havis alian ŝancon ol pagi al ili imposton en konstrumaterialoj kaj laborforto. Sed iutage milito ekaperis inter du rivalaj klanoj de Aerio kaj la tuta aera civilizacio estis preskaŭ tute detruita. Kelkaj aeranoj postvivis sur izolitaj insuloj, sed ne plu povis manovri ilin proksime de tero. Pli ol cent jaroj pasis ĝis kiam la surteraj popoloj sukcesis konstrui aviadilojn kaj atingi la insulojn, kie kelkaj homoj vivis en malfacilaj kondiĉoj.
Denove mi kreis la bildon per Vue Infinite.

Aug 10, 2005

La Ĉiela Regno


 Posted by Picasa
Supren de nuboj ekzistas alia mondo, kun misteraj verdaj insuloj ŝvebante aere. La blua lumo de la malgravita kampo povas esti vidata ĉirkaŭ la bluaj sferoj sube. La aero estas pura kaj la ĉielo serena. Bonvenon ĉe la Ĉiela Regno! La bildo estis kreita pere de Vue Infinite.

Aug 9, 2005

La verda ĉielo


 Posted by Picasa
Alimonde, kun suno iom malpli varma ol nia, la koloro de l'ĉielo povas malsimili. Ĉar la maksimuma luma elsendo ondolongo de ĉi suno estas malpli granda, la atmosfera disperso ankaŭ povas havi malpli grandan ondolongon, kaj esti, ekzemple, verda. Poetoj kaj artistoj tie priskribos la belan ĉielan verdon...
Mi aĉetis hodiaŭ kelkajn interesajn librojn, inter ili lernolibron de hungara kun kasedoj, "Nova tipo de scienco" de Stephen Wolfram kaj libro pri ĉigongo, ĉiuj tre malmultekoste.

Aug 7, 2005

Ruinoj de forpasintaj civilizacioj


 Posted by Picasa
Ekzistas ruinoj de niaj antaŭuloj tutuniverse. Ni flugas en niaj modernaj ŝipoj kaj forgesas ke aliaj, kiel ni, same faris eraojn antaŭe. Iliaj ostoj estas polvo nun, kaj el iliaj urboj nur spuroj restis. Do, ni ankaŭ ĝuu nian efemeran vivon, ĉar baldaŭ ni akompanos ilin en la maro de forgeso.
Mi kreis la bildon per Vue Infinite.

Aug 6, 2005

Pterodaktiloj


 Posted by Picasa
Sur mia planeto imagina, pterodaktiloj ankoraŭ ekzistas. Kaj iutempe ili atakas la esplorantojn. Ĉi tempe mi uzis Poser kaj Vue por krei la bildon.

Aug 5, 2005

Marborde


 Posted by Picasa
Daŭrante eksperimenti kun la samaj programoj, mi kreis alian digitan bildon lastnokte. Kun mia komputilo riparita kaj pli rapida ol ĉiam antaŭe, mi fartas kiel infano kun nova ludilo, malkovrante novajn imaginajn mondojn.

Aug 4, 2005

Diamantoj


 Posted by Picasa
Mi ludis iom kun mia komputilo, pensante pri belaj virinoj, kaj la ĉi supra bildo rezultis.... Poser 6 kaj Bryce 5.5 vere superas kion mi havis antaŭe por krei imaginajn mondojn.

Mia ludo


 Posted by Picasa
Hieraŭ mi finfine sukcesis ripari mian tablan komputilon. La baztabulo ja kreis ĉiujn problemojn. Nun mi havas novan durdiskon, baztabulon kaj keston. Ankaŭ pli da ram memoro (nun 1.5 Gb). Do, mia komputilo nomiĝos ekde nun Kogaion, kiel la sankta monto de miaj praŭloj en Dakio (mi ŝatis tiun nomon). Kaj nun, kun mia vivo finfine normaliĝita, mia LUDO komencos.

Aug 3, 2005

La Ludo (sciencfikcia rakonto)


 Posted by Picasa
Mi vivas en limigita mondo. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj kiujn mi konas. Ekde kiam mi naskiĝis, mi vivis ĉi urbe kaj nur malofte veturis eksteren. La mondo en kiu mi vivas ja estas plejparte urba, kun alta populaca denseco, sed la plejparto de l'homoj ne plendas, ĉar ankoraŭ ekzistas sufiĉe da parkoj kaj malplenaj areoj ĉirkaŭe. La kosmo ne plu estas malfermita por la plejparto de ni, ĉar la epoko de amasaj vojaĝoj forpasis. Nur la elituloj havas la rajton spacvojaĝi, esti riĉaj kaj alte edukataj. Ili estas la minoritato kiuj estras la planedon, helpante nin, la geordinaruloj. Kaj ĝis hieraŭ, mi ja estis sufiĉe kontenta pri nia mondo kaj mia statuso. Ĝis kiam mi vidis ŜIN.
Mi estis promenanta surstrate, en la vespera pluvo, kiam miobservis aliflanke junulinon vestita per ruĝa robo. Scivola, mi alproksimiĝis de ŝi. Estis tre bela longanigrahara virino kun grandaj, nigraj okuloj kaj hela haŭtkoloro, elegante vestita, kiu promenis sola. Ŝia beleco haltis mian spiron kaj korbaton... Ŝi daŭris promeni, sen observi min. Mia identilo montris ŝian nomon kaj mi eksciis ke ŝi estas elitulino, do mi ne rajtas aplproksimiĝi aŭ deranĝi ŝin surstrate senpermese. Ordinarulo kiel mi neniam havus ŝancon eĉ paroli kun ŝi. Kaj pli ol tio mia identilo eksciigis: la morgaŭan ŝi estos vojaĝanta al la belaj mondoj de Altair, 17 lumjarojn for, kaj mi neniam revidos ŝin en mia vivo. Mi iris alidirekte, sed tiu nokte ne povis dormi. Ŝia beleco kaj graco sekvis min mense kie ajn mi iris, kion ajn mi pensis.

 Posted by Picasa
Ne estis nur amo, estis pli ol tio. Mi ekkomprenis ke mia vivo ŝanĝiĝis por ĉiam kaj nenio povas revenigi la kvietan pasintecon por mi. Mi devis fari ion por renkonti ŝin, por konkeri ŝin, por esti sufiĉe bona por ŝi. Kaj nur unu elekto estis kiu estus doninta min la ŝancon fariĝi elitulo en unu tago kaj akiri la vojaĝrajton al Altair: La Ludo!
Por legi la tutan rakonton, kiu estis tro longa por blogaĵo, bonvolu klaku ĉi tie!. La unua bildo estas de sur interreto, sed la dua estas mia kreaĵo. Kaj mi ĝojegus se vi lasos kritikajn komentojn pri mia literatura talento.

Aug 2, 2005

Esperanto kaj kultura identeco



Pensinte pri la lingvojn kiujn mi parolas sufiĉe flue, mi trovis ke mi ne proksimas de ĉiuj kulturoj kiuj uzas ilin. Mi certe komfortas esti rumano, ĉar rumana estas mia denaska lingvo kaj mi naskiĝis kaj kreskis en Rumanio. Esperanto kulturo ankaŭ estas "mia", ĉar mi uzas sufiĉe la lingvon kaj havas sufiĉe da samideanajn amikojn. La angla ja havas tro da parolantaro monde kaj tro multe da kulturoj kaj pseŭdokulturoj. Kvankam mi parolas ĝin kiel denaska parolanto nun, ja mi tute ne sentas min kiel parto de la angla kulturo, kaj tio ĉi ja estas stranga afero, ĉar mi jam vivis en Usono pli ol 6 jarojn! Ĉu eble pro la lingva imperiismo de la angla? Kaj pro la aroganteco de usonanoj en ekstera politiko?
La franca lingvo tre proksimas de mia koro, ĉar laŭ mi estas tre bela. Ĝi multe pli proksimas de mi ol la angla, sed, kvankam mi sentas proksime de ĝi, mi tute ne sentas ke mi estas parto de ĝi. Eble pro iom da aroganteco de francoj, ankaŭ?
La hispana estas eĉ pli proksime de mia koro ol la franca, ĉar, post kiam mi lernis ĝin, en latino-amerikaj komunumoj mi ĉiam sentiĝis kaj estis traktata praktike kiel latino-amerikano. Kaj mi mem miras kial... Eble ankaŭ la bela Marta (mia fora-nun Sudamerika amikino kaj la plej bona elekto por mi kiel estonta edzino) havas kulpon por tiu ĉi situacio...
La rusan mi parolas sufiĉe bone, sed pro la doloro kaj malfaciloj kiujn Sovetunio kreis por mia lando, mi ne povas ami la landon, nur la kulturon kaj la homojn. Kvankam mi mem havas iom da slava sango en miaj vejnoj, mi tute ne sentas min kiel parto de la rusa kulturo.
La italan mi sufiĉe bone babilas nun sed estas ankoraŭ iom tro frue ekscii kiom ĝi proksimas de mi...
Do, el 7 lingvoj parolataj, mi nur sentas min sufiĉe proksime de tri kulturoj...
La nigra-blankaj bildoj estas de apud mia loĝejo.



 Posted by Picasa

Fenestro monden


 Posted by Picasa

Matene,
Vekiĝante,
Eksteren mi rigardas,
La steloj jam subiris,
La foliaro kantas.

Mia mondo malfermiĝas
Tra malhela fenestro,
Sed mia koro restas fermita,
Kvankam ĉiutage
Mi provas malfermi ĝin.

Aug 1, 2005

En nigro kaj blanko...


 Posted by Picasa
Provo de memportreto, en nigro kaj blanko.

Unua tago de aŭgusto


 Posted by Picasa
Mi ankoraŭ lacis post la semajnfino kun mia vojaĝo ĉe Syracuse. Kaj finlegis sciencfikcian libfon de David Brinn ("Brightness Reef"). Estis nur la unua parto de trilogio, nun mi devas akiri la aliajn volumojn ĉar la historio tute ne finigis. Poste mi iris urben kun mia malaezia amikino. Ni haltis ĉe librovendejego Barnes&Noble kaj spendis sufiĉe da tempon tie. Ni aĉetis iujn librojn ankaŭ kaj trafoliumis kune fotograflibrojn (iuj kun multaj erotikaj fotoj). Sed mi ne volas priskribi erotikajn detalojn pri mi mem tie ĉi, hehehe... La fotoarto pensigis min provi krei artaĵojn de mi mem. Sed mi nur havas simplan foton de mi ĉi nokte, kun la flago de la piedpilka teamo Penarol apude...