Aug 3, 2005

La Ludo (sciencfikcia rakonto)


 Posted by Picasa
Mi vivas en limigita mondo. Kiel ĉiuj aliaj estaĵoj kiujn mi konas. Ekde kiam mi naskiĝis, mi vivis ĉi urbe kaj nur malofte veturis eksteren. La mondo en kiu mi vivas ja estas plejparte urba, kun alta populaca denseco, sed la plejparto de l'homoj ne plendas, ĉar ankoraŭ ekzistas sufiĉe da parkoj kaj malplenaj areoj ĉirkaŭe. La kosmo ne plu estas malfermita por la plejparto de ni, ĉar la epoko de amasaj vojaĝoj forpasis. Nur la elituloj havas la rajton spacvojaĝi, esti riĉaj kaj alte edukataj. Ili estas la minoritato kiuj estras la planedon, helpante nin, la geordinaruloj. Kaj ĝis hieraŭ, mi ja estis sufiĉe kontenta pri nia mondo kaj mia statuso. Ĝis kiam mi vidis ŜIN.
Mi estis promenanta surstrate, en la vespera pluvo, kiam miobservis aliflanke junulinon vestita per ruĝa robo. Scivola, mi alproksimiĝis de ŝi. Estis tre bela longanigrahara virino kun grandaj, nigraj okuloj kaj hela haŭtkoloro, elegante vestita, kiu promenis sola. Ŝia beleco haltis mian spiron kaj korbaton... Ŝi daŭris promeni, sen observi min. Mia identilo montris ŝian nomon kaj mi eksciis ke ŝi estas elitulino, do mi ne rajtas aplproksimiĝi aŭ deranĝi ŝin surstrate senpermese. Ordinarulo kiel mi neniam havus ŝancon eĉ paroli kun ŝi. Kaj pli ol tio mia identilo eksciigis: la morgaŭan ŝi estos vojaĝanta al la belaj mondoj de Altair, 17 lumjarojn for, kaj mi neniam revidos ŝin en mia vivo. Mi iris alidirekte, sed tiu nokte ne povis dormi. Ŝia beleco kaj graco sekvis min mense kie ajn mi iris, kion ajn mi pensis.

 Posted by Picasa
Ne estis nur amo, estis pli ol tio. Mi ekkomprenis ke mia vivo ŝanĝiĝis por ĉiam kaj nenio povas revenigi la kvietan pasintecon por mi. Mi devis fari ion por renkonti ŝin, por konkeri ŝin, por esti sufiĉe bona por ŝi. Kaj nur unu elekto estis kiu estus doninta min la ŝancon fariĝi elitulo en unu tago kaj akiri la vojaĝrajton al Altair: La Ludo!
Por legi la tutan rakonton, kiu estis tro longa por blogaĵo, bonvolu klaku ĉi tie!. La unua bildo estas de sur interreto, sed la dua estas mia kreaĵo. Kaj mi ĝojegus se vi lasos kritikajn komentojn pri mia literatura talento.

10 comments:

MCG said...

Hi, the second is my digital creation. I took the first from the net. It's a Sci-fi story I just wrote. I'll try to translate it in English...

Anonymous said...

Mi volas legi vian sciencfikcian rakonton tute sed tiu estas tre longa por mi....
Do mi atendas tradukitan al Angla lingvo.
(Tio estas ŝerco. Ĉar mi povas legi bone Esperanton ol Angla lingvo.)
Bonvole traduku la rakonton al Japana lingvo....

MCG said...

Vi plorigas min! Watashi no nihongo wa totemo warui desu. Jozu ja arimasen!

Anonymous said...

Brave!
nihongo jozu desyo!
日本語上手ですよ
日本...Japana...nihon
語...lingvo...go
上手...bone...jozu
です...estas
よ...Mi sentas ,ke

MCG said...

Hmm, mi ricevas laŭdojn pro mia japana lingvo, sed neniu volas legi mian rakonton... :-(.

Anonymous said...

Ne, Ne.
Mi vola legi vian rakonton.
Tamen por tio mi devas presi tiun kaj necesas vortaron kaj tempon.

Anonymous said...

Mi jxus finis legadon de tiu cxi rakonto verkita de vi. Gxi estas interesa sed mi esperas ke vi mem konsciu ke gxi ne estas via cxefverko. Vi ankorau bezonas multe pli da legadon kaj skribadon.

MCG said...

Dankon pro la kritiko. Mi provos plibonigi mian rakonton...

Cândido Ruiz said...

Saluton kara aûtoro!
Mi volas kontakti vin.
bonvole sendu al mi mesaĝon.
R.candido@steampunk.com.br

MCG said...

Do, post multaj jaroj, mi vidast tie ĉi novan komenton. Dankon pro kontakti min, kara Ruiz, mi skribos al vi mesaĝon.