Sep 21, 2007

Sun Zhijun (Sun Ĝiĝun)


Parolante denove pri Bagua, unu el la plej impresigaj luktartaj internaj stiloj, mi malkovris sur youtube tiun ĉi demonstracion de lanco far la granda mastro Sun Zhijun. Li estas nekredebla!

Sep 19, 2007

Kartu (Kartoo)















Tute hazarde trovis mi tiun ĉi tre interesan serĉmotoron nomata Kartoo (alia blogo kiun mi vizitis menciis ĝin). Ĝi kreas mapojn kaj interrilatas la diversajn paĝojn rezultintaj de nia serĉado. Funkcias per animacio de tipo "flash". Bonvolu provu ĝin. La adreso estas facile memorebla: http://www.kartoo.com

Sep 3, 2007

Poezio taglibro

Mi decidis krei apartan taglibron kie mi aldonos miajn kreaĵojn de poezio. La tekstoj estos en multaj lingvoj, sed ĉiam ekzistos versio en Esperanto por ĉiu poemo. La adreso de la nova taglibro estas:
http://poeticon.blogspot.com

Aug 20, 2007

La lasta sezono (poemo chōka en la japana)

城。外で
霰が降って
番人は

皆出かけた

この部屋で

丸カップから

お茶を飲む

最後の季節

始まっただけ

Shiro. Soto de
Arare ga futte
Bannin wa
Minna dekaketa
Kono heya de
Maru kappu kara
Ocha wo nomu
Saigo no kisetsu
Hajimatta dake


Kastelo. Ekster'
Hajlo falas senĉese
Ĉiuj gardantoj
Malproksime foriris
En tiu ĉambro
El la taso rodforma
Teon mi trinkas
La lasta sezono nur
Ja finfine komencis

Jul 10, 2007

Alia Haiku

Alia haiku de mi:

転倒で
落ち葉の接吻
待っている

Tentou de
Ochiba no seppun
Matte iru

En la falado
De sekfolioj kison
Ekatendadas

Jul 7, 2007

Senryū - 川柳

La Senrio estas formo evoluinta el haiko kun amuza enhavo, kie la sezona elemento ("kigo") de la klasika haiko ne plu estas necesa. La nomo devenas de la japana poeto Senryū Karai (柄井川柳, 1718-1790) kiu kreis ĝin. El miaj propraj kreaĵoj, jen senrio titolita 朝 (Asa - Mateno):


山の朝
ろばが聞こえる
自分の声

Yama no asa
Roba ga kikoeru:
Jibun no koe

Monta mateno
Jen azeno aŭdiĝas:
Mia voĉo mem

La foto estas de mia hejmo el Rumanio. Mi prenis ĝin en septembro 2003. La bildo montras tipan huculan kamparanan bineneton.

Jul 2, 2007

Haiku - 俳句

Jam de long' mi nenion aperigis tie ĉi. Intertempe, miaj japanlingvaj konoj iome progresis, nun mi havas kelkajn haikojn kreitajn en la japana. La plej fama haiko poeto estis Matsuo Bashō (松尾 芭蕉), vivinta inter 1644-1694 (la bildo dekstre portretigas lin). La neceso havi "kigo" elementon en la poezio (sezona elemento) kaj la limigo al 7-5-7 silaboj kaj tri linoj, faras el haiko poezia tipo pli malfacila verki ol unuavide. El miaj provoj, la plej sukcesinta ŝajnis esti, ĝis nun, la poemo "Monto" ("Yama"). Jen la originalo en la japana kaj la rekreado en Esperanto:

あの山は
曇が盗んだ
外人ね

Ano yama wa
Kumo ga nusunda
Gaijin ne

Tiun monton ve
La nubaro forŝtelis
Eksterlandano

Ĉiuj miaj haikoj legeblas tie ĉi.

Feb 4, 2007

Mia komputilo kaj Linukso



Lastatempe mi decidis provi novan Linukson version por mia portebla komputilo (jam sufiĉe olda nun, pli ol 4-jara, sed ankoraŭ deca) kaj surpriziĝis pri la alta kvalito de la Ubuntu versio de Linukso. Facile instalebla kaj kun ĉiuj gravaj ĉiutagaj programoj kiel Firefox, retpoŝto, babilado, ftp, video, muziko kaj interreta televido jam instalitaj aŭ facile instaleblaj. Facilas ankaŭ tajpi en Esperanto kaj la Internacia Lingvo uzeblas por la sistemo (kiel oni povas vidi en la foto de mia ekrano). Kvankam la nova Vindozo sistemo "Vista" de Microsoft ĵus lanciĝis, mi kredas ke la futuro de la komputilaj operacisistemoj estas en la liberaj sistemoj, kiel Linukso, BSD aŭ aliaj similaj. Nun mia olda komputilo certe vivas novan junecon. Se mi sukcesos fari en Linukso ĉion kion mi bezonas, mi intencas tute maluzi Vindozon.