Dec 15, 2006

Esperanto tago kaj plu pri Bagŭaĝano


Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreanto de nia kara Internacia Lingvo, festata kiel la tago de Esperanto. Ni esperu ke nia lingvo fariĝos pli forta voĉo en la Babelo de nia mondo kaj helpos ĉiujn vivi en paco kaj harmonio.
Mi ĵus finis la finajn korektojn de scienca artikolo konektata kun mia laboro kiun mi esperas publikigi baldaŭ en la Revuo de Sciencaj Instrumentoj. Dum la lastaj semajnoj, paralele kun mia trejnado de Tajĝiĉuano, mi komencis lerni movojn de Bagŭaĝano. Kiel mi jam skribis pri la stilo, ĝi aspektas belege estetike, estas bonega por sano kaj tre efika kiel luktarto. Kvankam mi restas disciplo de Tajĝiĉuano, mi ankaŭ intencas fariĝi sufiĉe lerta en Bagŭaĝano. Jen ĉi sube alia filmeto kun bela praktikantino de la stilo:
Ge Chunyan

Majstrino Ge Chunyan [Ge Ĉunjan], sindona taoisto, estas unu el la plej grandaj de nia tempo. Ŝi komencis trejnadon en luktartoj en 1972 kaj inter 1979 kaj 1985 gajnis 8 orajn medalojn kaj aliajn 30 medalojn en ĉinaj naciaj ĉampionecoj. La filmeto montras ke jam en ŝia junaĝo ŝi atingis altan nivelon de kung fu.

Dec 6, 2006

La plej sukcesa kanto popmuzika en la rumana

O-zone - Dragostea din tei / La amo el la Tiliujo

Mi ne scias kiom el miaj legantoj scias ke la grupo "O-zone" estas rumana (ja el la Moldova Respubliko), sed mi certas ke preskaŭ ĉiuj aŭdis almenaŭ okaze tiun ĉi kanton... La subtitoloj en Esperanto ne estas tute korektaj sed akcepteblas por havi klaran ideon pri kio koncernas la muziko.


Alia evento: sur http://www.france24.com/live/ Francio lanĉis hodiaŭ novan televidstacion en la franca, angla kaj araba. Post Al Ĝjazira, France 24 provos ankaŭ esti originala voĉo en la usona-angla dominita novaĵmondo.