Oct 23, 2005

De steloj, pli proksime


 Posted by Picasa
Kuri je 3700 metrojn alteco supre de la mara nivelo certe ne facilas. Speciale kiam oni kuras supren, grimpante montan pinton. Post malpli ol cent metrojn, mi havis la senton ke miaj pulmoj rompiĝas kaj ke mia salivo havas guston de sango. Sed mi daŭris marŝi rapide ĝis mi atingis la pinton, sufiĉe proksima de la parkita aŭto. Du el miaj amikoj akompanis min, tri restis aŭte. Je tiu alteco, nur herbo postvivas, la tundro anstataŭis la arbarojn. Kaj nur la ŝtonoj, la neĝo kaj la vento akompanas ĝin tutjare. Estis la plej alta punkto de nia hodiaŭa ekskurso en la Nacia Parko de Colorado, sufiĉe proksima de Denver, kie mi troviĝos ĝis vendrede.

 Posted by Picasa
Je 3723 metrojn supre de la mara nivelo, estas, ĝis nun, la plej alta punkto kie mi metis mian piedon. La pureco de l'airo, la belega peisaĝo, vere donis min multege da energion, mi fartis kiel renaskita. La montoj ĉiam havas ion specialan, ion forton kiun mi nenie alie povis trovi surtere. Estas kiel la lastaj dioj retiriĝis tie, kontraŭ la malbono de l'homara teknologio, ĝis pli bonaj tempoj de paco alvenos sur nia planedo. La homoj vivinte en montaj areoj ĉiam havis ion specialan kompare kun la aliaj. Mi kredas ke, se ĉiuj homoj loĝus tiel alte, iliaj pensoj tute ne kapablus pensi plu pri malbono kaj nia mondo baldaŭ fariĝos paradiso.
Post kelkaj minutoj ni reiris aŭte, kaj daŭris nian vojaĝon. Tarde posttagmese, la parko restis malantaŭe, same mistera kaj forta kiel antaŭ nia vizito. En la grandeco kaj silento de la montoj, nenio ŝanĝiĝis...

 Posted by Picasa
Kion mi faras Denvere? Mi partoprenas internacian konferencon pri plasma fiziko. Pli da informo oni povas trovi tie ĉi (en la angla). Kaj se iu scivolas pri mia prezento ĵaŭda, oni povas vidi ĝin sur mia universitata paĝo (ankaŭ angle).

Oct 18, 2005

Marborde


 Posted by Picasa
Preparante naĝi en la varma akvo, la belulino revis pri foraj mondoj kaj fantastaj vojaĝoj. Subite, en la luna lumo, aperis du ŝipoj, volvitaj en nebulo. La knabino miregis, ĉar neniu vizitis la regnon. Senvesta, ŝtonigita, ŝi rigardis ilia alprokismiĝo. Estis la unua vizito de eksterne dum multaj jarcentoj. Kaj neniu pensis tiam kiel grava ĝi fariĝos por la planeta estonto. Ĉar, por la unua fojo, la pastroj-militantoj aperis tie, kun novaj ideoj kaj instruoj, kiuj baldaŭ igos la insula regno la plej potenca en la tuta mondo. Tiu somera nokto estas hodiaŭ festata ĉiu jare sur pliaj planedoj, kiel la reviviĝo de nia civilizacio.
Tiu ĉi deziras esti alia fragmento el mia kolekto de fantastaj nuveloj kiujn iutage mi esperos verki en Esperanto. Certe, la natura bildo estus kun la knabino tute senvesta, kaj inicie tiel mi kreis ĝin. Sed, por eviti ofendi iun personojn kiuj ankaŭ estus ofenditaj de la artaĵoj de Mikelanĝelo aŭ Rodin, mi decidis enmeti tie ĉi nur ligilon. Kiu deziras vidi la originalan bildon, bonvolu iru tie ĉi. Sed se vi, miaj amikoj, opinias ke la inicia bildo bonas tie ĉi, mi metos ĝin malkaŝe en mia blogo.

Oct 15, 2005

Edena


 Posted by Picasa
Ŝajnas ke mi faris iom da progreso en mia digita arto, ĉar tiu ĉi bildo certe aspektas pli bone ol la antaŭaj. Mi nomis ŝin Edena. Ŝi loĝas sur Atlantide (la imagina planedo ĉirkaŭanta Altair) kaj estas unu el la unuaj interstelaj vojaĝantoj de tie. Mi pensos plu pri pli longa rakonto, kun pli da bildoj. Sed ĉi momente mi nur esperas ke miaj legantoj ŝatos ŝin.

Oct 13, 2005

Ĉinoj denove en spaco



Matene de la 12-a de oktobro, la spacoŝipo 'Shenzhou' [Ŝenĝoŭ] kun du kosmonaŭtoj (Fei Junlong, 40-jara kaj Nie Haisheng, 41-jara), estis lanĉita. Post la premiero du jarojn antaŭe, kiam sola homa flugo daŭris 21 horojn (Yang Liwei estinte la unua ĉina kosmonaŭto), la ĉinoj lanĉas la unua teama flugo, kiu daŭros 5 tagojn. Ŝenĝoŭ similas al la rusa Sojuz sed estas iom pli peza kaj larĝa, havante du kompartimentojn (komanda kaj orbitala). Ĝis nun, la flugo daŭris senprobleme kaj la kosmonaŭtoj fartas bone. Nie Haisheng ankaŭ festis sian naskiĝtagon space dum la dua tago de l'flugo. La ĉefaj celoj de l'misio estos la testado de l'homa konduto en spaco kaj la manovro de l'spacoŝipo.

 Posted by Picasa
Paralele kun la ekonomia kresko, Ĉinio fariĝas ankaŭ pli potenca en scienco. Ĉar ĝi havas probable la plej grandan potencialon monde, mi atendas vidi pli kaj pli gravajn kontribuojn de Ĉinio en ĉiuj kampoj de homa agado. Baldaŭ sufiĉe, Ĉinio balancos Usono kiel la alia monda superpotenco. Espereble, tio ĉi aldonos pli da stabilo kaj ekvilibro sur nia krizomuelanta Tero. De kio mi certas estas ke Ĉinio fariĝos baldaŭ rivalo de Usono kaj Rusio en spacaj flugoj.

Oct 11, 2005

"La Purgatorio" far Tangerine Dream


 Posted by Picasa
En 2003, la germana muzikgrupo Tangerine Dream komencis kreado de muziko inspirita far Divina Comedia (Dia Komedio) de Dante Alighieri. Ili aperigis tiam "La Inferno"-n. En 2004 la dua parto estis disponigita: "La Purgatorio". Se la unuan mi trovis iom trista kaj peziga, la dua, kiel oni atendus, havas ja esperon. La muziko estas tre interesa miksaĵo de klasika kaj elektronika muziko, kun la tutdaŭro de 2 horoj kaj 12 minutoj. La instrumentaj partoj alternas kun voĉaj, ekde opera ĝis moderna stilo, kantataj en la hispana, angla kaj latina.

 Posted by Picasa
Mi etis tre impresiigita aŭskultante la muzikon por la unua fojo dum lasta sabato kaj certe rekomendas la albumon al iu ajn kiu interesiĝas pri novaj manieroj de eksprimo en arto. Kaj unufoje plu, aŭdinte versojn far Dante en la muziko, mi devis agnoski ke niaj antaŭuloj estis gigantoj, kiujn kreado ĝenerale multe superas la artaj provoj de nia tempo. Ekde 1967, kiam aliaj muzikgrupoj samtempaj jam de multe da tempo malaperis, Tangerine Dream pli viglas ol ĉiam kaj ne ĉesas surprizigi per originalaj artaĵoj. Kaj nun mi tre scivolas kiel la tria parto ("La Ascensio") sonos kiam ili kreos ĝin.

Oct 5, 2005

La Ramadano komencis...


 Posted by Picasa
Hieraŭ, la Fasto de Ramadano (arabe: رمضان) komencis por ĉiuj islamanoj. Ĉar la islama kalendaro baziĝas sur luna movado kaj pli kurtas ol la jara, la Ramadana festo komencas ĉiu jare kelkajn tagojn pli frue. Estas bona tempo por purigi la korpon kaj menson (sciencaj esploroj pruvis ĝian bonan efikon por la homa sano). Oni rajtas manĝi kaj trinki dumnokte sed ne dumtage. Sekso ankaŭ malpermesatas dum tage sed estas permesata dumnokte. Do, oni povas manĝi nur dufoje tage, frue matene kaj vespere. Certe, alkoholaĵoj kaj porkaĵoj tute malpermesiĝas ĉiam por islamanoj.
Kvankam mi ne estas islamano, ekde 2002 mi ankaŭ fastis ĉiu jare.
Ĉio komencis post la tristaj eventoj de la 9-a de septembro 2001. Mi ja estis vizitinta la Mondan Komercan Centron du fojojn antaŭe kaj kiam mi vidis la konstruaĵojn tute detrujtaj far de la teroristaj atakoj, decidis provi kompreni pli bone kio okazas en la islama mondo. Kaj, paralele kun la legado de l'Korano, mi decidis ankaŭ fasti islame, por havi pli bonan komprenon de la islama religio. Ekkonante islamon pli bone, mi komprenis ke ĝi ne havas ion komune cun la violenco nuna sed estas religio de paco. Kaj ja la ĉefaj kulpintoj pro la miloj de viktimoj estas ja la okcidentaj landoj kun ilia agresema ekonomia politiko kaj perforta enkonduko de malbona kaj nesana vivmaniero (estas ja plu por diri tie ĉi, sed mi preferas momente ne plu daŭri la diskuton pri kiuj tiras la fadenojn el ombro). Estas facile provoki violencon kaj poste diri ke ja la aliaj komencis la aferon. Mi ne kredas de la tiel nomata "milito kontraŭ terorismo" finiĝos dum mia vivodaŭro (kai mi esperas vivi almenaŭ aliaj 60 jarojn ekde nun). Miloj da senkulpuloj jam mortis kaj daŭros morti, ĉar la okcidentaj registaroj tute ne zorgas pri la homa vivo, sed pri profito kaj dominado. Kaj la brita aktoro Peter Ustinov tute pravis dirante: "Terorismo estas la milito de l'malriĉuloj kaj la milito estas la terorismo de l'riĉuloj".
Do, kiel rimedo por sano, sed ankaŭ kiel silenta protesto kontraŭ la stulta "milito kontraŭ terorismo" kiu daŭre mortigas tiom da senkulpuloj (estis 3 miloj en Novjorko, sed ni ne forgesu la DEKOJN DA MILOJN en Irako), mi provos fasti ĉiu jare kiel vera islamano dum la Ramadano. Ĉi jare estos la kvara fojo. Kaj se ĉiu homo monde farus la saman (praktikante parton de religio tre malsimila al lia/ŝia por iom da tempo ĉiu jare), mi certas ke neniuj religiaj konfliktoj ekzistus plu.