Oct 5, 2005

La Ramadano komencis...


 Posted by Picasa
Hieraŭ, la Fasto de Ramadano (arabe: رمضان) komencis por ĉiuj islamanoj. Ĉar la islama kalendaro baziĝas sur luna movado kaj pli kurtas ol la jara, la Ramadana festo komencas ĉiu jare kelkajn tagojn pli frue. Estas bona tempo por purigi la korpon kaj menson (sciencaj esploroj pruvis ĝian bonan efikon por la homa sano). Oni rajtas manĝi kaj trinki dumnokte sed ne dumtage. Sekso ankaŭ malpermesatas dum tage sed estas permesata dumnokte. Do, oni povas manĝi nur dufoje tage, frue matene kaj vespere. Certe, alkoholaĵoj kaj porkaĵoj tute malpermesiĝas ĉiam por islamanoj.
Kvankam mi ne estas islamano, ekde 2002 mi ankaŭ fastis ĉiu jare.
Ĉio komencis post la tristaj eventoj de la 9-a de septembro 2001. Mi ja estis vizitinta la Mondan Komercan Centron du fojojn antaŭe kaj kiam mi vidis la konstruaĵojn tute detrujtaj far de la teroristaj atakoj, decidis provi kompreni pli bone kio okazas en la islama mondo. Kaj, paralele kun la legado de l'Korano, mi decidis ankaŭ fasti islame, por havi pli bonan komprenon de la islama religio. Ekkonante islamon pli bone, mi komprenis ke ĝi ne havas ion komune cun la violenco nuna sed estas religio de paco. Kaj ja la ĉefaj kulpintoj pro la miloj de viktimoj estas ja la okcidentaj landoj kun ilia agresema ekonomia politiko kaj perforta enkonduko de malbona kaj nesana vivmaniero (estas ja plu por diri tie ĉi, sed mi preferas momente ne plu daŭri la diskuton pri kiuj tiras la fadenojn el ombro). Estas facile provoki violencon kaj poste diri ke ja la aliaj komencis la aferon. Mi ne kredas de la tiel nomata "milito kontraŭ terorismo" finiĝos dum mia vivodaŭro (kai mi esperas vivi almenaŭ aliaj 60 jarojn ekde nun). Miloj da senkulpuloj jam mortis kaj daŭros morti, ĉar la okcidentaj registaroj tute ne zorgas pri la homa vivo, sed pri profito kaj dominado. Kaj la brita aktoro Peter Ustinov tute pravis dirante: "Terorismo estas la milito de l'malriĉuloj kaj la milito estas la terorismo de l'riĉuloj".
Do, kiel rimedo por sano, sed ankaŭ kiel silenta protesto kontraŭ la stulta "milito kontraŭ terorismo" kiu daŭre mortigas tiom da senkulpuloj (estis 3 miloj en Novjorko, sed ni ne forgesu la DEKOJN DA MILOJN en Irako), mi provos fasti ĉiu jare kiel vera islamano dum la Ramadano. Ĉi jare estos la kvara fojo. Kaj se ĉiu homo monde farus la saman (praktikante parton de religio tre malsimila al lia/ŝia por iom da tempo ĉiu jare), mi certas ke neniuj religiaj konfliktoj ekzistus plu.

14 comments:

Anonymous said...

Take care... A.

MCG said...

Thanks for the visit!/ Dankon pro vizito!

Anonymous said...

Saluton Gebeleizis,

Antaunelonge mi relegis en la Korano kaj mi estis sxokita kiel agresema gxi estas (almenau kelkaj partoj)
Estas multaj versoj kiuj postulas ke oni mortigu nekredantojn.
Ankau legeblas en la Korano ke la edzo rajtas bati la edzinon, se sxi ne estas obeema.Gxenerale virinoj mapli valoras..ili devas kasxi vizagxon kaj korpon.
Vi trovas verson en kiu estas postulata fortrancxi la manojn de
sxtelisto.
Certe oni devas vidi tion en historia kunteksto...sed la Korano ne nur rakontas okazintajxojn el fora pasinteco.
Por kredanta islamano la Korano estas la lauvorta revelacio de Dio.
Do, cxiu vorto, cxiu verso ankau validas hodiau kaj morgau.

Ne miskomprenu min...mi respektas cxies religio...sed certaj aspektoj de la islamo estas kritikindaj.
Almenau lau mia opinio.

elkore salutas vin
Ralf

Hans-Georg Kaiser said...

Kara,

ankaŭ mi pensas, ke homoj kun tiu kredo ne estas nepre pli malbonaj ol aliaj, sed la vivkondiĉoj en tiuj landoj estis multe pli malbonaj, tio havas sekvojn, ankaŭ personajn. La kaŭzojn serĉi nur en iuj libroj, tio estas tro naiva, ankaŭ en la Biblio troveblas multaj kuriozaj sangosoifaj frazoj tute ne laukristanaj, tiel estas. Via provo iom ensentiĝi en tion, estas tre laŭdinda, mi ne havus la konsekcencon kaj la emon. Mi loĝas en urbeto je la fino de l' mondo:).
Tamen mi ne estas religia, mi pensas, ke la radiko por ĉiuj fiaĵoj de la mondo estas unuavice kaŭzataj de maljustaj ekonomiaj rilatoj.

Kore, Cez!

Anonymous said...

Kara Cez,

Certe islamanoj ne estas pli malbonaj homoj ol aliaj. Mi mem havas kelkajn turkdevenajn kolegojn kun kiuj mi bone rilatas.

Jes, ankau en la Biblio troveblas sangosoifaj frazoj...sed neniu plu postulas ke oni sekvu ilin.

Intertempe ni havis renesancon kaj la tempon de racionalismo en Europo.
Sekve de tio la rolo de religio en Europo sxangxigxis. Nun ni vivas en civila socio ...religio kaj sxtato estas disigitaj.

Tion en la islama mondo neniam okazis.
Mi pensas ke la islama mondo bezonas reformon por cxesigi la stagnadon en la islamaj landoj.

tutkore salutas Ralf

MCG said...

Mi tre ŝatus vidi la tekston (bonvolu diru al mi la ĉapitron kaj numeron kara Ralf) kaj ni povos diskuti sur la teksto. Konkrete mi ne vidis ion malbonan tie. Ankaŭ en Biblio skribatas ke la edzino devas obei la edzon. Do ĉu ankaŭ Biblio malbonas?
La ideo de "religio" estas tre malfacile difini, kara Cezar, kaj oni povas senfine diskutipri ĝi...

Anonymous said...

Kara Gebeleizis,

Mi volonte plenumas vian deziron.
Do jen kelkaj ekzemploj:

Surao 4 "la virinoj" verso 34
"so good women are the obedient,guarding in secret that which Allah has guarded.As those from whom you fear rebellion, admonish them and banish them to beds apart, and scourge them".

Surao 5 "la tablo", verso 33
"The only reward of those who make war upon Allah and his messenger
and strive after corruption in the land will be crucified, or have their hands and feet on alternate sides cutt of....."

Surao 5 "La Tablo", verso 38
"As for the thief,both male and female, cutt of their hands."

tutkore salutas vin Ralf

Anonymous said...

Kara Gebeleizis,

Certe oni povas legi en la Biblio ke edzino devas obei la edzon.Sed mi neniam audis ke iu pastro postulas tion.
Tio estus konsiderata kiel skandalo kaj la koncerna pastro estus frontpagxe videbla en cxiuj gazetoj.

elkore salutas Ralf

MCG said...

Jes, mi konas la citaĵojn. Sed la ideo de vipado ne devas esti konkrete ekspluatata. Ni memoru ke la araboj tiam estis popolo nomada, drinkema kaj malfacile organizebla. La Profeto bezonis tre fortaj leĝoj por organizi ilin, por haki la malbonon radike. Se persono luktas kontraŭ Dio, eble okazos al li/ŝi kiel en la dua citaĵo. Ne estas ke la homoj punas ilin, sed Dio. La tria citaĵo estas alia tre forta puno, sed ĝenerale historie, fortaj punoj povas halti la malbonon se la eduko mankas por halti ĝin. En Rumanio, ni havis princon, Vlad Ţepeş [Cepeŝ] de kie la legendo de Drakula alvenis. Li palisumis ĉiujn ŝtelistojn kaj aliajn malbonuloj. La rezulto estis ke la ŝhtelado tute malaperis el la lando, la homoj simple timegis ŝteli ion ajn. Kaj eble ne estis tiel malbone. Pri la biblia citaĵo, mi vidas la edzo kiel prezidento de la hejmo kaj la edzino kiel la ĉefministro. La prezidento estas la unua, sed la ĉefministro iam havis pli da potencon. Sed, ĝenerale, se la edzino ne provas respekti kaj obei la edzon, ŝi ne estas kristana. Ni povas krei novajn religiojn bazitaj je kiu ajn ni ŝatas pli, aŭ ni povas respekti la oldajn vojojn. Ne povas ekzisti ion meze. Se la Biblio kaj Korano estas la vortoj de Dio, tiam pli bone ni respektu ilin, eĉ se ni ne ŝatas multajn aferojn tie. Se ili ne estas la vortoj de Dio, tiam ni tute ne devas pretendi esti kristanoj aŭ islamanoj aŭ iun ajn religion kaj povas krei nian novan religion. Sed ĝi ne venos de Dio. Ĉiu persona havas la liberecon kredi aŭ ne kredi, respekti aŭ ne respekti Dion. Dio ĉiam donis al homo tiun elekton. Do, ni ne devas plendi pri partoj de religioj kiuj ŝajnas esti tro malfacilaj por ni. Neniu devigas nin (almenaŭ en Okcidento) kredi aŭ fari ion ajn. Kiam la tempo venos, ĉiu el ni respondos por siaj agoj, bonaj kaj malbonaj. La citaĵoj kiujn vi donis al mi, kara Ralf, ŝajnas tre duraj nuntempe, sed ni ne forgesu ke se oni hakas la malbonon radike, ĝi floregas.
Mi ankoraŭ ne estas edziĝinta, sed kiam mi edziĝos, mi tute ne intencas uzi fizikajn punojn por mia edzino. (Neniam en mia vivo mi ne frapis inon). Se ni ne povos vivi harmonie, ni povos almenaŭ pace disiĝi kaj resti amikoj, kaj ĉiu el ni povas trovi pli bonan duonon poste. Geedziĝo estas amo, kaj kiam amo ekzistas, leĝoj ne necesas. La edzino respektos kaj obeos la edzon, kaj la edzo respektos kaj aŭskultos la konsilojn de la edzino. Tiel devas esti, laŭ mi, modela familio. Kaj ambaŭ Korano kaj Biblio havas ĉion necesan por perfekta familia vivo. Kaj tial mi preferis legi la Koranon MI MEM kaj ne esti influata de religiaj ekstremistoj kiuj ŝatas puni virinojn, mortigi alieligiulojn aŭ perforte islamigi aliajn. Tio NE estas islamo kaj Dio punos ilin kiam la ĝusta tempo venos. Islamo ĉiam estis kaj estos religio de paco. Certe multaj kredas sin kristanoj aŭ islamanoj, sed ilia "kredo" estas vere for de la rajta vojo. Vere Dio scias kio estas en ilia koro kaj ĉiuj ricevos la rikolto de ilia agado.

Anonymous said...

Kara Gebeleizis,

Lau historia vidpunko mi komprenas la pensojn kaj agojn de Mohammed.
En lia tempo araboj estis dispartigitaj, vivis en diversaj triboj.
Tiuj triboj konstante batalis unu kontrau aliaj pro posedajxo kaj influo.
La profeto sukcesis unuigi la tribojn kaj uzis sian revelacion por krei pacon inter la triboj.
Cxiuj islamigitaj triboj ne plu batalis inter si. Sed tiu unuigo kaj islamigo okazis perforte.
Pro tio la Korano estas parte tre militema kaj kruela.
Tamen, kauze de tio regis paco en Arabio kaj araboj sukcesis komune konkeri grandajn teritoriojn de la tiama mondo. Exc suda Hispanio estis islamigita.

La problemo estas apliki la pensmanieron el la 7a jarcento en la nuna tempo.
La mondo evoluis, sxangxigxis.

Rilate al kruelaj punoj mi konsilas vin rigardi la jenan hejmpagxon.

http://www.apostatesofislam.com/index.htm

Klaku "Media" kaj vi povas rigardi du filmojn kiuj ne taugas por infanoj.
Vidinte tion vi certe komprenas kial mi ne sxatas tiuspecajn punojn.

elkore salutas vin Ralf

Anonymous said...

Kara Gebeleizis,

Lau historia vidpunko mi komprenas la pensojn kaj agojn de Mohammed.
En lia tempo araboj estis dispartigitaj, vivis en diversaj triboj.
Tiuj triboj konstante batalis unu kontrau aliaj pro posedajxo kaj influo.
La profeto sukcesis unuigi la tribojn kaj uzis sian revelacion por krei pacon inter la triboj.
Cxiuj islamigitaj triboj ne plu batalis inter si. Sed tiu unuigo kaj islamigo okazis perforte.
Pro tio la Korano estas parte tre militema kaj kruela.
Tamen, kauze de tio regis paco en Arabio kaj araboj sukcesis komune konkeri grandajn teritoriojn de la tiama mondo. Exc suda Hispanio estis islamigita.

La problemo estas apliki la pensmanieron el la 7a jarcento en la nuna tempo.
La mondo evoluis, sxangxigxis.

Rilate al kruelaj punoj mi konsilas vin rigardi la jenan hejmpagxon.

http://www.apostatesofislam.com/index.htm

Klaku "Media" kaj vi povas rigardi du filmojn kiuj ne taugas por infanoj.
Vidinte tion vi certe komprenas kial mi ne sxatas tiuspecajn punojn.

elkore salutas vin Ralf

MCG said...

Ni ne forgesu ke en 700-1000 la arabaj landoj estis la pinto de l'kulturo kaj civilizacio tutmonde. Tiam la islamaj ideoj ankoraŭ freŝis. Kaj ni ne forgesu pri la inkvizicio en Eŭropo poste. NE estas la religio kiu malbonas, sed la homoj. Kaj se nun ni havas islamaj ekstremistoj kiuj mortigas nome de Dio, ni ne forgesu pri la kristanoj kiuj faris la saman aferon 4-6 centojn da jarojn antaŭe. La Islamo nun havas la saman aĝon kiel ka kristanismo en 1400. Nenio malbonas en Korano aŭ Biblio. Kio malbonas estas en la homa koro. Kaj ni tute ne ŝanĝis, kiel specio, ekde la 7-a jarcento. Nur legu la mondaj novaĵoj kaj vi vidos ke ni eble estas eŝ pli malbonaj ol tiam. Nun ni simple PLEZURAS mortigi. Tiam, niaj prapatroj mortigis pro neceso sole.
La teknologio tute ne bonigis nin. Kiam la homoj estas sufiĉe bonaj, malmulte da leĝoj necesas kaj eĉ ilin oni ne devas uzi ofte. Jen nun kiom da leĝojn oni devas krei por protekto kontraŭ la malbono de aliaj! La Korano estas nun eĉ pli aktuala ol dum la Profeta tempo, kaj pli valida. Mi tute ne estas religia ekstremisto kaj neniam devigos alian havi miajn opiniojn. Tiu konkludo postsekvis legadon de multajn librojn kaj diskuton kun multaj saĝaj personoj. La agoj de l'homaro parolas per sin mem.

Anonymous said...

Kara Gebeleizis,

La agoj de unuopaj homoj forte dependas de la socio en kiuj ili vivas.
Homoj povas esti malbonaj au bonaj,ni portas en ni mem la emon al ambau agmanieroj.
Cxefe homoj agas pro egoismaj motivoj.Oni devus krei cirkonstancoj por ke homoj ne profitu malbone agante.
Tio estas eble naiva penso, cxar versxajne tio ne estas realigebla.
Sed valoras provi krei tiajn cirkonstancoj.

Ekzemplo: Multaj senlaboruloj ricevas sxatan subtenon kaj tamen laboras neoficiale. En la germana lingvo oni parolas pri "nigra laboro". Do ili enkasigas duoblan
enspezon. Ofte ili povas vivteni sin tre bone trompante la sxaton.
Do ekzistas instigo fari malbonajxon.
Se homoj trovus pli bone pagitajn laborojn tiu cxi trompo ne plu estus tiel profitdona. Des pli cxar ili riskas repagon de la subteno kaj monpuno, se la trompo estas konata al la sxtato.

Do, kiel mi diris la cirkonstancoj ofte decidas cxu homo faras malbonajxojn au ne.

tutkore salutas vin Ralf

MCG said...

Kion vi diras, kara Ralf, konfirmas mian teorion: se la homo mem ne estas bona, neniu leĝo vere helpos... Kaj ofte religio helpas, ĉu pro timo de Dio, ĉu pro amo de Dio, la persono ne ŝtelas aŭ fara alian malbonon.