Feb 4, 2007

Mia komputilo kaj Linukso



Lastatempe mi decidis provi novan Linukson version por mia portebla komputilo (jam sufiĉe olda nun, pli ol 4-jara, sed ankoraŭ deca) kaj surpriziĝis pri la alta kvalito de la Ubuntu versio de Linukso. Facile instalebla kaj kun ĉiuj gravaj ĉiutagaj programoj kiel Firefox, retpoŝto, babilado, ftp, video, muziko kaj interreta televido jam instalitaj aŭ facile instaleblaj. Facilas ankaŭ tajpi en Esperanto kaj la Internacia Lingvo uzeblas por la sistemo (kiel oni povas vidi en la foto de mia ekrano). Kvankam la nova Vindozo sistemo "Vista" de Microsoft ĵus lanciĝis, mi kredas ke la futuro de la komputilaj operacisistemoj estas en la liberaj sistemoj, kiel Linukso, BSD aŭ aliaj similaj. Nun mia olda komputilo certe vivas novan junecon. Se mi sukcesos fari en Linukso ĉion kion mi bezonas, mi intencas tute maluzi Vindozon.