Nov 29, 2006

Baguazhang (Bagŭaĝano)


Alia grava interna luktarto de Ĉinio, krom Tajĝiĉuano kaj Xing Yi [Sing Ij], estas Baguazhang [Bagŭaĝano]. La nomo signifas "la palmo de ok trigramoj". Ĝi estis kreita komence de la 19-a jarcento kaj estas bazita sur la antikva ĉina filozofio pri la ok trigramoj (Bagua). La movoj estas karakterizataj per cirklaj paŝoj kaj oni atakas per palmoj, neniam per pugnoj. La stilo fariĝis tiel fama pro sia batalefiko ke post 1870 la gardistoj de la ĉina imperiestro estis ĉiuj spertuloj en Bagua. La belan knabinan foton mi prenis de sur http://kungfu.ning.com/


Sun Zhijun [Sun Ĝiĝun] estas fama maestro de Bagua, Cheng stilo kaj pruvas en la filmeto ke havinte la aĝon de 80 jaroj tute ne signifas esti maljuna!

Nov 26, 2006

La malplena menso


Tajĝiĉuano estas luktarto tre efika por plifortigi la internan energion, plibonigi la sanon kaj plilongigi la vivon. Kaj ĝi ankaŭ estas tre efika en memdefendo. Dek jarojn antaŭe mi komencis praktiki ĝin, unue la 24-movan formon, poste la 13-movan formon kaj ekde 2003 la tradician Yang Chengfu formon kiel estas instruata de Sifu Erle Montaigue. Mi rimarkis dum tiu ĉi periodo ke Tajĝiĉuano estas la plej kompleksa kaj efika luktarto el ĉiuj kiujn mi renkontis (kaj mi renkontis kaj praktikis multajn). Ekzistas en okcidento multege de "instruistoj" kiuj scias preskaŭ nenion pri Tajĝiĉuano, sed "instruas" ĝin al aliaj. Mi esperas iutage malfermi mian lernejon kaj instrui la veran arton al ĉiuj interesataj. Antaŭnelonge mi lernis la pli altnivela formo de la tradicia Yang stilo (Yang Luchan), sed ankoraŭ bezonas kelkajn monatojn ĝis kiam mi sufiĉe bone prezentos ĝin en video.
La malplena menso - Wudang Monto Tajĝiĉuano


Ĉar mi ne povis ankoraŭ trovi bonan filmeton priskribante la Yang stilo de Tajĝiĉuano, mi aldonis supre filmeton kiu montras la stilo de Tajĝiĉuan praktikata sur la Wudang Monto far la taoistaj monaĥoj. La naturo kaj la muziko estas ravaj kaj la pastro Yuen estas granda mastro de la stilo. Kvankam la studantoj en la flavaj vestaĵoj ne estas tiom bonaj, la bildoj sufiĉe bonas por prezenti la aspekton de la Wudang stilo de Tajĝiĉuano. Sendepende de stilo, Tajĝiĉuano restas ĉiam bela spektaklo rigardi kaj bonega ekzerco por praktiki. Kaj oni diras ke la Wudang stilo de Tajĝiquano estas la plej progresinta kaj spirita el ĉiuj.

Nov 24, 2006

Esperanto kaj miaj kreaĵoj

Pasintjare, miaj kreaĵoj elektronikaj estis favore aprezataj de la eldonistoj de JeunEsperanto Info, magazino por gejunuloj kiu aperas kvarfoje jare en Francio en la franca lingvo kaj Esperanto. Ili petis min pretigi bildon por la kovrilo kaj jen la rezulto por la tria numero de 2005:

Oni povas elŝuti/legi la tutan revuon kiel pdf-o sur la retadreso: http://esperanto-jeunes.org/IMG/pdf/JI_2005_3.pdf. La enhavo estas riĉa kaj interesa.

Nov 23, 2006

Mistera pentraĵo


Ekde 2002, mistera pentraĵo pendas supre de mia lito. Trovis mi ĝin en vendejo de malnovaj aferoj por la prezo de 10 usonaj dolaroj. Neniu nomo sur la pentraĵo kaj tre bonkvalita laboro. Pli ol unu fojo mi demandis min ĉu ĝi estas pentraĵo de tre talenta amatoro kiu neniam serioze okupiĝis pri artoj aŭ forgesita kreaĵo de famulo? Ĉu mi iam trovos la respondon?
Mi ankaŭ rimarkis ke mia kontoro montras pli ol 5000 vizitojn ekde kiam mi komencis blogi tie ĉi... Espereble mi atingos dekoble da vizitantoj iutage.

Nov 22, 2006

Miaj demandoj


Kial ni ne uzas la militan teknologion por pace esplori aliajn mondojn anstataŭ mortigi iun alian? Kiam la detruo de nia medio per poluciigo estas la plej grava danĝero kiu ŝvebas supre de ni, kial ni trovas tempon por militoj? Mi esperas ke miaj legantoj ne malŝatos mian lastan elektronikan kreaĵon.

Al Ĝjazira ("La Insulo") en la angla lingvo jam elsendas de unu semajno


Ekzakte unu semajno antaŭe, la jam fama (amata de iuj, malamata de aliaj) televidkanalo Al Ĝjazira (tio signifas "La Insulo" en la araba lingvo), bazita en Kataro, lanĉis sian anglalingvan kanalon. Ĝi estas videbla televide en ĉiuj landoj en Okcidento kun unu grava ekscepto: Usono. La usona estraro multe laŭdis la televidkanalon antaŭ 2001 pro siaj efortoj prezenti pli objektive kaj demokratie la eventojn el la Mezoriento kaj mondo. Sed post la tristaj eventoj de 2001 la pozicio de la usona registraro ŝanĝiĝis. La neortodoksa stilo de Al Gjazira prezenti publike la opinion de ambaŭ flankoj, la bona kaj malbona, tute diferis de la okcidenta ĵurnalisma metodo. Kaj ankaŭ la montro senkaŝe de la militaj hororoj ne oportunis al multaj okcidentaj televidoj (kiel oni povus havi subtenon por milito kiam oni povas vidi kiom malbona kaj kruela la milito estas?). Do, subite Al Ĝjazira fariĝis "malica, malakurata kaj malbonintenca". Kaj certe, demokratia lando kiel Usono, en la nomo de la libera esprimo, tute ne favorus spektigi kanalon de la "malamiko" (kiu malamiko mi demandas min, ĉar ili tute NE subtenas la vidpunkton de la teroristoj aŭ aliaj fiuloj)... La afero amuzas kaj pensigas min pri la oldaj tempoj en la komunistaj landoj, kie ĉiui popoloj "vivis demokratie". Tie la estranoj malpermesis kaj malkuraĝigis akceson al informado de ekstere pro timo perdi ilian influpovon kaj kontrolon al la popolo. Sendube, simila fenomeno okazas hodiaŭ en Usono kaj la sola demando estas: kiu vere tiras la fadenojn el la ombro kaj havas la intereson detrui la usonan demokration restriktigante la akceson de la popolo al libera informo?
Eĉ pli amuze: dum la unuaj tagoj la plejparto de la usonaj informiloj havis nur laŭdajn opiniojn pri la katara televidkanalo, sed subite, hieraŭ, alia grupo de "ĵurnalistoj" komencis paroli pri la "malamiko" priskribante Al Gjaziran kiel fiintenca televidkanalo kiu celas detrui la usonan demokration. Kial ili atendis unu plenan semanon por reagi? Kaj kiu pagis ilin por verki la kalumniajn artikolojn? Mi certas ke la legantoj trovos facile la respondojn al ambaŭ demandoj.
Klakante la ĉi suban bildon oni povas spekti la unuajn elsendajn minutojn de la nova televidstacio:


Oni povas spekti Al Ĝjazira televidon interrete ĉe http://aljazeera.net/english senpage po 15 minutojn. La stilo similas al la fama BBC kaj la profesia kvalito estas tre proksima de la brita televidstacio. Kaj ju pli multajn vidpunktojn ni havas, des pli bone ni povos trovi la veron pri kio okazas en nia mondo. Do, elkoran bonvenon en la televida mondo Al Ĝjazira en la angla! Kiel ĉiuj televidstacioj, vi faros erarojn iufoje, ne estos perfekta, sed ĉiam prezentos originalan vidpunkton flanke de la landoj el la "tria mondo" kiu, mi certas, tre utilos al vere demokratia informado de ĉiuj civitanoj de nia planedo, kaj helpos la homaron trovi pli facile pacon kaj harmonion sur Tero.

Nov 21, 2006

Esperanto en Rochester (Roĉestro)


Hieraŭ vespere mi atendis la kunvenon (ja la lecionon) de lokaj esperantistoj ĉe la Universitato de Rochester, kiun prizorgas Hoss (li instruas Esperanton ĉe la universitato). Entute ni estis kvar kaj babilis en Esperanto kaj la angla. Karyn kaj Joshua ankoraŭ ne estas progresintoj sed partoprenis aktive en la parolado kaj mi certas ke baldaŭ ili fariĝos tre fluaj en la Internacia Lingvo. Mi estis impresiigita ke ekzistas usonanoj kiuj ne nur interesiĝas pri Esperanto, sed vere lernas ĝin! La tempo fluis rapide kaj nia kunveno kiu komencis je 7:15 daŭris ĝis 8:30. En la foto de maldekstre dekstren vidiĝas mi, Karyn, Joshua kaj Hoss (aliaj klasanoj ne povis ĉeesti la kunvenon).
La paĝo de Hoss pri Esperanto ĉe la Univesritato de Rochester estas ĉe http://esperanto.lodestone.org/novajxoj/. Ĝi havas informojn por anglaparolantoj pri la loka Esperanto kurso kaj pri Esperanto ĝenerale. Hoss Firooznia kaj Thomas Alexander estas la plej aktivaj esperantistoj tie ĉi kaj dank'al ili la Esperanto komunumo de Rochester daŭris kreski dum la lastaj jaroj.

Nov 17, 2006

Tajĝiĉuano kaj la interna forto


Posted by Picasa
Hieraŭ vespere mi denove praktikis la Yang Luchan formon de Tajĝiĉuano. La sento estis ke la korpo movas sen la helpo de muskoloj, sed pure per la forto de menso. Kiam mi turnis aŭ saltis, neniun strebon mi sentis. Se mi daŭros trejni, probable en 10 jarojn mi vere komencos manifestigi la tiel nomatan "internan energion". Tiam, la olda aĝo aŭ la fizika malforto ne plu gravos: ĉio movos per pura mensa energio. Ni, la homoj, havas limigitan fizikan povon, sed la limojn de nia menso ni ankoraŭ ne alproksimiĝis. Anstataŭ trouzi teknologion, eble ni unue devus plibonigi nin mem.

Nov 14, 2006

Filadelfio (Philadelphia)


Libereco Sonorilego Posted by Picasa
Fine de oktobro/komence de novembro mi ĉeestis fizikan konferencon en Filadelfio, kie mi ankaŭ prezentis la lastajn novaĵojn pri mia bobelĉambro.

Sendependiĝo Salono Posted by Picasa
La urbo aspektis probable bonege en la pasinteco, sed la modernigado detruis multe el ĝia iama beleco. La fama "Libereca Sonorilego" estas malpli granda ol la sonorilego el mia vilaĝa preĝejo kaj la "Salono de sendependiĝo", kvankam beleta, ne impresiigis min.

Rivero Delaware Posted by Picasa
La rivero Delaware similas al la Hudson Rivero en Novjorko, sed estas iom pli larĝa kaj kun malpli da konstruaĵaro sur la bordoj.

Arto Muzeo Posted by Picasa

Arto Muzeo Posted by Picasa
La muzeo de artoj aspektis pli interese, simile al eŭropa arkitekturo. Ene mi povis viziti kelkajn interesajn ekspoziciojn de pentraĵoj kaj unu kolekton de mezepokaj armiloj kaj kirasoj.

Flagoj Posted by Picasa
La strato kun flagoj el (preskaŭ) ĉiuj landoj estis interesa ideo (sed, interese, mankis la flagoj el la islama parto de nia mondo tie, nek Iranon, nek Saŭdarabion, nek aliajn mi povis trovi). La rumana flago (blua-flava-ruĝa) vidiĝas centre de la bildo.

Rocky Posted by Picasa
Kaj certe, apud la artomuzeo, la statuo de "Rocky" estas facile observebla (kvankam mi tute ne komprenas la konekton inter serio de filmoj de dubinda valoro kaj arto)...