Nov 23, 2006

Mistera pentraĵo


Ekde 2002, mistera pentraĵo pendas supre de mia lito. Trovis mi ĝin en vendejo de malnovaj aferoj por la prezo de 10 usonaj dolaroj. Neniu nomo sur la pentraĵo kaj tre bonkvalita laboro. Pli ol unu fojo mi demandis min ĉu ĝi estas pentraĵo de tre talenta amatoro kiu neniam serioze okupiĝis pri artoj aŭ forgesita kreaĵo de famulo? Ĉu mi iam trovos la respondon?
Mi ankaŭ rimarkis ke mia kontoro montras pli ol 5000 vizitojn ekde kiam mi komencis blogi tie ĉi... Espereble mi atingos dekoble da vizitantoj iutage.

2 comments:

Anonymous said...

Jes bela pentraĵo! Kredo, sen certeco, ke povus esti strato en Parizo. La tegmentoj aspektas tipe de Parizo.

MCG said...

Mi vere volus ekscii kiu estis la pentristo...