Showing posts with label arto. Show all posts
Showing posts with label arto. Show all posts

Nov 24, 2006

Esperanto kaj miaj kreaĵoj

Pasintjare, miaj kreaĵoj elektronikaj estis favore aprezataj de la eldonistoj de JeunEsperanto Info, magazino por gejunuloj kiu aperas kvarfoje jare en Francio en la franca lingvo kaj Esperanto. Ili petis min pretigi bildon por la kovrilo kaj jen la rezulto por la tria numero de 2005:

Oni povas elŝuti/legi la tutan revuon kiel pdf-o sur la retadreso: http://esperanto-jeunes.org/IMG/pdf/JI_2005_3.pdf. La enhavo estas riĉa kaj interesa.

Nov 23, 2006

Mistera pentraĵo


Ekde 2002, mistera pentraĵo pendas supre de mia lito. Trovis mi ĝin en vendejo de malnovaj aferoj por la prezo de 10 usonaj dolaroj. Neniu nomo sur la pentraĵo kaj tre bonkvalita laboro. Pli ol unu fojo mi demandis min ĉu ĝi estas pentraĵo de tre talenta amatoro kiu neniam serioze okupiĝis pri artoj aŭ forgesita kreaĵo de famulo? Ĉu mi iam trovos la respondon?
Mi ankaŭ rimarkis ke mia kontoro montras pli ol 5000 vizitojn ekde kiam mi komencis blogi tie ĉi... Espereble mi atingos dekoble da vizitantoj iutage.

Nov 22, 2006

Miaj demandoj


Kial ni ne uzas la militan teknologion por pace esplori aliajn mondojn anstataŭ mortigi iun alian? Kiam la detruo de nia medio per poluciigo estas la plej grava danĝero kiu ŝvebas supre de ni, kial ni trovas tempon por militoj? Mi esperas ke miaj legantoj ne malŝatos mian lastan elektronikan kreaĵon.

Apr 6, 2006

La Akva Mondo


Posted by Picasa
Atlantide (au Atlantido) estas akva mondo, pli granda ol Tero, kun radiuso de 7235 km. Ĉirkaŭ 94% el ĝia surfaco estas kovrita de akvo, kun grandaj insuloj dissemitaj ĉi tie kaj tie. Ĝi ĉirakaŭiras Altairon en 4.35 jaroj, 16.72 lumjarojn for de Tero. Atlantido havas 2 satelitojn: Icarus kaj Sen. Sen havas atmosferon kaj akvon kaj eblas ke vivo ekzistas sur ĝia surfaco.

Fizika mapo de Atlantido Posted by Picasa
Atlantido havas populacion de 316 milionoj. Ekzistas 9 ŝtatoj kaj 6 lingvoj parolataj. La teknologia nivelo estas relative alta. Nunepoke oni esploris la tutan planedon kaj baldaŭ preparos lanĉi la unuan artefaritan sateliton.

Posted by Picasa
La nokto jam regis kiam ni preparis foriri. Dek submarinoj preparis por fora misio en kaŝita angula de la malgranda insulo Ven. Estis rara nokto, kun la verda tropika vivolumo entediĝante ĝis la ĉielrando. Nia vojaĝo estis esplora misio en la nordaj akvoj, kun la celo identigi kion intencas fari tie la Norda Respubliko. La Blua Federacio neniam ŝatis militon, sed niaj spionoj havis sufiĉe da informoj kiuj sugestis ke la respublikanoj intencis ekspansii ilian influareon post Borealia kaj Totem.
La daŭro de la historio (ankoraŭ verkanta) legeblas sur La Akva Mondo paĝo.

Feb 1, 2006

Unu jaro de blogado


Posted by Picasa
Kiam ekzakte unu jaro antaŭe mi komencis mian blogon mi serioze dubis ke iu legos ĝin kaj mi ankaŭ dubis ke mi blogos por longa tempodaŭro. Mi dubis pri la lingvo en kiu mi blogos kaj inicie miaj blogaĵoj estis miksaĵo de esperanto, angla, rumana, franca, hispana, japana, ktp. Nun mia kontoro montras 3273 da vizitantoj (kvankam ĝi funkcias nur ekde aprilo pasintjare) kaj mi akiris plezurajn memoraĵojn kaj bonajn amikojn tutmonde per ĉi blogo. Dankon al ĉiuj!

Oct 18, 2005

Marborde


 Posted by Picasa
Preparante naĝi en la varma akvo, la belulino revis pri foraj mondoj kaj fantastaj vojaĝoj. Subite, en la luna lumo, aperis du ŝipoj, volvitaj en nebulo. La knabino miregis, ĉar neniu vizitis la regnon. Senvesta, ŝtonigita, ŝi rigardis ilia alprokismiĝo. Estis la unua vizito de eksterne dum multaj jarcentoj. Kaj neniu pensis tiam kiel grava ĝi fariĝos por la planeta estonto. Ĉar, por la unua fojo, la pastroj-militantoj aperis tie, kun novaj ideoj kaj instruoj, kiuj baldaŭ igos la insula regno la plej potenca en la tuta mondo. Tiu somera nokto estas hodiaŭ festata ĉiu jare sur pliaj planedoj, kiel la reviviĝo de nia civilizacio.
Tiu ĉi deziras esti alia fragmento el mia kolekto de fantastaj nuveloj kiujn iutage mi esperos verki en Esperanto. Certe, la natura bildo estus kun la knabino tute senvesta, kaj inicie tiel mi kreis ĝin. Sed, por eviti ofendi iun personojn kiuj ankaŭ estus ofenditaj de la artaĵoj de Mikelanĝelo aŭ Rodin, mi decidis enmeti tie ĉi nur ligilon. Kiu deziras vidi la originalan bildon, bonvolu iru tie ĉi. Sed se vi, miaj amikoj, opinias ke la inicia bildo bonas tie ĉi, mi metos ĝin malkaŝe en mia blogo.

Oct 15, 2005

Edena


 Posted by Picasa
Ŝajnas ke mi faris iom da progreso en mia digita arto, ĉar tiu ĉi bildo certe aspektas pli bone ol la antaŭaj. Mi nomis ŝin Edena. Ŝi loĝas sur Atlantide (la imagina planedo ĉirkaŭanta Altair) kaj estas unu el la unuaj interstelaj vojaĝantoj de tie. Mi pensos plu pri pli longa rakonto, kun pli da bildoj. Sed ĉi momente mi nur esperas ke miaj legantoj ŝatos ŝin.