Showing posts with label Esperanto. Show all posts
Showing posts with label Esperanto. Show all posts

Aug 3, 2014

Libro en Esperanto

Mi decidis preni miajn pli malnovajn postenojn kiuj enhavas rakontojn aŭ poemojn, plibonigi kaj pligrandigi ilin kaj poste kunigi ĉiujn en e-libro kun ilustraĵoj. Jen, ekzemple, mia rankonto "La Ludo", en libro-formato:


Kiom da tempon mi bezonos por finverki la libron? Mi ankoraŭ ne scias. Sed probable pasos pli ol monato ĝis kiam ĝi estos preta.

Aug 4, 2013

Novaĵpaĝo en Esperanto - Mondogazeto

Mondogazeto estas nova kaj interesa novaĵpaĝo en Esperanto, kie iu ajn povas kontribui. Post Ĝangalo, Raporto.info, Eventeo kaj Nunonia, mi esperas ke ĝi havos pli longan vivon kaj ke multaj esperantistoj vizitos ĝin kaj kontribuos al ĝiaj novaĵoj. 
Suben mi aldonis foto farita pasintesmajne. Mi esperas ke vi ĝuos ĝin.

Jul 7, 2011

Reveno en Esperantujo

Saluton! Post pli ol tri jaroj da silentado, mi revenas en Esperantujo! Multaj aferoj okazis intertempe, eble mi havos tempon priskribi la plej interesajn okazintaĵojn. Intertempe mi progresis profesie, finis mian doktorecon, akiris nigran zonon en Kyokushin karate, laboris en Tajlando kiel fizikisto (mi rajdis elefantojn, karesis tigrojn kaj vizitis mirindajn lokojn) kaj probable baldaŭ reiros al Usono.
Se iu interesiĝas pri miaj profesiaj aferoj, mi havas la jenan paĝon en la angla (kun mia doktoreca tezo, miaj konferencaj prezentaĵoj kaj miaj sciencaj artikoloj):

Apr 24, 2008

Esperantistoj en Tibeto


En la apuda foto vidiĝas Tenzin Gyatso (la 14-a Dalai Lama) kun ekzemplero de la esperanta versio de "Tinĉo en Tibeto"... La okazo de la foto estas priskribita en la Esperanta Vikipedio:
La Dalai-lamao en 2006 transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildrakonta verko Tinĉjo en Tibeto. Lige kun la ceremonio, Dalai-lamao disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita "kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon". La premio "Lumo de vero" estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris "signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco".
Mi provis, dum la lastaj tagoj, trovi ion ajn pri la ekzisto de tibetaj esperantistoj. Ĉar iutempe venonte mi intencas voiaĝi Tibeten, mi ŝatus ekkoni samideanojn kiuj vivas tie. Bedaŭrinde, miaj serĉoj per "google" ne proviĝis tre fruktodonaj. La solan tekston menciante pri tibetaj esperantistoj venas el ĉina esperanto publikaĵo el 2004 (Homa Familio, no. 4):
Tibetaj esperantistoj
Dekses tibetaj studentoj de la Pekina Tibeta Mezlernejo jam lernas Esperanton tri monatojn. Ili venis al tiu-ĉi UK. Kvankam ili estas ankoraŭ komencantoj, ili kuraĝe faras simplajn demandojn kaj respondas demandojn de aliaj partoprenantoj per nia lingvo. Iliaj belaj tibetaj vestoj interesas multajn esperantistojn. La sci-vol-emaj esperantistoj demandis pri Tibeto, tibeta kulturo, tibeta nomo, ktp., kaj fotas kune kun ili. Raportis Zheng Bocheng KN 421
La tuta publikaĵo legeblas sur la adreso http://www.espero.com.cn/z-uk-2004/04z-03k/4.doc
Se iu el miaj legantoj konas tibetan esperantiston, mi tre ĝojus ekkoni lin/ŝin.
Morgaŭ estas grava tago pot mia scienca esploro. Mi esperas ke ĉio funkcios bone kun mia eksperimento.

Apr 1, 2008

Raporto.info funkcias denove



Hodiaŭ mi kontrolis denove la adreson de raporto.info kaj konstatis kun plezuro ke la adreso denove funkcias. Freŝaj novaĵoj mankas por momento, sed mi esperas vidi ilin baldaŭ. Kaj ne, NE estas ruzo por la unua de aprilo (bonvolu kontroli la adreson kaj vidu ke la retejo estas denove akcesebla).
Lastaj novaĵoj el Tibeto: en la ĉina provinco Sichuan, la polico arestis dum la lastaj du tagoj 572 monaĥojn el la Kirti Monaĥejo.

Mar 26, 2008

Eventeo - nova Esperanto novaĵretejo


Dum la paĝaro de Raporto.info jam de pli ol tri semajnoj ne plu funkcias (mi retpoŝtis al la respondeculo pri ĝi kaj oni asertis min ke ili strebas refunkciigi ĝin baldaŭ), jen nova stelo sur la firmamento de tutmondaj novaĵoj en la internacia lingvo: Eventeo. Ĝi legiĝas sur la retadreso http://eo.eventeo.net/ kaj aldonas ĉiutage novaĵojn el la tuta mondo. La kvalito de la informoj kaj ankaŭ la kvalito de Esperanto plezure surprizigis min. La grafika aspekto estas ankaŭ bonkvalita kaj plezura por la okulo. Ni bonvenu la redaktantoj de Eventeo kaj deziru al ilia informejo longegan retan vivon.

Dec 15, 2006

Esperanto tago kaj plu pri Bagŭaĝano


Hodiaŭ estas la naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreanto de nia kara Internacia Lingvo, festata kiel la tago de Esperanto. Ni esperu ke nia lingvo fariĝos pli forta voĉo en la Babelo de nia mondo kaj helpos ĉiujn vivi en paco kaj harmonio.
Mi ĵus finis la finajn korektojn de scienca artikolo konektata kun mia laboro kiun mi esperas publikigi baldaŭ en la Revuo de Sciencaj Instrumentoj. Dum la lastaj semajnoj, paralele kun mia trejnado de Tajĝiĉuano, mi komencis lerni movojn de Bagŭaĝano. Kiel mi jam skribis pri la stilo, ĝi aspektas belege estetike, estas bonega por sano kaj tre efika kiel luktarto. Kvankam mi restas disciplo de Tajĝiĉuano, mi ankaŭ intencas fariĝi sufiĉe lerta en Bagŭaĝano. Jen ĉi sube alia filmeto kun bela praktikantino de la stilo:
Ge Chunyan

Majstrino Ge Chunyan [Ge Ĉunjan], sindona taoisto, estas unu el la plej grandaj de nia tempo. Ŝi komencis trejnadon en luktartoj en 1972 kaj inter 1979 kaj 1985 gajnis 8 orajn medalojn kaj aliajn 30 medalojn en ĉinaj naciaj ĉampionecoj. La filmeto montras ke jam en ŝia junaĝo ŝi atingis altan nivelon de kung fu.

Nov 24, 2006

Esperanto kaj miaj kreaĵoj

Pasintjare, miaj kreaĵoj elektronikaj estis favore aprezataj de la eldonistoj de JeunEsperanto Info, magazino por gejunuloj kiu aperas kvarfoje jare en Francio en la franca lingvo kaj Esperanto. Ili petis min pretigi bildon por la kovrilo kaj jen la rezulto por la tria numero de 2005:

Oni povas elŝuti/legi la tutan revuon kiel pdf-o sur la retadreso: http://esperanto-jeunes.org/IMG/pdf/JI_2005_3.pdf. La enhavo estas riĉa kaj interesa.

Nov 21, 2006

Esperanto en Rochester (Roĉestro)


Hieraŭ vespere mi atendis la kunvenon (ja la lecionon) de lokaj esperantistoj ĉe la Universitato de Rochester, kiun prizorgas Hoss (li instruas Esperanton ĉe la universitato). Entute ni estis kvar kaj babilis en Esperanto kaj la angla. Karyn kaj Joshua ankoraŭ ne estas progresintoj sed partoprenis aktive en la parolado kaj mi certas ke baldaŭ ili fariĝos tre fluaj en la Internacia Lingvo. Mi estis impresiigita ke ekzistas usonanoj kiuj ne nur interesiĝas pri Esperanto, sed vere lernas ĝin! La tempo fluis rapide kaj nia kunveno kiu komencis je 7:15 daŭris ĝis 8:30. En la foto de maldekstre dekstren vidiĝas mi, Karyn, Joshua kaj Hoss (aliaj klasanoj ne povis ĉeesti la kunvenon).
La paĝo de Hoss pri Esperanto ĉe la Univesritato de Rochester estas ĉe http://esperanto.lodestone.org/novajxoj/. Ĝi havas informojn por anglaparolantoj pri la loka Esperanto kurso kaj pri Esperanto ĝenerale. Hoss Firooznia kaj Thomas Alexander estas la plej aktivaj esperantistoj tie ĉi kaj dank'al ili la Esperanto komunumo de Rochester daŭris kreski dum la lastaj jaroj.

Feb 28, 2006

Kiom da personoj parolas Esperanton?


Posted by Picasa
Parolante denove pri petskriboj...
Ĉar Esperanto ne estas la oficiala lingvo de iu ajn ŝtato, ne ekzistas oficialaj statistikoj pri la Esperanto parolantaro. Do, malfacilas trovi kiom da personoj parolas ĝin. Tial, mi kreis interrete petskribon sur http://www.petitionspot.com/petitions/Esperantistoj kiu simple provas trovi kiom da personoj regas la Internacian Lingvon. Certe, probable la nombro ne estos korekta, sed almenaŭ ni ektrovos kiom da aktivaj esperantistoj interrete ekzistas. Do, bonvolu subskribu ĝin, eble ni ekscios iutage kiom da esperantistoj ekzistas...

Feb 21, 2006

Petskribo por Esperanto ĉe UN


Babelturo far Pieter Bruegel la pli Olda Posted by Picasa
Sur la adreso http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO, Martha Cardenas aperigis je la 18-a de februaro petskribon por fariĝi Esperanton lingvo internacie agnoskita ĉe UN. Kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn, 1150 subskribintoj ekzistas. Se ni ĉiuj disvastigas la informon, mi kredas ke ni havas bonan ŝancon akiri pli ol unu miliono da subskriboj! Bonvolu, apogu la petskribon kaj skribu pri ĝi en via blogo! Dankon! Eble kune ni povas defendi la Babelturon!