Showing posts with label scienc-fikcio. Show all posts
Showing posts with label scienc-fikcio. Show all posts

Aug 3, 2014

Libro en Esperanto

Mi decidis preni miajn pli malnovajn postenojn kiuj enhavas rakontojn aŭ poemojn, plibonigi kaj pligrandigi ilin kaj poste kunigi ĉiujn en e-libro kun ilustraĵoj. Jen, ekzemple, mia rankonto "La Ludo", en libro-formato:


Kiom da tempon mi bezonos por finverki la libron? Mi ankoraŭ ne scias. Sed probable pasos pli ol monato ĝis kiam ĝi estos preta.

Sep 11, 2011

"La alia bordo" sur Amazon


Mia libro "The Other Shore" (La Alia Bordo) disponeblas sur Amazon.com. Estas verkita en la angla sed Esperanto aperas en ĝi kelkfoje. Temas pri fantasta rakonto, okazanta dum 1795, kiam milita ŝipo (brigo) renkontas marstormon kaj eniras strangan havenon kun urbo kie la oro estas malmultekosta kiel ŝtono. Alberto Shimada, oficiro sur la brigo, rakontas la okazaĵojn en sia taglibro. Kontraŭ lia volo, li estas apartigita de la ŝip teamo kaj vojaĝas tra strangaj landoj de la Insulo, en lokoj kie la spaco kaj tempo ne plu funkcias normale. Estas mondo farita de alia civilizacio, venanta de la fino de l'Universo, preparanta komenci novan ciklon de vivo. Amrakonto ankaŭ interplektas, kun la heroino Nivit renkontante Alberton. Kaj la fino estas intereza kaj surpriza.
Jen la adresaoj de Amazon kie mia libro troveblas:
https://www.amazon.com/dp/B005LUS68W
https://www.amazon.co.uk/dp/B005LUS68W
https://www.amazon.de/dp/B005LUS68W

Jul 11, 2011

Mia estonta libro

Jen, mi finfine decidis aperigi miajn mallongajn rakontojn rete. Mi tre ŝatintus verki ilin en Esperanto, sed mi estus havinta nur kelkdekojn da legantoj. En la rumana, eble iom pli. Sed en la angla mi esperas havi sufiĉe da interesitaj legantoj. Post kiam mi aperigintus pli ol 30 rakontoj, mi intencas krei libron el ili kaj aperigi ĝin sur Amazon.com. Estas la unua fojo kiam mi esperas gajni monon el tiu ĉi laboro.
Certe, se iu el miaj legantoj ne komprenas la anglan kaj dezirus legi iujn el miaj historioj en Esperanto, mi provos reverki iujn el ili. La nomo de mia verkejo estas Anarres 2 kaj mi deziras bonan legadon (kaj esperas ricevi utilan kritikon) al ĉiuj miaj amikoj kiuj scipovas la anglan.

May 1, 2008

La mondo en 2053...


Jen mapo de la mondo por la jaro 2053, prezentata en la "Tria Imperio" (la unuaj du rusaj imperioj estinte la Carista Imperio kaj la komunista Sovetunio), romano aperigita far la ekstremnaciista ruso Miĥail Juriev. Rusio okupas la tutan Eŭropon, Groenlando kaj larĝan areon inkludante Israelon. Kiel oni vidas, nur kvin ŝtatoj plu restas en la imagina estonteco de l'verkinto... Ĉu iu ajn el ili havos Esperanton kiel oficiala lingvo? La tendenco ne ŝajnas realista al mi, ĉar dum la lastaj jaroj la nombro de ŝtatoj en la mondo ja kreskis (la lasta ekzemplo estinte la tiel-nomata Kosovo post la divido de Jugoslavio, ankaŭ la divido de Sovietunio, Ĉekoslovakio, ktp), do malfacilas imagini ke la mondo de proksima estonto konsistos nur el kvin ŝtatoj.
Mi renkontis la mapon tie ĉi, trovis ĝin amuza kaj decidis aperigi ĝin.