Mar 31, 2008

Libroj por lerni la tibetan lingvon kaj historion



Mi aĉetis pli da librojn por lerni la tibetan lingvon, "Lernolibro de norma tibeta" kaj
"Tibeta-angla vortaro" (mi ŝatus uzi esperantajn materialojn, sed ili ne troveblas...).
La lernolibro ne malmultekostas, sed ankaŭ enhavas du diskojn kun la aŭdio parto de ĉiuj lecionoj kaj koloraj ilustraĵoj. Probable la plej bona kiu troveblas. Mi esperas ke post kelkaj monatoj mi estos sufiĉe flua. La skribmaniero estas pli facila ol ŝajnas unuavide. La sola problemo kun ĝi estas ke la skribo ne estas tute fonetika. La tibeta skribo estis normigita ĉirkaŭ la jaroj 700 kaj restis neŝanĝita ĝis hodiaŭ. Intertempe, la tibeta lingvo suferis ŝanĝojn...

La libro pri la historio de Tibeto estis verkita de ĵurnalisto kiu elspezis multajn horojn parolante kun Dalai Lama. Do, estas, ni povus diri, la "oficiala vidpunkto" pri la Tibeto historio el la vidangulo de la spirita estro de la lando.
Intertempe, la silento malsupreniris pli-mapli sur la Monda Tegmento. La internaciaj novaĵoj ne plu mencias ĝin, la arestoj daŭras, eble estas pli da protestoj, eble estas kvieto. Malfacilas ekscii kio okazas nun tie.

Mar 30, 2008

Mistera foto el Tibeto


Mi trovis tiun ĉi foton sur la retejo de http://buddhism.kalachakranet.org/chinese-orchestrating-riots-tibet.htm
Mi ne certas pri la dato de la bildo, probable estas pli malnova ol la Tibetaj protestoj. Nature, miaj demandoj estas la jenaj:
1. Kion faras la ĉinaj soldatoj kun tibetaj monaĥaj uniformoj?
2. Kial ilia hararanĝo estas simila al la preskaŭ kalva hararanĝo de la tibetaj monaĥoj?
Nun mi ne plu certas pri la "monaĥoj" kiuj estis montritaj televide ĵetante ŝtonojn kontraŭ la polico en Lhasa. Ĉu ili estis monaĥoj aŭ ĉinaj soldatoj? Kiel pruvi la veron aŭ la malveron de la afero? La foto certe dubigas iun ajn...
*****
3-an de aprilo: Intertempe pruviĝis ke la soldatoj ja pertoprenis kiel figurantoj por filmo kie oni bezonis multajn monaĥojn. Ili estis ŝparrolantoj por la filmaĵoj. Do, nenio malkutima pri ĝi! SED! Kiu certus ke la ĉina registaro ne uzis tian taktikon? Mi vidis foton de homo kun bajoneto kaj senarma virino surstrate en Lhasa, dum la violentoj. La ĉinaj policanoj cirklis la inon por aresti ŝin, sed ne la ulon... Ĉu la ulo ne estis ja mem policano pretendante protesti kontraŭ la ĉina ĉeesto en Tibeto?

Mar 29, 2008

Horo de la Tero


Inter la 20-a kaj 21-a horo dum la 28-a de marto, mi ankaŭ decidis respekti la Horon de la Tero, malŝaltante ĉiujn lumojn kaj mian tablokomputilon dum unu horo. La sola elektra aparato funkcianta estis mia portebla komputilo. La lumo venis de kandelo kiun mi malofte uzas por meditado kaj de elektra lanterno (kiu funkcias ne per baterioj sed per kranko sistemo - unu minuto da krankado donas pli ol 20 minutojn da lumo). Estis simbola gesto, sed mi ĝojis esti unu el la centoj da milionoj kiuj partoprenis ĝin. Ĉirkaŭ la mondo, la evento sukcesis, la plejparto de la homoj malŝaltis elektrikajn aparatojn kaj oni mezuris ĉie signifan ekonomion da elektro.
La foto montras parton de mia kuirĉambro, kie mi rifuĝis dum tiu horo. La resto de mia loĝejo troviĝis en mallumo.

Novaj protestoj ekas en Tibeto

La 29-an de marto 2008
Dum fremdaj diplomatuloj visitas Lhasa kaj Tibeto, protestoj ĵus ekis ĉe du monaĥejoj en Lhasa, unu el ili estante la monaĥejo de Ramoche, kie la ĉinaj aŭtoritatoj forte intervenis pli frue ĉi monate.
La Tibeta Registaro en Ekzilo ankaŭ reportas ke protestoj ekis ĉe alia budhana loko.
Intertempe, la ĉinaj aŭtoritatoj raportas ke oni donos monon al la viktimoj de la protestoj. La familioj de 18 civiluloj ricevos ĉiu po 28500 dolarojn.
*



Intertempe mi daŭras mian studadon de la tibeta lingvo, per libroj kaj komputilprogramoj.
La ĉefa problemo de Tibeto estas la demografia ŝango de la regiono per alveno de multaj ĉinoj. Kiel Dalai Lama mem diras, tio riskas perdigi la kulturon kaj identecon de tibetanoj.
Aliflanke dirite, sendependa Tibeto, sen reala ekonomio kaj milita forto ne helpus la tibetanojn, ĉar tiu lanto estus tre facile ensklaviĝi far okcidentaj potencoj... La meza vojo, pri kiu parolas la spirita estro de Tibeto, kun pli larĝa aŭtonomia por la tuta historia regiono de Tibeto kaj strikta kontrolo de la ĉina enmigrado, ŝajnas esti la plej bona solucio por ĉiu kiu legis iomete pri la historio kaj kulturo de la Monda Tegmento.
Multaj okcidentanoj krias "Free Tibet!" ("Liberigu Tibeton!"), sed ĝenerale ili tute ne scias pri kion ili parolas. Se iu volas vere helpi Tibeton, la plej bona maniero estas lerni la tibetan lingvon, lerni pri la tibetan kulturon kaj poste lernigi aliajn pri ili. Se ni volas vere helpi savi la tibetan kulturon, ni mem devas fariĝi tibetanoj. Estas malfacila entrepreno kaj tre malmultaj kuraĝas provi realigi ĝin.

Mar 27, 2008

Tibetaĵoj en mia hejmo - "Made in China" ("Farita en Ĉinio") skribitas eĉ sur ili!


Mi aĉetis interrete tri belajn insignajn flagetojn de Tibeto. Kiel probable ĉiuj scias, la simbolo de la tibeta flago estas malpermesata en Ĉinio, speciale ekde 1959, kaj estas kontraŭleĝe montri aŭ posedi ĝin publike aŭ private sur ties teritorio.
Sed surprize, kiam la flagoj alvenis, mi legis sur la plastika kovrilo la nun mondkonatan mantraon - "Made in China" ["Farita en Ĉinio"]. Do, mi persone scivolas - kie en Ĉinio tiuj ĉi flaget-insignoj fabrikatas? Ĉu la graveco de ekonomiaj aferoj superas la gravecon de politiko? Mi tre scivolus aŭdi eksplikon de persono kiu povus helpi.

Mi ankaŭ aĉetis tibetan flagon, sed tiu, ne surprize, havis sur ĝi la skribaĵon "Made in Taiwan" ["Farita en Taivano"]. La foto datas de la pasinta vendredo, kiam mi ankaŭ estis suferanta de terura malvarmumo kiu prizonigis min en la hejmo por kvar tagoj...

"Tibeto ne estas libera!"

La 26-an de marto (Fontoj - BBC kaj CNN)
La vizito de fremdaj ĵurnalistoj en Lhasa (sed ne ĵurnalistoj de BBC, CNN, ABC, CBS aŭ aliaj gravaj televidstacioj el okcidento) ŝajnis iri glate kaj sen incidentoj, ĝis kiam ili alvenis ĉe la templo de Jokhang [Ĝjokang].

Ĉirkaŭ 30 monaĥoj aperis fronte de la ĵurnalistoj kaj kriis sloganojn defendante Dalai Lama.
Unu monaĥo kriis "Tibeto ne estas libera, Tibeto ne estas libera!", poste li komencis plori, la ĵurnalisto de AP, Charles Hutzler, reportis. Alia monaĥo aldonis ke la revoltoj de la 14-an de marto tute ne rilatis kun Dalai Lama. La monaĥoj diris ke oni ne permesis al ili eliri el la templo ekde la violentoj.
La registaraj reprezentantoj tuj petis la ĵurnalistojn foriri kaj provis tiri ilin far de la templo.
La ĵurnalistoj reportis ke la tibeta areo de la urbo aspektas kiel post milito, kun la flaro de brulo ankoraŭ forta post du semajnoj, dum la areo loĝata de ĉinoj havas pli-malpli normalan vivon.

Mar 26, 2008

Tibeto - la 25-an kaj 26-an de marto

Post la protesto de monaĥoj el distrikto Drago (ĉine: Luhuo xian), provinco de Shichuan de la 24-a de marto kiu rezultis en la morto de unu monaĥo kaj grava vundiĝo de alia (kaj, laŭ ĉinaj aŭtoritatoj ankaŭ en la morto de policano), je la 25-a de marto, monaĥoj de Drango Gaden Rabten Nampargyalpeling monaĥejo organizis funebran riton por la mortinto. Post la preĝado, ĉirkaŭ 400 monaĥoj komencis pacan proteston de solidareco kontraŭ la ĉina registaro kaj ankaŭ promesis helpi unu alian kaze iuj el ili estos arestataj. Ili kriis sloganoj por reiro de Dalai Lama kaj por sendependo kaj demokratio por Tibeto.
Poste la grupo provis iri al la ĉefoficejo de la urbeto, sed estis blokita far polico. Post kelkaj horoj, la polico trudis ilin reiri monaĥejen. Nun la situacio tre tensas, probable arestoj sevkos. (Fonto: http://www.tchrd.org)
La 26-an de marto, la prezidanto de Usono, George Bush, urĝis la prezidanton de Ĉinio, Hu Jintao, havi intertraktan parolon kun la Tibeta Ekzila Registaro, por eviti pluan violenton en la regiono.

Hodiaŭ Ĉinio permesis al kelkaj far de ĝi elektitaj okcidentaj ĵurnalistoj viziti Lhasa kaj partojn de Tibeto por montri ilin ke la situacio estas paca kaj sub kontrolo de la aŭtoritatoj. Ili estis permesitaj intervjui ĉinoj vunditaj dum la violentoj, sed ne tibetanoj. La arestoj plimultiĝis kaj la kontrolo de monaĥejoj plifortiĝis. Je la alia flanko de Himalaja, en Barato, Dharmasala, la ekzilitaj tibetanoj demandis al bojkoto de la produktoj fabrikitaj en Ĉinio.
Ankaŭ, neniu vorto oni skribis/diris en la ĵurnaloj/televidstacioj de Ĉinio pri la protestoj dum la ekflamo de la olimpika torĉo dum la 24-a de marto. La batalo por la monda opinio daŭras.

Eventeo - nova Esperanto novaĵretejo


Dum la paĝaro de Raporto.info jam de pli ol tri semajnoj ne plu funkcias (mi retpoŝtis al la respondeculo pri ĝi kaj oni asertis min ke ili strebas refunkciigi ĝin baldaŭ), jen nova stelo sur la firmamento de tutmondaj novaĵoj en la internacia lingvo: Eventeo. Ĝi legiĝas sur la retadreso http://eo.eventeo.net/ kaj aldonas ĉiutage novaĵojn el la tuta mondo. La kvalito de la informoj kaj ankaŭ la kvalito de Esperanto plezure surprizigis min. La grafika aspekto estas ankaŭ bonkvalita kaj plezura por la okulo. Ni bonvenu la redaktantoj de Eventeo kaj deziru al ilia informejo longegan retan vivon.

Mar 25, 2008

Kio okazas nun en Tibeto?

Pro la malpermeso de fremdaj ĵurnalistoj en Tibeto, neniu vere scias kio okazas tie plu. La Tibeta Centro por Humaj Rajtoj kaj Demokratio de sur http://www.tchrd.org taksas la nombron de mortintoj al 79, kun 1200 arestitoj kaj pli ol 100 personoj malaperintaj. Ankaŭ, ĝis hodiaŭ, 645 tibetanaj manifestaciantoj kapitulaciis al polico post publika apelo de ĉinaj aŭtoritatoj.
Hieraŭ, la 24-an de marto, paca protesto ekiĝis far de monaĥoj de Chokri monaĥejo kaj Ngyoe-go monaĥinejo de la urbo de Drawo, distrikto de Drago (ĉine Luhuo Xian), Tibeta Aŭtonoma Prefekturo de Kardze, provinco de Sichuan (orienta parto de Tibeto).
Kiam la polico ekis, konfrontaĵoj okazis. 18-jara monaĥo estis mortpafita kaj 30-jara monaĥo ankaŭ troviĝas en grava stato pro kuglo vundo.
Ĉinaj aŭtoritatoj ankaŭ deklaris ke policano estis mortigita en la protesto.

Intertempe okazis la ceremonio de olimpika torĉo ekbruligo kaj kelkaj aktivuloj provis montri fronte de kamerao flageton kun mankatenoj anstataŭ olimpikaj cirkloj. Ili sukcesis por mallonga tempo vidiĝi sed ne perturbis la proteston. La parolado de la ĉina reprezentanto daŭris sen interompo. La departo de la olimpika torĉo ankaŭ ne okazis sen problemoj, kelkaj personoj protestis kontraŭ Ĉinio kaj provis halti la personon kurantan kun la torĉo.
Intertempe oni malblokis la retpaĝaron de BBC en Ĉinio (mi ne scias se la akceso ĉe youtube ankaŭ eblas nun). Sed por turistoj kaj ĵurnalistoj, Tibeto daŭre restas malakcesebla regiono.

Mar 23, 2008

En Tibeto ankoraŭ okazas protestoj

Spite de la tuta blokado de akceso en Tibeto por ĵurnalistoj kaj turistoj, spite de la fortega armea kaj polica ĉeesto tie, ankoraŭ okazas protestoj.
Kelkcent tibetanoj en urbeto de Markhul-Thang en distrikto de Chentsa, provinco de Qinghai, protestis pace kontraŭ la aŭtoritatoj la 22-an de marto, kriante, inter aliaj "Vivu longe Dalai Lama" kaj "Libereco por Tibeto". Kiam polica grupo aperis, ili haltis la proteston, por eviti sangobanon.
Same, la 22-an de marto, multaj monaĥoj el la Makur Namgyaling monaĥejo ekis pacan proteston, sed estis haltitaj far polico. La sekvantan tagon oni arestis tri personoj
Hodiaŭ, la 23-an de marto, ĉirkaŭ 800 tibetanoj el la vilaĝo Lha, monaĥejo Nyarong, vilaĝo de Lowa kaj vilaĝo de Meru ankaŭ protestis kaj estis haltitaj far polico.
Granda nombro de paramilitistoj alvenis el la urbo de Seling (Xining en la ĉina) al la distrikto de Chentsa por halti la tibetanajn protestojn de tie. Ili nun patrola la stratojn en tensa etoso.
La informojn mi prenis de sur http://www.tchrd.org/
Por fini en pli esperplena etoso, jen kelkaj bildoj el dokumentario pri la religio de Tibeto filmita en 2006:

La titolo estas "Vaĵra ĉielo supre de Tibeto". Vaĵrajana estas la nomo de la tibeta branĉo de budismo. La aŭtoroj atestis fortan spiritan renaskiĝon de Tibeto, spite de la daŭre kreskanta ĉeesto de ĉinoj en la regiono. Por ĉiuj kiuj serĉas spiritan travivaĵon, mi kore rekomendas ĝin!
Tibeta vortareto:
Protesto (manifestacio) = Rnam ston 'khrom skor

Mar 22, 2008

Lastaj bildoj el Tibeto

Video en la franca pri la lastaj eventoj en Tibeto:

Ankaŭ, kelkaj suplementaj filmetoj pri la protestoj, inkluzive lukto inter senarmitaj monaĥoj kaj policanoj.
En ĉiuj provincoj afektitaj far la tibetana revolto, la policbariloj plifortiĝas, la akceso de la ĵurnalistoj malpermesatas, dum la arestoj fluas. La "kulpintoj" estas indentigataj el la filmitaj bildoj kaj cirklitaj per ruĝaj circloj. Poste, kiam oni arestas ilin, ili estas devigataj subskribi "konfeson".
Jen ankaŭ video far la ĉina televido, montrante sintezo de la violentoj en Lhasa.

Certe, oni atenteme evitis la scenojn kie la tibetanoj estis agresitaj far armeo kaj polico kaj prezentis ilin kiel agresantoj kontraj senkulpaj ĉinaj civitanoj. Verdire, la violentoj flanke de iuj tibetanoj ne devas esti akceptataj, sed kie vere troviĝas la vero de la okazintaĵoj se ni povas vidi la faktojn nur el unu angulo? Sed ĉiukaze, la violento kaj krueleco de la bildoj estas nekredebla. Lhasa aspektis kiel post civila milito dum la sekvantaj tagoj.

Mar 21, 2008

Peza kvieto en Tibeto

Peza kvieto alvenis supre de Tibeto. Dum la ĉinaj aŭtoritatuloj ĉasas por la manifestaciantoj (ili jam havas liston de 21 plej serĉataj suspektoj), neniuj informoj trapasas ekstere tra la bariloj kiuj ili levis. Dum la plejparto de la mondo jam forgesis pri la problemoj de sur la monda tegmento, la polico kaj armeo silentigas, unu post alia, la lastajn regionojn kie la homoj ankoraŭ protestas por defendi ilian kulturon. La historio juĝos ilin pri la justeco de kio okazas nun. Intertempe ni, kiuj ankoraŭ zorgas pri la tibeta kulturo kaj civilizacio povas nur esperi kaj preĝi je pli bonaj tagoj kaj je paco.
Por fini en pli optimista maniero, jen video de popkanto en la tibeta lingvo:

Nomo de la grupo: Acha Tsendep, titolo de la kanto - "Make ama" (Ŝia patrino).
Kale-pe! (Ĝis revido!)

Mar 20, 2008

Protestoj entendiĝas en kaj ĉirkaŭ Tibeto

La ĉinaj aŭtoritatoj unuafoje publike agnoskis ke la protestoj entendiĝis en provincoj najbaraj al Tibeto.

Ne eblas ekscii kio vere okazas tie, ĉar la jurnalistoj akceso malpermesatas. Ĉinio diras ke la plejparto de la violentoj estas flanke de tibetanoj kontraŭ personoj de ĉina deveno (han).
Intertempe, kreskas la internacia premo por paca solucio al la krizo, dum, en Tajvano, pro la protestoj en Tibeto, la kandidato por prezidenteco kiu ne volas pli proksimajn ligojn kun Ĉinio havas la plej bonan ŝancon dum la baldaŭa voĉdonado.
Pli da bildoj montras kiel la armeo reagis por kontroli la protestojn:

Parto de la arestitoj estis montrataj al ĉina televido, ilia sorto ne konatas. Intertempe, miloj da ŝarĝaŭtoj kun soldatoj iras al Tibeto sur ĉiuj vojoj, armitaj per aŭtomataj pafiloj kaj preparataj por longa starado tie.

Video pri la unuaj manifestacioj el Tibeto - la 10-an de marto


La brita televido BBC malkaŝis videon prenita la 10-an de marto, kun paca demonstracio far tibetaj monaĥoj kiu, por malklara kialo, fariĝis violenta, kun konfrontado inter policanoj kaj manifestaciantoj.
Hodiaŭ, Lhasa estas urbo plena da armeo kaj polico surstrate dum la eniro de ĵurnalistoj turistoj en la tuta areo de Tibeto estas daŭre barita.

Mar 19, 2008

La radikaliĝo de la juna tibeta generacio

Video de sur France 1, pri la okazintaĵoj de la 19-a de marto ligitaj al Tibeto:

Post kiam centoj da personoj kapitulaciis en Tibeto fronte de la ĉina armeo kaj polico premo, la ĉina registraro agnoskis publike ke manifestacioj ekis ne nur en Lhasa kaj Tibeto, sed ankaŭ en la najbaraj provincoj. La estimaĵoj estas ke ĉirkaŭ cent mil tibetanoj partoprenis en manifestacioj por Tibeto tra Ĉinio. La plejparto de la juna tibeta generacio ne vidas la mezan vojon de Dalai Lama por aŭtonomio per pacaj rimedoj kiel sufiĉe efika maniero savi ilian kulturon kaj forte petas sendependon de Ĉinio. La tibeta registraro en ekzilo ne povas kontroli ilin plu, nek la ĉinaj aŭtoritatuloj. Do, spite la ĉina blokado de komunikado inter Tibeto kaj la mondo, preskaŭ certe pli da manifestacioj daŭras okazi kaj ni povas atendi vidi pli da violentoj dum la sekvontaj tagoj.
Espereble, la ĉina ŝtato akceptos dialogi kun Dalai Lama por trovi pacan solucion al ĉiuj problemoj kaj diferencoj.

Amatora video pri la protestoj el Tibeto


Video de violentai protestoj el Lhasa filmita dum la pasintaj tagoj de turisto, montritaj sur la aŭstralia televido "ABC News" [ABC Novaĵoj] la 19-an de marto 2008. Ambaŭ la tibetanaj violentoj kaj la armea reago estas ilustritaj tie ĉi. Laŭ la iro de eventoj, ŝajnas ke la protestoj en Tibeto daŭros.
Intertempe la papo Benedikto la 16-a ankaŭ kondamnis la violentojn el la regiono.

Tibetanaj rajdantoj alvenis marde en Gansu, protestoj daŭras en multaj lokoj de Ĉinio


Pli ol mil tibetaj manifestaciantoj alvenis en la urbeto Bora, distrikto Amdo de la ĉina provinco Gansu marde, la 18-an de marto, ĉevale aŭ piede por protesti kontraŭ la ĉina regno kaj provis eniri registaran oficejon, spite efortojn de la armeo halti ilin.
Cirkaŭ 100 soldatoj en la oficejo reenpuŝis la rajdantojn kun larmogaso grenadoj dum CTV (kanada televido) kameraoj filmis la konfrontadon.
Unu protestanto, sangante profunde el la kapo, diris ke li estis batita far la soldatoj.
La grupo poste movis al lernejo en la urbeto, proksime de la Tibeta limo, kie ili fortiris ĉinan flagon kaj anstataŭis ĝin per la nacia flago de Tibeto. Parto el la pli iunaj tibetanoj ne plu kredas en la "paca vojo" solucio proponita far Dalai Lama kaj decidis agi pli energie por protekti ilian kulturon kaj civilizacion.
Ĉirkaŭ 20 mil personoj daŭris protesti lunde kaj marde en Ĉinio, spite de la armea ĉeesto. Aliaj protestoj okazis ĉirkaŭ la mondo, precipe fronte de la ĉinaj embasejoj.
Tibetaj vortoj:
Flago = Dar-ĉog
Ĉevalo = Ta
Lernejo = Lob-ta

Mar 18, 2008

Tibeto - batalo por la mondopinio

Jen video de la usona CNN televido montrante la lastajn eventojn rilataj al Tibeto:

Dum la ĉina televido montras kalman Lhasa-on kun normala vivo, iuj tibetanoj sendis fotojn montrante homojn mortigitaj far polico kaj armeo. La ĉinaj aŭtoritatoj malpermesis akceson al ĉiuj ĵurnalistoj kiuj volis kontroli la informojn pri la mortintoj en la raportitaj regionoj. Ili daŭre akuzas Dalai Lamo pri la instigo de la violentoj, dum la spirita estro de Tibeto forte neas la akuzon. Evidente, estas batalo inter ambaŭ flankoj por pozitiva mondopinio.
Ankaŭ, ĉiuj eksteraj novaĵoj pri la antaŭnelongaj eventoj, speciale la videoj, estis blokitaj sur interreto, do la ĉinoj havas nur akceson al la ĉina oficiala vidpunkto pri kio okazis en Tibeto.
Ĝis baldaŭ! = Ta-do ran-ŝa!

Tibeto - lastaj novaĵoj

Pli ol mil personoj estis jam arestitaj far ĉinaj aŭtoritatoj por partopreno en la antaŭnelongai demonstracioj.
Dum Ĉinio diras ke la nombro de viktimoj atingis 16, la plejparto ĉinoj, la tibetanoj subtenas ke la nombro estas ĉirkaŭ 100, la plejparto tibetanoj pafitaj far armeo kaj polico. Pro la manko da filmoj kaj ĵurnalistoj en la areo, ne eblas scii la veron.
Intertempe, lunde vespere, en Pekino, dekoj da tibetanaj studentoj havis nokton de preĝo ĉe universitato por minoritatoj kaj Dalai Lama minacis ke li rezignos el lia posteno se la violento spiralas senkontrole, petante ambaŭ flankojn halti la violentajn agadojn.
Ĉinio diris ke ĝi daŭre estas malfermata por dialogo kun Dalai Lama se li rezignas pri la ideo de sendependo por Tibeto.

En la foto, tibetanoj ĵetas mono por pagi por preĝoj por la personoj mortpafitaj dimanĉe, en la provinco de Sichuan, distrikto de Aba.
Internacie, la premo de ĉiuj registaroj por ke Ĉinio agu en civiliza maniero kontraŭ la manifestaciantoj kreskas dum protestoj daŭras en urboj tra la tuta mondo. Mi aldonos ĉi sube kelkajn vortojn en la tibeta lingvo:
Tibeto = Bo
Paco = Sidi
Jes = Re
Ne = Mare
Saluton = Taŝi delek
Dankon = Tu ĝi ĉi
Bonvolu = Ku ĉi
Libera = Rang ŭang thob-pa

Mar 17, 2008

Tibeto - Feliĉo estas...

Ĉar la ĉinaj aŭtoritatoj sukcese foririgis ĉiujn okcidentajn ĵurnalistojn, neniu ne plu scias kio vere okazas en Tibeto nun. Informoj pri mortpafitoj manifestaciantoj kai pri parado de la demonstrintoj en publikaj lokoj kun katenoj al manoj ekzistas.
En Lhasa estas malpermesate iri surstrate. Multaj konstruaĵoj brulis komplete. La kelkaj restintaj turistoj kiuj ne povis foriri estas malpermesataj eliri la hotelojn.
Kiel mesaĝo de paco, jen kanto en la tibeta lingvo far tibeta kantistino Yungchen Lhamo [Jungĉen Lamo]:

La titolo - "Feliĉo estas..."
Ni ĉiuj esperu je pli bonaj tagoj baldaŭ. Sidi! ("Paco" - en la tibeta lingvo).

Novaj demonstracioj en Tibeto

Dum Lhasa daŭre kvietas pro grandega armeo kai polico prezenco, novaj demonstracioj ekis en la orienta parto de Tibeto. Je la 16-a horo, ĉirkaŭ 70 monaĥoj de Kagya monaĥejo, distrikto de Mangra, komencis protesto kiun tuj partoprenis multajn homojn en la areo. La nombro tuj kreskis al 500 kaj ili iris al la loka registaro oficejo. Ĝis nun ŝajnas ke neniaj arestoj okazis tie.
Intertempe Dalai Lama petas helpon de registaroj el la tuta mondo por pacan solucion de la krizo dum demonstracioj por Tibeto okazis en multaj urboj ĉirkaŭ la mondo.
Kelsang Gyaltsen, alia tibetano, diris ke pli ol 80 personoj jam mortis kaj ĉirkaŭ 400-500 estis kugle vunditaj. Pro timo de aresto, ili kaŝas sin kaj ne ricevis kuracan helpon. Intertempe,la ĉina registaro substrekis la fakton ke ili ne uzis pafilojn aŭ tro multe da forto kontraŭ la manifestaciantoj.

Intertempe, en Gansu, la armeo izoligis la urbon. Same en la najbara ĉina provinco, Sichuan, en Chengdu. La ĉina televido daŭre elsendas nivaĵojn pri la iniciaj violentoj, sed nur la bildojn en kiuj la tibetanoj estis violentaj.

Tibeto - Lhasa lunde

Video elsendita far Euro News (Eŭro Novaĵoj) montras maltrankvilan etoson lunde posttagmeze, tuj post la 16-a horo.

La amatoreca kamerao kaptis grupojn da policanoj en Lhasa inspektante domojn kaj serĉante por la personoj kiuj partoprenis en la violentoj.

Iuj raportoj informas ke tamen en aliaj regionoj de Tibeto kaj en la provincoj de Gansu kaj Sichuan la protestoj daŭras.
Intertempe, Dalai Lama parolis pri la "kultura genocido" kiu okazadas kontraŭ la tibetanoj.

Mar 16, 2008

Tibeto - la protestoj daŭras, spite de la armea interveno

Spite la fakton ke la ĉina armeo kaj polico patrolas la stratojn de ĉiuj ĉefaj urboj de Tibeto kun aŭtomataj armiloj en manoj, en demonstracio de forto, protestoj en iuj regionoj ne malaperis. Neniu scias kiom da personoj jam mortis kaj vundiĝis, dum la protestoj kontraŭ ĉiu kaj ĉio apartenanta al Ĉinio daŭras. Jen video de CNN (komentoj en la angla):


La registaro sendis mesaĝon ke oni atendos ĝis lunde vespere la kapitulacon de la manifestaciantoj, poste la armeo intervenos kun tuta forto kontraŭ la ribeluloj.
Publish Post

Tibeto kaj Ĉinio (tradukita de sur BBC)

Respondoj de Michael Bristow al demandoj pri Tibeto:



Kial estas protestoj en Tibeto?

Ĉi tiu estas demando pri historio. Ĉinio diras ke Tibeto estis oficiale parto de la ĉina nacio ekde la mezo de la 13-a jarcento, do tiel ĝi ankoraŭ devus esti regata far Pekino hodiaŭ.

Multaj Tibetanoj havas malsaman opinion. Ili atentigas ke la Himalaja regiono estis sendependa por multaj jarcentoj, kaj ke ĉina rego supre Tibeto ne ekzistis dum la tuta tempo. Ekzemple, Tibeto ĝuis larĝa grado de memstareco en la jaroj antaŭ la komunistoj regis la tutan Ĉinion en 1949. Multaj Tibetanoj deziras ĉi tiun memstareco subtenatan, tial la protestoj.

Kiu instigis ĉi tiujn lastajn protestojn?

Ili komencis la 10-an Marto, ĝuste 49 jaroj post kiam Tibetanoj okazigis insurekcion kontraŭ ĉina regno. Estis protestoj en kelkaj urboj ĉirkaŭ la mondo, kaj far monaĥoj de la Drepung Monaĥejo, tuj ekster la Tibeta ĉefurbo Lhasa. Ĉi tiuj iniciaj protestoj ŝajne kuraĝigis la tibetanojn. Dum la sekvantaj tagoj la manifestacioj disvastigis ankoraŭ en aliaj lokoj de Ĉinio loĝitaj far tibetanoj.

Ekonomiaj faktoroj ankaŭ havis rolon. Multaj tibetanoj estas koleraj kontraŭ la pliiĝantaj nombroj de han chinaj enmigrintoj alveninte en la regiono, kaj akuzas ke ili okupadas la plej bonajn laborpostenojn. Tibetanoj sentas ke ili estas postlasitaj de la ekonomia ekprosperiĝo kiun ĝuas la marbordaj provincoj kaj ili ankaŭ suferas la ĉinian akcelantan inflacion.

Solvos la du flankoj siajn diferencojn?

La Ĉina registaro jam estis okupiĝanta pri malaltrangaj intertraktoj kun Tibeta ekzilita registaro, kiu estas bazita en Barato, dum la lastaj jaroj. Sed ĉi tiuj intertraktoj ne sukcesis iri tre for, kaj verŝajne ne sukcesos iri for estonte - la opinia malsimileco inter la du flankoj estas tro granda. Ĉinio diras ke la Tibetanoj en ekzilo, gvidataj far Dalai Lama, deziras ne malpli ol apartigi Tibeton de la patrio. Dalai Lama diras ke li nur volas veran memstarecon por la regiono.

Kial la Tibeto afero estas do tiel bone konata en La Okcidento?

Ĉi tiun demandon malfacilas respondi. Ĉinia regado de alia el siaj okcidentaj regionoj, Xinjiang, estas ĝuste tiel polemika, sed ne akiras tiom multe da diskonigo. Eble unu el la kialoj okcidentanoj scias tiom multe pri Tibeto estas la Dalai Lama. Ekde sia fuĝo el Tibeto sekve de la malsukceso de la insurekcio de 1959, li vojaĝis ĉirkaŭ la mondo petante pli da memstareco por lia hejmlando, tamen emfazinte la senperforto. Li gajnis la Nobelan Pacpremion por liaj penoj en 1989.

Ĉu estos pliaj protestoj?

Verŝajne. La fundamenta kaŭzo de la manifestacioj ne estis solvita kaj sekve streĉiteco daŭros. Ankaŭ, la Olimpikoj estos tenataj en Pekino ĉi somere. Kampanjantoj interne kaj ekstere de Ĉinio jam komencis uzi la diskonigon ĉirkaŭigantan la eventon reliefigi iliajn apartajn koncernojn. Estas tre probable ke tiuj, kiuj deziras pli grandan memstarecon por Tibeto daŭros ilian kampanjon. Unu potencialo ekflamejo povus aliri kiam la Olimpika torĉo alvenos en Tibeto en kelkaj semajnoj de nun.
******************************************************
Mia komento - se oni uzus Esperanton kiel lingvo de interkompreno inter la ĉinoj kaj la tibetanoj, eble estos pli facile trovi solvojn por la problemoj de Tibeto.

Iom pri Tibeto

Mi ŝtelis kaj adaptis iom da informo pri Tibeto el la Esperanta Vikipedio. Estas malfacile kontroli la verecon kaj ekzaktecon de ĉiuj datoj, sed almenaŭ jen kion oni povas diri pri la lando de sur la monda tegmento (kun la nacia flago montrata sube):



La "aŭtonoma regiono Tibeto" (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 2,1 milionojn da loĝantoj. Malgraŭ la enmigra politiko de la ĉina registaro, Ĉinoj (hanoj) daŭre estas malplimulto en la regiono. La plejmulto plu estas tibetanoj, kies lingvo estas la tibeta. La regiono apudas Xinjiang-on kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo. Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Barato, Mjanmao, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia landlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1,22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.

La tibetnacianoj nombras 2,236 milionojn, kiuj konsistigas 96,4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2,8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj kosistigas nur 0,8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭ menbaoj, lobaoj, hujoj k.a.
Post kiam Padma Sambhava venkis la bon-pastrojn kaj iniciatis lamaismon, Tibeto estis teokratio. Ĝi restis ekster koloniismo kaj okcidenta civilizo. En la 1940-aj jaroj, ne ekzistis minejoj kaj la nuraj aŭtomobiloj apartenis al Dalai-Lamao.



En 1950, la Ĉina Popola Respubliko reinvadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto.

La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.

Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita en 1965.

La ĉina politiko estas kolonigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi Ĉinojn plejmulto en la regiono. Du trionoj de la loĝantaro de Lasao konsistas nun el Ĉinoj. La subprema politiko kaŭzis, iuj diras, ĝis la jaroj 1990-aj pli ol unu milionon da mortintoj inter la Tibetanoj.

De sur BBC prenitaj:

Ĉinio diras ke Tibeto estis ĉiam parto de sia teritorio.
Tibeto havis longajn periodojn da aŭtonomio antaŭ la 20-a jarcento.
En 1950 Ĉinio lanĉis militan atakon.
Opozicio al ĉina regno kondutis al sanga ribelo en 1959.
La spirita estro de Tibeto, Dalai Lama, fuĝis al Barato.

Ĉina armeo kontraŭ la tibetaj protestoj

Jen novaj videoj sukcesis aperi sur youtube.com. La komentoj de la unua video estas en la angla, far kuraĝulino kiu spite malpermeso, sukcesis registri bildojn kun eksplodoj de larmgasaj grenadoj kaj armilo pafoj sur stratoj de la urbo Lanzhou en la provinco de Gansu, nord-oriente de Tibeto, kie duono da loĝantaro estas tibeta kaj duono ĉina. Mi kredas ke la spektanto povas konkludi mem pri kio okazas tie:

Kaj alia senkomenta video montrante pacan manifestacion de la 15-a de marto:

Sidi, sidi, sidi! / paco, paco, paco! Kiom da homoj jam mortis? Kial ne havi dialogon inter la ĉinaj aŭtoritatoj kaj la tibetaj manifestacianoj? Mi volis skribi pri Tibeto sur raporto.info. Sed bedaurinde la paĝaro ne plu funkcias ekde pli ol unu semajno. Do mi provos aldoni videojn kaj komentojn en Esperanto dum la evoluo de la eventoj.

Pli da videoj pri la violentoj el Tibeto

En la tibeta lingvo, la vorto por "paco" estas "sidi"! Sed Tibeto nun estas for de paca lando. Mi nur esperas ke baldaŭ la violentoj ĉesos kaj paco kie la rajtoj de la tibetanoj estos respektataj pli ol ĝis nun ekregos.

Dank' al moderna teknologio, ĉi tempe, kelkaj minutoj da video estis filmitaj kaj senditaj ekstere de Lhasa kaj la mondo havis la ŝancon vidi ilin. Eĉ la ĉina ŝtata televido prezentis bildojn pri la violentoj, sed evitinte montri televide la manieron en kiu la armeo traktis la ribelintojn.
Ĉi sube mi trovis alian videon, sur www.dailymotion.com, kiu eble ne estas ankoraŭ haltigita en Ĉinio.

La kvalito de la video montras ke ĝi estis verŝajne filmita per poŝtelefono aŭ malgranda amatoreca digita kamerao.
Finfine, alia video, en la franca, pri la manifestacioj, ankaŭ prenita de sur www.dailymotion.com:

Dalai Lama atakas Ĉinion pri Tibeto

Jen video de Al Ĝjazira televido, montrante la reagon de la ekzilita spirita estro de Tibeto pri la antaŭnelongaj protestoj de Tibeto. Dalai Lama diris ke post la okazintaj violentoj li ne petos la tibetanojn ĉesi la protestojn:

Bedaŭrinde mi ne havas esperantajn subtitolojn al la angla parolado. Nun Lhasa, la ĉefurbo de Tibeto estas tute izolita far de ĉinaj aŭtoritatoj de la ekstera mondo.
Pro la pli ol 20 videoj aperigintaj sur la paĝaro de www.youtube.com, la ĉina registraro ankaŭ blokis akceson sur la adresaro el Ĉinio.

Violentoj en Tibeto


Protestoj far de tibetanoj, komencitaj far monaĥoj ekde la 10-an de marto, en Lhasao, 49 jaroj post la (re)okupo de Tibeto far de Ĉinio en 1959 (Tiam Dalai Lama, la estgro de Tibeto devis foriri en eksilo en Barato) jam lasis almenaŭ 80 mortintoj. La ĉinaj aŭtoritatoj mallgrandigis la nombron al 10 kaj pretekstis ke "fremdaj potencoj" provas malstabiligi la regionon. Bedaŭrinde, la respondo estas multe pli simpla: estu Tibeto regiono de Ĉinio aŭ ne, la tibetanoj simple ne estas kaj ne volas esti ĉinoj. Ili ĉiam estis malsimila popolo, kun malsimila lingvo kaj kulturo. Ĝis nun, la relative malfacila veturado al la areo gardis la tibetan kulturon de detruo. Dum la lastaj jaroj, post la modernigo de la transportsistemo (ankaŭ pro la fervojo liganta Tibeton al la resto de Ĉinio), multege da ĉinoj avidaj por mono venis tie ĉi. Ili trompis la loĝantoj kaj ŝtelis de ili monon, landon kaj laboron, efektive sklaviginte multajn el ili en ilia propra lando. Kaj certe, iutage la malbono sufiĉis por la tibetanoj. Tute ne devus miri nin ke la protestantoj atakis la ĉinaj vendejoj kaj fabrikoj kaj ke ili insultis la ĉinoj.
Se la ĉina registaro sufiĉe saĝas, ĝi haltigos la violenton sen murdi senkulpajn civilajn tibetanojn kaj punos la kulpajn ĉinojn kiuj kreis tiun situacion. Kaj estonte ili pli atentos al la rajtoj kaj problemoj de la loĝantoj de Tibeto.
Parolante pri la sendependo de Tibeto aŭ ne, estas la elekto de la tibeta popolo se ili fariĝu aparta lando aŭ restu aŭtonoma regiono kadre de Ĉinio, sed iu ajn kaze, ili devas esti respektataj kiel TIBETANOJ, kaj ilia riĉega kulturo helpata daŭri vivi. La plejparto de tibetanoj taksas ilian religion kaj kulturon pli alte ol la mono.
Hodiaŭ la violentoj eketendiĝis en aliaj partoj de Ĉinio, eĉ en aliaj partoj de Ĉinio, kun mortintoj raportitaj en la provinco de Ŝiĉuan. Ni preĝu pri saĝo kaj pri paca fino de la problemoj, kaj esperu ke la vivo de la tibetanoj fariĝos pli bona.
Sube mi aldonis videon de japana televido video pri la protestoj en Lhasa kaj en aliaj partoj de mondo: