Mar 25, 2008

Kio okazas nun en Tibeto?

Pro la malpermeso de fremdaj ĵurnalistoj en Tibeto, neniu vere scias kio okazas tie plu. La Tibeta Centro por Humaj Rajtoj kaj Demokratio de sur http://www.tchrd.org taksas la nombron de mortintoj al 79, kun 1200 arestitoj kaj pli ol 100 personoj malaperintaj. Ankaŭ, ĝis hodiaŭ, 645 tibetanaj manifestaciantoj kapitulaciis al polico post publika apelo de ĉinaj aŭtoritatoj.
Hieraŭ, la 24-an de marto, paca protesto ekiĝis far de monaĥoj de Chokri monaĥejo kaj Ngyoe-go monaĥinejo de la urbo de Drawo, distrikto de Drago (ĉine Luhuo Xian), Tibeta Aŭtonoma Prefekturo de Kardze, provinco de Sichuan (orienta parto de Tibeto).
Kiam la polico ekis, konfrontaĵoj okazis. 18-jara monaĥo estis mortpafita kaj 30-jara monaĥo ankaŭ troviĝas en grava stato pro kuglo vundo.
Ĉinaj aŭtoritatoj ankaŭ deklaris ke policano estis mortigita en la protesto.

Intertempe okazis la ceremonio de olimpika torĉo ekbruligo kaj kelkaj aktivuloj provis montri fronte de kamerao flageton kun mankatenoj anstataŭ olimpikaj cirkloj. Ili sukcesis por mallonga tempo vidiĝi sed ne perturbis la proteston. La parolado de la ĉina reprezentanto daŭris sen interompo. La departo de la olimpika torĉo ankaŭ ne okazis sen problemoj, kelkaj personoj protestis kontraŭ Ĉinio kaj provis halti la personon kurantan kun la torĉo.
Intertempe oni malblokis la retpaĝaron de BBC en Ĉinio (mi ne scias se la akceso ĉe youtube ankaŭ eblas nun). Sed por turistoj kaj ĵurnalistoj, Tibeto daŭre restas malakcesebla regiono.

No comments: