Mar 23, 2008

En Tibeto ankoraŭ okazas protestoj

Spite de la tuta blokado de akceso en Tibeto por ĵurnalistoj kaj turistoj, spite de la fortega armea kaj polica ĉeesto tie, ankoraŭ okazas protestoj.
Kelkcent tibetanoj en urbeto de Markhul-Thang en distrikto de Chentsa, provinco de Qinghai, protestis pace kontraŭ la aŭtoritatoj la 22-an de marto, kriante, inter aliaj "Vivu longe Dalai Lama" kaj "Libereco por Tibeto". Kiam polica grupo aperis, ili haltis la proteston, por eviti sangobanon.
Same, la 22-an de marto, multaj monaĥoj el la Makur Namgyaling monaĥejo ekis pacan proteston, sed estis haltitaj far polico. La sekvantan tagon oni arestis tri personoj
Hodiaŭ, la 23-an de marto, ĉirkaŭ 800 tibetanoj el la vilaĝo Lha, monaĥejo Nyarong, vilaĝo de Lowa kaj vilaĝo de Meru ankaŭ protestis kaj estis haltitaj far polico.
Granda nombro de paramilitistoj alvenis el la urbo de Seling (Xining en la ĉina) al la distrikto de Chentsa por halti la tibetanajn protestojn de tie. Ili nun patrola la stratojn en tensa etoso.
La informojn mi prenis de sur http://www.tchrd.org/
Por fini en pli esperplena etoso, jen kelkaj bildoj el dokumentario pri la religio de Tibeto filmita en 2006:

La titolo estas "Vaĵra ĉielo supre de Tibeto". Vaĵrajana estas la nomo de la tibeta branĉo de budismo. La aŭtoroj atestis fortan spiritan renaskiĝon de Tibeto, spite de la daŭre kreskanta ĉeesto de ĉinoj en la regiono. Por ĉiuj kiuj serĉas spiritan travivaĵon, mi kore rekomendas ĝin!
Tibeta vortareto:
Protesto (manifestacio) = Rnam ston 'khrom skor

No comments: