Mar 29, 2008

Horo de la Tero


Inter la 20-a kaj 21-a horo dum la 28-a de marto, mi ankaŭ decidis respekti la Horon de la Tero, malŝaltante ĉiujn lumojn kaj mian tablokomputilon dum unu horo. La sola elektra aparato funkcianta estis mia portebla komputilo. La lumo venis de kandelo kiun mi malofte uzas por meditado kaj de elektra lanterno (kiu funkcias ne per baterioj sed per kranko sistemo - unu minuto da krankado donas pli ol 20 minutojn da lumo). Estis simbola gesto, sed mi ĝojis esti unu el la centoj da milionoj kiuj partoprenis ĝin. Ĉirkaŭ la mondo, la evento sukcesis, la plejparto de la homoj malŝaltis elektrikajn aparatojn kaj oni mezuris ĉie signifan ekonomion da elektro.
La foto montras parton de mia kuirĉambro, kie mi rifuĝis dum tiu horo. La resto de mia loĝejo troviĝis en mallumo.

No comments: