Mar 16, 2008

Iom pri Tibeto

Mi ŝtelis kaj adaptis iom da informo pri Tibeto el la Esperanta Vikipedio. Estas malfacile kontroli la verecon kaj ekzaktecon de ĉiuj datoj, sed almenaŭ jen kion oni povas diri pri la lando de sur la monda tegmento (kun la nacia flago montrata sube):



La "aŭtonoma regiono Tibeto" (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 2,1 milionojn da loĝantoj. Malgraŭ la enmigra politiko de la ĉina registaro, Ĉinoj (hanoj) daŭre estas malplimulto en la regiono. La plejmulto plu estas tibetanoj, kies lingvo estas la tibeta. La regiono apudas Xinjiang-on kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo. Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Barato, Mjanmao, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia landlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1,22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.

La tibetnacianoj nombras 2,236 milionojn, kiuj konsistigas 96,4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2,8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj kosistigas nur 0,8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭ menbaoj, lobaoj, hujoj k.a.
Post kiam Padma Sambhava venkis la bon-pastrojn kaj iniciatis lamaismon, Tibeto estis teokratio. Ĝi restis ekster koloniismo kaj okcidenta civilizo. En la 1940-aj jaroj, ne ekzistis minejoj kaj la nuraj aŭtomobiloj apartenis al Dalai-Lamao.



En 1950, la Ĉina Popola Respubliko reinvadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto.

La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.

Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita en 1965.

La ĉina politiko estas kolonigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi Ĉinojn plejmulto en la regiono. Du trionoj de la loĝantaro de Lasao konsistas nun el Ĉinoj. La subprema politiko kaŭzis, iuj diras, ĝis la jaroj 1990-aj pli ol unu milionon da mortintoj inter la Tibetanoj.

De sur BBC prenitaj:

Ĉinio diras ke Tibeto estis ĉiam parto de sia teritorio.
Tibeto havis longajn periodojn da aŭtonomio antaŭ la 20-a jarcento.
En 1950 Ĉinio lanĉis militan atakon.
Opozicio al ĉina regno kondutis al sanga ribelo en 1959.
La spirita estro de Tibeto, Dalai Lama, fuĝis al Barato.

No comments: