Mar 26, 2008

Tibeto - la 25-an kaj 26-an de marto

Post la protesto de monaĥoj el distrikto Drago (ĉine: Luhuo xian), provinco de Shichuan de la 24-a de marto kiu rezultis en la morto de unu monaĥo kaj grava vundiĝo de alia (kaj, laŭ ĉinaj aŭtoritatoj ankaŭ en la morto de policano), je la 25-a de marto, monaĥoj de Drango Gaden Rabten Nampargyalpeling monaĥejo organizis funebran riton por la mortinto. Post la preĝado, ĉirkaŭ 400 monaĥoj komencis pacan proteston de solidareco kontraŭ la ĉina registaro kaj ankaŭ promesis helpi unu alian kaze iuj el ili estos arestataj. Ili kriis sloganoj por reiro de Dalai Lama kaj por sendependo kaj demokratio por Tibeto.
Poste la grupo provis iri al la ĉefoficejo de la urbeto, sed estis blokita far polico. Post kelkaj horoj, la polico trudis ilin reiri monaĥejen. Nun la situacio tre tensas, probable arestoj sevkos. (Fonto: http://www.tchrd.org)
La 26-an de marto, la prezidanto de Usono, George Bush, urĝis la prezidanton de Ĉinio, Hu Jintao, havi intertraktan parolon kun la Tibeta Ekzila Registaro, por eviti pluan violenton en la regiono.

Hodiaŭ Ĉinio permesis al kelkaj far de ĝi elektitaj okcidentaj ĵurnalistoj viziti Lhasa kaj partojn de Tibeto por montri ilin ke la situacio estas paca kaj sub kontrolo de la aŭtoritatoj. Ili estis permesitaj intervjui ĉinoj vunditaj dum la violentoj, sed ne tibetanoj. La arestoj plimultiĝis kaj la kontrolo de monaĥejoj plifortiĝis. Je la alia flanko de Himalaja, en Barato, Dharmasala, la ekzilitaj tibetanoj demandis al bojkoto de la produktoj fabrikitaj en Ĉinio.
Ankaŭ, neniu vorto oni skribis/diris en la ĵurnaloj/televidstacioj de Ĉinio pri la protestoj dum la ekflamo de la olimpika torĉo dum la 24-a de marto. La batalo por la monda opinio daŭras.

No comments: