Showing posts with label mondo. Show all posts
Showing posts with label mondo. Show all posts

Jul 7, 2011

Reveno en Esperantujo

Saluton! Post pli ol tri jaroj da silentado, mi revenas en Esperantujo! Multaj aferoj okazis intertempe, eble mi havos tempon priskribi la plej interesajn okazintaĵojn. Intertempe mi progresis profesie, finis mian doktorecon, akiris nigran zonon en Kyokushin karate, laboris en Tajlando kiel fizikisto (mi rajdis elefantojn, karesis tigrojn kaj vizitis mirindajn lokojn) kaj probable baldaŭ reiros al Usono.
Se iu interesiĝas pri miaj profesiaj aferoj, mi havas la jenan paĝon en la angla (kun mia doktoreca tezo, miaj konferencaj prezentaĵoj kaj miaj sciencaj artikoloj):

Mar 26, 2008

Eventeo - nova Esperanto novaĵretejo


Dum la paĝaro de Raporto.info jam de pli ol tri semajnoj ne plu funkcias (mi retpoŝtis al la respondeculo pri ĝi kaj oni asertis min ke ili strebas refunkciigi ĝin baldaŭ), jen nova stelo sur la firmamento de tutmondaj novaĵoj en la internacia lingvo: Eventeo. Ĝi legiĝas sur la retadreso http://eo.eventeo.net/ kaj aldonas ĉiutage novaĵojn el la tuta mondo. La kvalito de la informoj kaj ankaŭ la kvalito de Esperanto plezure surprizigis min. La grafika aspekto estas ankaŭ bonkvalita kaj plezura por la okulo. Ni bonvenu la redaktantoj de Eventeo kaj deziru al ilia informejo longegan retan vivon.

Mar 16, 2008

Tibeto kaj Ĉinio (tradukita de sur BBC)

Respondoj de Michael Bristow al demandoj pri Tibeto:



Kial estas protestoj en Tibeto?

Ĉi tiu estas demando pri historio. Ĉinio diras ke Tibeto estis oficiale parto de la ĉina nacio ekde la mezo de la 13-a jarcento, do tiel ĝi ankoraŭ devus esti regata far Pekino hodiaŭ.

Multaj Tibetanoj havas malsaman opinion. Ili atentigas ke la Himalaja regiono estis sendependa por multaj jarcentoj, kaj ke ĉina rego supre Tibeto ne ekzistis dum la tuta tempo. Ekzemple, Tibeto ĝuis larĝa grado de memstareco en la jaroj antaŭ la komunistoj regis la tutan Ĉinion en 1949. Multaj Tibetanoj deziras ĉi tiun memstareco subtenatan, tial la protestoj.

Kiu instigis ĉi tiujn lastajn protestojn?

Ili komencis la 10-an Marto, ĝuste 49 jaroj post kiam Tibetanoj okazigis insurekcion kontraŭ ĉina regno. Estis protestoj en kelkaj urboj ĉirkaŭ la mondo, kaj far monaĥoj de la Drepung Monaĥejo, tuj ekster la Tibeta ĉefurbo Lhasa. Ĉi tiuj iniciaj protestoj ŝajne kuraĝigis la tibetanojn. Dum la sekvantaj tagoj la manifestacioj disvastigis ankoraŭ en aliaj lokoj de Ĉinio loĝitaj far tibetanoj.

Ekonomiaj faktoroj ankaŭ havis rolon. Multaj tibetanoj estas koleraj kontraŭ la pliiĝantaj nombroj de han chinaj enmigrintoj alveninte en la regiono, kaj akuzas ke ili okupadas la plej bonajn laborpostenojn. Tibetanoj sentas ke ili estas postlasitaj de la ekonomia ekprosperiĝo kiun ĝuas la marbordaj provincoj kaj ili ankaŭ suferas la ĉinian akcelantan inflacion.

Solvos la du flankoj siajn diferencojn?

La Ĉina registaro jam estis okupiĝanta pri malaltrangaj intertraktoj kun Tibeta ekzilita registaro, kiu estas bazita en Barato, dum la lastaj jaroj. Sed ĉi tiuj intertraktoj ne sukcesis iri tre for, kaj verŝajne ne sukcesos iri for estonte - la opinia malsimileco inter la du flankoj estas tro granda. Ĉinio diras ke la Tibetanoj en ekzilo, gvidataj far Dalai Lama, deziras ne malpli ol apartigi Tibeton de la patrio. Dalai Lama diras ke li nur volas veran memstarecon por la regiono.

Kial la Tibeto afero estas do tiel bone konata en La Okcidento?

Ĉi tiun demandon malfacilas respondi. Ĉinia regado de alia el siaj okcidentaj regionoj, Xinjiang, estas ĝuste tiel polemika, sed ne akiras tiom multe da diskonigo. Eble unu el la kialoj okcidentanoj scias tiom multe pri Tibeto estas la Dalai Lama. Ekde sia fuĝo el Tibeto sekve de la malsukceso de la insurekcio de 1959, li vojaĝis ĉirkaŭ la mondo petante pli da memstareco por lia hejmlando, tamen emfazinte la senperforto. Li gajnis la Nobelan Pacpremion por liaj penoj en 1989.

Ĉu estos pliaj protestoj?

Verŝajne. La fundamenta kaŭzo de la manifestacioj ne estis solvita kaj sekve streĉiteco daŭros. Ankaŭ, la Olimpikoj estos tenataj en Pekino ĉi somere. Kampanjantoj interne kaj ekstere de Ĉinio jam komencis uzi la diskonigon ĉirkaŭigantan la eventon reliefigi iliajn apartajn koncernojn. Estas tre probable ke tiuj, kiuj deziras pli grandan memstarecon por Tibeto daŭros ilian kampanjon. Unu potencialo ekflamejo povus aliri kiam la Olimpika torĉo alvenos en Tibeto en kelkaj semajnoj de nun.
******************************************************
Mia komento - se oni uzus Esperanton kiel lingvo de interkompreno inter la ĉinoj kaj la tibetanoj, eble estos pli facile trovi solvojn por la problemoj de Tibeto.

Iom pri Tibeto

Mi ŝtelis kaj adaptis iom da informo pri Tibeto el la Esperanta Vikipedio. Estas malfacile kontroli la verecon kaj ekzaktecon de ĉiuj datoj, sed almenaŭ jen kion oni povas diri pri la lando de sur la monda tegmento (kun la nacia flago montrata sube):



La "aŭtonoma regiono Tibeto" (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 2,1 milionojn da loĝantoj. Malgraŭ la enmigra politiko de la ĉina registaro, Ĉinoj (hanoj) daŭre estas malplimulto en la regiono. La plejmulto plu estas tibetanoj, kies lingvo estas la tibeta. La regiono apudas Xinjiang-on kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo. Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Barato, Mjanmao, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento. Ĝia landlimo estas longa 4 mil km kaj areo pli ol 1,22 milionoj da kvadrataj kilometroj, t.e. 12.8% de tiu de la tuta lando.

La tibetnacianoj nombras 2,236 milionojn, kiuj konsistigas 96,4% de la regiona loĝantaro. Tie vivas 66 mil hanoj, kiuj konsistigas nur 2,8% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ 18 mil loĝantoj de aliaj nacimalplimultoj, kiuj kosistigas nur 0,8% de la tuta loĝantaro. En Tibeto vivas ankaŭ menbaoj, lobaoj, hujoj k.a.
Post kiam Padma Sambhava venkis la bon-pastrojn kaj iniciatis lamaismon, Tibeto estis teokratio. Ĝi restis ekster koloniismo kaj okcidenta civilizo. En la 1940-aj jaroj, ne ekzistis minejoj kaj la nuraj aŭtomobiloj apartenis al Dalai-Lamao.



En 1950, la Ĉina Popola Respubliko reinvadis Tibeton kaj aneksis ĝin al sia teritorio. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La centra ĉina registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto.

La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron.

Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita en 1965.

La ĉina politiko estas kolonigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi Ĉinojn plejmulto en la regiono. Du trionoj de la loĝantaro de Lasao konsistas nun el Ĉinoj. La subprema politiko kaŭzis, iuj diras, ĝis la jaroj 1990-aj pli ol unu milionon da mortintoj inter la Tibetanoj.

De sur BBC prenitaj:

Ĉinio diras ke Tibeto estis ĉiam parto de sia teritorio.
Tibeto havis longajn periodojn da aŭtonomio antaŭ la 20-a jarcento.
En 1950 Ĉinio lanĉis militan atakon.
Opozicio al ĉina regno kondutis al sanga ribelo en 1959.
La spirita estro de Tibeto, Dalai Lama, fuĝis al Barato.

Dec 10, 2005

Quechua, lingvo de la inkaoj, la lingvo de homoj


Maĉu Piĉu, fama fortikaĵo en la Inkaa Imperio Posted by Picasa
Ethnologue.com parolas pri 6912 sciintaj vivantaj lingvoj en nia mondo. La studoj montras ke en 50 jaroj, duono el ili estos jam malaperintaj, kaj kun ili, la kulturoj malantaŭ ilin. La plejparto de la lingvoj listitaj, certe, havas nur dekojn aŭ centojn da parolantaro, kaj, kun la globaliĝo de nia civilizacio, ili ne havas multajn ŝancojn travivi. Ĉu ni, la personoj el la pli teknologie evoluinta mondo povs fari ion? Mi kredas ke almenaŭ ni povas provi lerni kelkajn vortojn en iuj de ili... Iukaze, iom da helpo povas vere reviviĝi endanĝerinta lingvo.

Posted by Picasa
Lingvo kiun mi antaŭnelonge malkovris interrete (ne endanĝeriĝita) kaj kiu fascinis min estas la quechua [keĉua], parolita antaŭe en la Inkaa Imperio kaj ankoraŭ aktiva nuntempe, funkcianta kiel oficiala lingvo en Peruo kaj Bolivio kaj ankaŭ havante sufiĉe da parolantaro en Ekvadoro, Argentino kaj Ĉilio. La statistikoj indikas nun inter 10 kaj 14 milionoj da parolantoj en Sudameriko. Quechua aperis en la urbo Caral [Karal], en la hodiaŭa Peruo, ĉirkaŭ 2600 jaroj antaŭ Kristo. Ĉar la inkaoj ne uzis skribon, la latina alfabeto estis adaptita nunepoke por ilia lingvo. La quechua (aŭ runa simi, kiel ĝi estas nomata de la parolantoj - tiu estas "la lingvo de homoj"), havas tute regulan gramatikon. Do, ĝi estas perfekte regula lingvo, kiel Esperanto. Ĉu la inkaoj helpis la lingvon fariĝi pli regula por povi esti facile uzata en la Imperio, kiel nacia tipo de "Esperanto"?

Posted by Picasa
Vortoj en Esperanto kiel kajmano, lamo, gaŭĉo, kokao, kondoro, pumo, vikono, inkao kaj kinino, ĉiuj devenas de la quechua. Mi ne eniros en detaloj pri la lingvo, oni povas lerni kelkajn vortojn interrete per Esperanto sur ĉi tiu paĝo, sed nur aldonos ke, por demandi ion, oni aldonas chu [ĉu] al la fino de l'demando. Ĉu Zamenhof vere sciis ion pri la inkaa lingvo kaj uzis ĝin kiel inspiro por Esperanto? Malfacile ekscii certe, probable ke ne, sed, ĉiukaze, mi kredas ke la belaj infanoj el la ĉi supraj fotoj meritas lerni pri ilia historio kaj kulturo en la lingvo de siaj famaj antaŭuloj. La trian foton mi ŝtelis de ĉi tie.