Showing posts with label sporto. Show all posts
Showing posts with label sporto. Show all posts
May 8, 2008
Olimpika torĉo sur Ĉomolungma
La olimpika torĉo atingis hieraŭ Ĉomolungma (video fonto - ĉina CCTV televido), la plej alta pinto el la mondo (8848 aŭ 8850 metrojn laŭ okcidentanoj, 8844,43 metrojn laŭ ĉinoj). La unua kaj lasta torĉoportantoj estis tibetaj virinoj. Lha gjalo! ["La dioj venkis" - tion diras la tibetanoj kiam ili atingas gravan destinacion]. Kvankam multaj tibetanoj el diasporo oponis tiun ĉi veturon de olimpika torĉo, mi kredas ke ja ĝi estis bona okazo de paca kaj amikeca mesaĝo por ĉiuj popoloj el la mondo.
La personoj sen oksigenmaskoj videblaj en la video devas esti plejparte tibetanoj, multe pli bone adaptitaj en medio kun malalta aerpremo. Unu el la torĉoportantoj ekkriis en la angla "One world, one dream!" ["Unu mondo, unu revo"]. Tiu ĉi povas esti interpretata ambaŭdirekte, kiel slogano por Tibeto aŭ por Ĉinio, sed li haltis tie kaj ne aldonis "one China" ["unu Ĉinio"]... Ni povas memori la sloganon de protestantoj por Tibeto: "Unu mondo, unu revo: sendependa Tibeto". Oni eble neniam scios la veron pri kion li volis diri, sed la preĝflagetoj kiuj videblis ĉie diras multe pri la respekto de la montgrimpantoj por Tibeto kaj tibeta kulturo. Kaj la fakto ke la unua kaj la lasta portantoj estis tibetaninoj certe ne estis ŝanca. Eble pli bonaj tagoj alvenas por la homoj de sur la monda tegmento.
Raporto.info ankaŭ havas artikolon pri la evento (Lazuraĉielo).
En Tibeto mem, samtage, la protestoj ne tute ĉesis. Pli ol 2 km da flagoj kun protestoj por sendependo de Tibeto estis ligitaj en areo proksime de monaĥejo en Kham [Ĥam] (orienta Tibeto). La aŭtoritatuloj sendis personojn por "patriota reedukado" de la 300 monaĥinoj el la loka monaĥejo, sed la tibetaninoj estis jam forlasintaj la areon kaj la senditoj trovis neniun por "reeduki". (Fonto: Tibetcustom en la angla).
Apr 3, 2008
Originala propagando
Mi ne ŝatas ĝenerale la propagandajn videojn, sed tiu ĉi estas vere originala - belaj bildoj kaj bela muziko: paraŝutistoj kun la flago de Tibeto. Estis simbola gesto levi ĝin en aero 3650 metrojn supre de la marnivelo, la sama alto kiel Lhasa, la ĉefurbo de la Monda Tegmento. Miaopinie, la video estas belega paca mesaĝo, povintus esti la flago de iu ajn lando. Sed ĉi okaze estis la flago de Tibeto tiu kiu iomete ĵaluzigis min...
Mar 25, 2008
Kio okazas nun en Tibeto?
Pro la malpermeso de fremdaj ĵurnalistoj en Tibeto, neniu vere scias kio okazas tie plu. La Tibeta Centro por Humaj Rajtoj kaj Demokratio de sur http://www.tchrd.org taksas la nombron de mortintoj al 79, kun 1200 arestitoj kaj pli ol 100 personoj malaperintaj. Ankaŭ, ĝis hodiaŭ, 645 tibetanaj manifestaciantoj kapitulaciis al polico post publika apelo de ĉinaj aŭtoritatoj.
Hieraŭ, la 24-an de marto, paca protesto ekiĝis far de monaĥoj de Chokri monaĥejo kaj Ngyoe-go monaĥinejo de la urbo de Drawo, distrikto de Drago (ĉine Luhuo Xian), Tibeta Aŭtonoma Prefekturo de Kardze, provinco de Sichuan (orienta parto de Tibeto).
Kiam la polico ekis, konfrontaĵoj okazis. 18-jara monaĥo estis mortpafita kaj 30-jara monaĥo ankaŭ troviĝas en grava stato pro kuglo vundo.
Ĉinaj aŭtoritatoj ankaŭ deklaris ke policano estis mortigita en la protesto.
Intertempe okazis la ceremonio de olimpika torĉo ekbruligo kaj kelkaj aktivuloj provis montri fronte de kamerao flageton kun mankatenoj anstataŭ olimpikaj cirkloj. Ili sukcesis por mallonga tempo vidiĝi sed ne perturbis la proteston. La parolado de la ĉina reprezentanto daŭris sen interompo. La departo de la olimpika torĉo ankaŭ ne okazis sen problemoj, kelkaj personoj protestis kontraŭ Ĉinio kaj provis halti la personon kurantan kun la torĉo.
Intertempe oni malblokis la retpaĝaron de BBC en Ĉinio (mi ne scias se la akceso ĉe youtube ankaŭ eblas nun). Sed por turistoj kaj ĵurnalistoj, Tibeto daŭre restas malakcesebla regiono.

Subscribe to:
Posts (Atom)