Apr 6, 2006

La Akva Mondo


Posted by Picasa
Atlantide (au Atlantido) estas akva mondo, pli granda ol Tero, kun radiuso de 7235 km. Ĉirkaŭ 94% el ĝia surfaco estas kovrita de akvo, kun grandaj insuloj dissemitaj ĉi tie kaj tie. Ĝi ĉirakaŭiras Altairon en 4.35 jaroj, 16.72 lumjarojn for de Tero. Atlantido havas 2 satelitojn: Icarus kaj Sen. Sen havas atmosferon kaj akvon kaj eblas ke vivo ekzistas sur ĝia surfaco.

Fizika mapo de Atlantido Posted by Picasa
Atlantido havas populacion de 316 milionoj. Ekzistas 9 ŝtatoj kaj 6 lingvoj parolataj. La teknologia nivelo estas relative alta. Nunepoke oni esploris la tutan planedon kaj baldaŭ preparos lanĉi la unuan artefaritan sateliton.

Posted by Picasa
La nokto jam regis kiam ni preparis foriri. Dek submarinoj preparis por fora misio en kaŝita angula de la malgranda insulo Ven. Estis rara nokto, kun la verda tropika vivolumo entediĝante ĝis la ĉielrando. Nia vojaĝo estis esplora misio en la nordaj akvoj, kun la celo identigi kion intencas fari tie la Norda Respubliko. La Blua Federacio neniam ŝatis militon, sed niaj spionoj havis sufiĉe da informoj kiuj sugestis ke la respublikanoj intencis ekspansii ilian influareon post Borealia kaj Totem.
La daŭro de la historio (ankoraŭ verkanta) legeblas sur La Akva Mondo paĝo.

4 comments:

Anonymous said...

Se mi korekte komprenis, la "Akva Mondo" estas iu sciencfikcia beletrajxo... Do, tial demando: kial la auxtoro petolumas pri nomo "Atlantido" estiel la ekstertera nocio (kvazaux pri iu fora planedo)? Ja la "atlantismo" estas nia, niaplaneda, antikva historio - teme al la antauxa, pereinta, civilizo. Do, la autoro penas nocive fusxi la veron...

MCG said...

La komentanto devus legi la priskribon de la planedo (la ligo estas ekzakte je la komenco de mia blogaĵo) antaŭ ol fari komentojn pri la fuŝaĵo de la nomo "Atlantido" por ekstertera planedo. Speciale la historia parto. Ĉar Atlantido estis koloniigita kaj nomita de teranoj. Kaj multaj aliaj nomoj tie estas teraj, ne nur "Atlantido".

la cheshire kato said...

Bonan Paskon al vi :)!

MCG said...

Dankon, sed por mi la Pasko estas venontdimanche. Mi estas ortodoksa kristano :-).