Apr 30, 2006

Esperanto ĉeestinte la Ortodoksan Pasko Feston


Posted by Picasa
La 23-an de aprilo oni festis la Ortodoksan Paskon, do la reviviĝo de Jesuo Kristo. Mi partoprenis la religian ceremonion en la malgranda rumana preĝejo. Dimanĉe oni legis la ĉi suban fragmenton el la evangelio laŭ Johano en 11 lingvoj: rumana, greka, latina, angla, franca, itala, germana, rusa, hispana, hebrea kaj Esperanto:
19 Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
20 Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron.
21 Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas.
22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton:
23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
24 Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis.
25 La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

Kelkaj el ni helpis la pastron leginte laŭtvoĉe en diversaj lingvoj. Mi legis en la rusa, hispana kaj Esperanto. Estis la unua fojo kiam Esperanto estis uzita (eĉ se malmulte) en la Rumana komunumo de Roĉestero, Novjorkio.
La tutan Paskon mi estis tiel okupita kun veturoj kaj vizitoj de amikoj ke ne havis tempon eĉ por spiri. Nur marde vespere, la 25-an de aprilo, mi finfine denove sukcesis normaliĝi mian programon.
Kalkajn tagojn antaŭ Pasko, vendrede (la 21-an de aprilo) mi fastis, laŭ la ortodoksa tradicio, por 24 horojn sen manĝo kaj akvo. Estis pli facile ol pasintjare (pri la pasintjara fasto oni povas legi tie ĉi). Sed unu el miaj rumanaj amikoj, Ŝtefan (kiu estas kuracisto) fastis sammaniere por 33 horojn! Sen akvo aŭ manĝo! Li ankaŭ aldonis ke la ideo ne trinki akvon post pli ol 24 horojn ne ŝajnis al li saĝa. Alia interesa afero estas ke dum fastado li sentis sin denove energiplena post pensa diro de mallonga preĝo (Patro nia).

2 comments:

Anonymous said...

Saluton kara!!
Mi estas felicxa pro via sukceso, kaj hodiaŭ mi scias ke mi ne maltrafis kiam mi elektis Esperanton por lerni. Sincere, mi ĝojas kiam mi povas observi Jesuon Kriston ene la vivo de la homoj.
Brakumojn
Brazila Amiko
Pardonu min, se mi ne povas tute kompreni la mesaĝon, ĉar mi estas novulo. Retadresso: zidanhi@yahoo.com.br

MCG said...

Saluton kaj dankon pro via mesaĝo! Vi certe ne maltrafis lerninte Esperanton! Ne zorgu, baldaŭ vi komprenos ĉiujn vortojn el miaj blogaĵoj!