Sep 29, 2005
Andromeden...
Antaŭnelonge mi rememoris la belan ĉielan vidon de nia galaksia najbaro, Andromedo. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ 2,9 milionoj lumjarojn for de ni kaj estas preskaŭ 250 miloj lumjarojn larĝa (pli ol duoble nian galaksian diametron). Ofte ni pensas pri la vivodaŭro de nia suno, kiu, post ĉirkaŭ 5 miliardoj da jaroj ĉesos ekzisti, sed ni forgesas ke antaŭ tio, alia tre spektalka afero okazos: la malapero de nia galaksio. Ĉar ĉiu sekunde, en nia derivo, ni alproksimiĝas Andromeden kun 140 kilometroj. Post ĉirkaŭ 3 miliardoj da jaroj, kiam nia suno ankoraŭ ekzistos en sufiĉe bona stato sur ĉielo, nia galaksio kuniĝos kun Andromedo. La ĉi suba foto montras nunokazantan ekzemplon de galaksia kolizio:
Certe, ĉar inter steloj ekzistas vastegaj liberaj spacoj, la fenomeno probable ne afektos nia vivo (se ni, la teranoj, ankoraŭ vivos surtere tiam), sed la ĉielaspekto ŝanĝiĝegos. Ĉiuj steloj (inkluzive la suno) ŝanĝos ilian orbitojn kaj distribuon kaj finfine el la du spiralaj galaksioj aperos nur unu sola, giganta, elipsa matura, nova galaksio. Elipsa formo ŝajnas esti la fina stato de galaksia evoluo tutuniverse. Eble ĉiuj niaj najbaraj steloj estos anstataŭitaj de aliaj... La suba foto montras elipsan galaksion. Ĉu nia galaksio aspektos simile al ĝi?
Nun Andromedo estas la plej fora objekto en la tuta Universo videbla nudokule de sur Tero. Sed memoru ke, kun ĉiu generacio, ĝi alproksimiĝas de ni, kun ĉiu fluanta sekundo ĝi troviĝas 140 kilometrojn pli proksime. Kaj kun ĉiu generacio ĝi aspektos pli granda kaj brila nokte, ĝis kiam kovros la tutan ĉielon, unuiĝonte kun nia Lakta Vojo. Niaj posteŭloj, se ili daŭros vivi surtere kaj ĉi galaksie, atestos grandan spektaklon post preskaŭ tri miliardoj da jaroj.
Etikedoj:
scienco
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
10 comments:
Kia interesa blogaĵo!
Mi tute ne scias pri tio, kvankam mi ŝatas la astronomion.
Dankon pro via vizito, Fatima, mi strebos aldoni aliajn interesajn aferojn...
Ankaŭ mi ne konis pri tiu kolizio. Interesa legaĵ.
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
Tre interesa kontribuo.
Mi amas rigardi la noktan cxielon.
Vidante gxin mi memoras kiel malgranda kaj malsignifa ni estas rilate al neimagebla grandeco de la universo.
Samtempe mi sentas min iel kunligita kun cxio kio ekzistas.
Bedaurinde en niaj okcidentaj grandurboj oni nur vidas la plej brilajn stelojn...sed mi cxiam gxuas la stelojn kiam mi estas en kampara regiono.
Mi ankau sxatas trovi la planedojn...
Nuntempe Marso estas bone videbla.
Gxi ne estas tiel brila kiel antau
du jaroj, sed tamen estas bela vidajxo.
tutkore salutas vin Ralf
Dankon, karaj Luis kaj Ralf pro la vizito kaj komentoj. Estas tre triste ke la urboj detruas la stellumo. Laŭ miaj konoj, nur en Ĉehio ekzistas leĝoj kontraŭ la lumpolucio, Ni esperu ke ili plivastiĝos...
Kara samideano, gratulon pro via tre bela blogpaĝo !!
La bildoj estas ravaj kaj via komento estas tre interesa ; mi ankaŭ ne sciis pri tiu kolizio ...
La astronomio elvokas al la homaro ke ni estas tre malgrandaj en la kosmo, kaj ke nia mirinda planedo estas fragila trezoro kiun ni devas protekti ...
Nia vivo estas efemera miraklo !!
Mi tre amike salutas vin el la Norda Francio !
Dankon, Mike, pro vizito kaj komentoj. Mi havas kelkajn aliajn interesajn temojn en mia menso kaj aldonos ilin al mia blogo kiam mi tempos.
Saluton kara,
Mi jam scivolemas pri viaj novaj temoj...hodiau mi flugos al Britujo gxis venontan dimancxon por viziti amikon (esperantistan)
Gxuu la semajnon.
tutkore salutas Ralf
Karaj,
vere imprese viaj fotoj, mia amiko Frank Vohla, esperantisto, estas pasia astronomo, do rigardu liajn pagxojn, parte en Esperanto, ne plu tre aktuala, parte, sed egale...
Saluton de Cez!
Klaku: cezar
Dankon denove karaj Cezar kaj Ralf. Mi havis multajn malbonŝancajn okazintaĵojn lasttempe, tial mi malmulte sktibas, ĉar tempo malmultas kaj problemoj plenas. Se ĉio bonas, venontsemajne mia vivo normaliĝos kaj mi blogos pli ofte.
Post a Comment