Sep 26, 2005

Salsa danco


 Posted by Picasa
Tiun ĉi foton de Henry Herrera kaj Desiree Dicupe mi ŝtelis de sur alia paĝo sed la ideo estas ke pasintsemajne, vendrede kaj sabate, unu de miaj plej bonaj amikoj (Stefan) invitis min al salsa danco festo. Li montris min la paŝojn iu vespere (li sufiĉe bine spertas en salsa danco), sed kiam ni alvenis tie vendrede je la 11-a de nokto, la plejparto de l'ĉeestantoj dancis pli-malpli profesie nivele, kaj mia sola provo danci kun knabino multe pli sperta ol mi ne estis tre sukcesa. Ĉar sabate mia komputilo denove rompiĝis (ĉi tempe, finfine, la procesoro mortis), mi provis ripari ĝin la tutan tagon kaj estis tro laca por la dua fiesta parto. La vero estas ke estis sufiĉe belaj knabinoj tie, sed se oni ne scias bone danci salsaon, nenion oni povas fari, ĉar, malsimile al aliaj festoj, tie salsa danco estas la ĉefa okupo de ĉiuj kaj neniuj aliaj kvalitoj gravas. Hieraŭ vespere mi trovis per Limewire salsan kurson kaj intencas lerni danci pli bone baldaŭ kaj avenĝi unuaokaze mian pasintsemajnan malsukceson.
Intertempe mi ankaŭ malkovris fizikajn ekzercojn kiuj mortigos mian lastan graseton ĉirkaŭ miaj koksoj. En unu, maksimume du semajnoj, mi finfine aspektos kiel baleto dancisto. Eble mi eĉ aperigos nudan foton de mi ĉi bloge, hahaha.
Ankaŭ, lastatempe ŝajnas ke iuj el miaj amikoj (Stefan kaj Orlin) interesiĝas pri Tajĝiĉŭano. Mi jam komencis du semajnojn antaŭe trejni kun Stefan ĉiun dimanĉon en tiu ĉi plej altnivela luktarto tutmonde.
La lasta agrabla (re)malkovro okazis sabate vespere kiam mi elŝutis kelkajn kantojn far Teresa Teng. Ŝi havas unu el la plej varmajn voĉojn kiujn mi iam aŭdis. Ŝia muziko estas kiel kuracilo kiu kreas bonan animstaton.

3 comments:

Hans-Georg Kaiser said...

Ĉu nuda blogisto? Mi pensas, ke tio estus tro por la bonaj esperantistoj:)?


Kore, Cez!
Kiu legis vian raporton
kun intereso.

Anonymous said...

Saluton kara,

Mi ne kapablas danci...
mi kelkfoje provis tion sensukcese.
Mi cxiam multe hontis kaj gxojis kiam la muziko finigxis.

Probable mi same lerte dancas kiel
cigana dancurso :-))

salutas Ralf

MCG said...

Saluton, Cezar kaj Ralf! Unue mi pardonpetas pro la verifikvorto, sed lastatempe mi ricevis multe da spamkomentojn kaj devis viŝi ilin multajn fojojn. Se mi aperigos nudan bildon de mi, ĝi estos arta, sen videblaj seksorganoj, hahaha. Do nenio naŭza tie... Pri salsa: mi trovis tre bonan kurson interrete. Kaj mi intencas lerni multajn aliajn dancojn. Estas interese danci.