Aug 18, 2005

La luktantoj


 Posted by Picasa
Eble la Esperanto krucado jam komencis... Jen priskribo de terano kiu spendis du jarojn tie (estas fragmento de l'sciencfikcia romano kiun mi planas verki iutage).
Tiam, tri kavaliroj aperis el la kastelo, ĵus post la sunsubiro. Estis tri belegaj blondharaj knabinoj, kvazaŭ identaj, probable ĝemelinoj, same vestitaj, kun elagantaj vestaĵoj kaj ŝuoj, tute maltrafaj por rajdado. Eĉ pli, ili rajdis sen seloj aŭ direktiloj kaj ĉiu portis grandan krucan sabron. La griza kastelo, la gigantaj arboj malantaŭe kaj la ĉiela koloro, ĉiuj kreis malrealan atmosferon sur la planedo nomata far teranoj Bendis. Unu el ili levis la sabron kaj ekkriis fortan batalkrion. La milito estis ĵus komencinta. Kaj mi ektrovis min meze de ĝi...

4 comments:

Anonymous said...

Kara Gebeleizis,
Vi povus uzi diversajn vizagxojn kaj malsamajn vestajxojn por viaj batalantoj. Tio nepre farus vian kreajxon pli alloga.

MCG said...

Jes, mi certe intencas tion. Mi nur voli iom pli uzi la samajn vestaĵojn ĉar ili ankoraŭ ŝajnis al mi interesaj :-).

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS said...

Antaŭen kun verkado de via romano!

MCG said...

Dankon pro kuraĝigo, kara Luis, mi volas verki ĝin tute Esperante.