Aug 2, 2005

Esperanto kaj kultura identeco



Pensinte pri la lingvojn kiujn mi parolas sufiĉe flue, mi trovis ke mi ne proksimas de ĉiuj kulturoj kiuj uzas ilin. Mi certe komfortas esti rumano, ĉar rumana estas mia denaska lingvo kaj mi naskiĝis kaj kreskis en Rumanio. Esperanto kulturo ankaŭ estas "mia", ĉar mi uzas sufiĉe la lingvon kaj havas sufiĉe da samideanajn amikojn. La angla ja havas tro da parolantaro monde kaj tro multe da kulturoj kaj pseŭdokulturoj. Kvankam mi parolas ĝin kiel denaska parolanto nun, ja mi tute ne sentas min kiel parto de la angla kulturo, kaj tio ĉi ja estas stranga afero, ĉar mi jam vivis en Usono pli ol 6 jarojn! Ĉu eble pro la lingva imperiismo de la angla? Kaj pro la aroganteco de usonanoj en ekstera politiko?
La franca lingvo tre proksimas de mia koro, ĉar laŭ mi estas tre bela. Ĝi multe pli proksimas de mi ol la angla, sed, kvankam mi sentas proksime de ĝi, mi tute ne sentas ke mi estas parto de ĝi. Eble pro iom da aroganteco de francoj, ankaŭ?
La hispana estas eĉ pli proksime de mia koro ol la franca, ĉar, post kiam mi lernis ĝin, en latino-amerikaj komunumoj mi ĉiam sentiĝis kaj estis traktata praktike kiel latino-amerikano. Kaj mi mem miras kial... Eble ankaŭ la bela Marta (mia fora-nun Sudamerika amikino kaj la plej bona elekto por mi kiel estonta edzino) havas kulpon por tiu ĉi situacio...
La rusan mi parolas sufiĉe bone, sed pro la doloro kaj malfaciloj kiujn Sovetunio kreis por mia lando, mi ne povas ami la landon, nur la kulturon kaj la homojn. Kvankam mi mem havas iom da slava sango en miaj vejnoj, mi tute ne sentas min kiel parto de la rusa kulturo.
La italan mi sufiĉe bone babilas nun sed estas ankoraŭ iom tro frue ekscii kiom ĝi proksimas de mi...
Do, el 7 lingvoj parolataj, mi nur sentas min sufiĉe proksime de tri kulturoj...
La nigra-blankaj bildoj estas de apud mia loĝejo.



 Posted by Picasa

No comments: