Mar 16, 2005

Sonĝoj

Mi kredas ke ektrovis la kialon kiu bremsas mia progreso en ĉio kion mi entreprenas. Kvazaŭ ĉiuj miaj sonĝoj okazas en la ĉirkauaĵo de mia infaneco. La hejmo kaj vilaĝo estas belegaj, kaj mi sopiras ilin tre multe tie ĉi, tiel malproksime, kvazaŭ ĉe l'alia rando de l'globo. Sed la pasinto ne povas reveni. Miaj geavoj ne povas reviviĝi nun. Mi devas antaŭeniri mian vojon kaj rigardi la estonton tra la nuntempon. La amo por mia vilaĝo estas kiel amo por iu perdita. La tempo ne kuracas ĝin ĝis oni rigardas antaŭen. Mi devas rigardi antaŭen! Kaj konstrui en mia interna mondo alian universon, kiun mi povus kunporti por ĉiam!

No comments: