Mar 20, 2005

Dolchamar

Tiujn ĉi tagojn mi malkovris la finna muzikgrupo "Dolchamar" en Esperanto, speciale mi ekŝatis "Junaj idealistoj". La versoj estas bonegaj, mi pripensas igi la kanton mian himnon por estonto. Jen la liriko kopiigita de sur la paĝo de Dolchamar (kun la "ch-gh" convencio):

Junaj idealistoj

1.Al kreanto evoluu
Prirakontu vian revon
Urbon propran vi konstruu
Al loghantar donu vivon

Zorgu kiel pri florbed
Nutru per propagand
Kun fervoro kaj kred
Ghi kreskas al plena land

R. Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj

2.Resanigu per ole’
Satigu per fish kaj pan
Ighas via grand ide’
Monden dushanta fontan

Al kreanto evoluu
Efektivigu vian revon
Universon vi konstruu
Al homar donu celon

X.Idealistoj neniam maljunighos!

Estas ekzakte kion mi revas igi mian vivon :-). Espereble ne multoj legos tiujn ĉi liniojn, ĉar mi ne deziras malhelpon de miaj malamikoj, hehehe. Mi jam malkovris tro multe de mia sekreta universo, ŝŝŝŝŝŝ! La projekto de la Norda Stelo devas daŭri kiel decidite du jarojn antaŭe.

No comments: