Vere mi vidis hieraŭ ke iuj pri kiuj mi kredis ke estis miaj amikoj, ne estas tiel, sed ĝojas vundi miajn sentojn se ili havas la okazon. Sed ne gravas, mi bezonas sole la amikecon de UNU, la aliaj, se estos personaj bonaj, venos solaj ĉe mi, se ne, mi certe ne bezonas ilin.
Mi tajĝiis hodiaŭ matene denove en la arbaro, en la bruego de iuj ĉenosegiloj al la najbaraj hejmoj. Poste, en la posttagmezo mi sentis tre laca kaj alvenis hejme d'el laboratorio. Mi dormis preskaŭ 4 horojn kaj forestis la karateo trejnadon. La printemo vere sentiĝas ekstere, mi povas ja spiri novan aeron...
Mi tre ŝatis iujn versojn de Korano hodiaŭ. Pri Moseo kaj sia kompeto kontraŭ la sorĉistoj de l'faraono, kiam sia bastono englutis iliajn serpentojn (As-Su'ara (La Poetoj) - Suraho no. 26):
46. Tiam Moseo ĵetis sian bastonon kaj jen ĝi englutis tion, kion ili esis farintaj.
47. Tiam la sorĉistoj falis teren adorante.
48. Ili diris: "Ni kredas je la Sinjoro de l'Universo,
49. la Sinjoro de Moseo kaj Aaron".
50. Faraono diris: "Vi kredas je Li, antaŭ ol mi permesis tion al vi? Li certe estas via majstro, kiu instruis al vi magion. Baldaŭ tamen vi ekscios. Vere pro via malobeemo mi detranĉos viajn manojn kaj piedojn, kaj mi vere krucumiĝos vin ĉiujn".
51. Ili respondis: "Tio ne estas doloro. Ni ja vere revenos al nia Sinjoro.
52. Ni esperas, ke nia Sinjoro pardonos al ni niajn pekojn, ĉar ni estis la unuaj kredantoj".
La vortoj "Tio ne estas doloro. Ni ja vere revenos al nia Sinjoro" vere kortuŝis min. Estas malfacile vidi ĉirkaŭe tiom da kredo hodiaŭ!
Kaj la historio legita en la libro de Wong Kiew Kit ("The Complete Book of Zen" - "La kompleta libro pri Zeno") estas alia interesindaĵo (paĝo 228):
Pastro (aŭ imamo), velis ĉe izola insulo kaj post monatojn de dedikita lernigado, konvertigis la aŭtoĥtonojn al lia religio. Posten li velis hejmen, sed rigardante malantaŭen karese trans la maro al insulo, li tre surpriiĝis vidante tri brilajn lumojn senŝaŭmiĝinte super la akvon al sia boato. Kiam la lumoj malproksimiĝis, li vidis tri el liajn plej fervorajn konvertitojn. Sed ili estis kurantajn super la maron al li!
Alproksimiĝinte al l'boato, ili diris: "Nia Sankteco, ni forgesis ĉu ni diru Amin aŭ Amen post niajn preĝojn al Sinjoro. Bonvolu, instruu nin antaŭ vi reiras, por ke ni povu diri niajn preĝojn korekte." Emociigita ĝis larmoj de ilia sindonemo, lia Sankteco diris: "Miaj bonaj homoj, ne zorgu se ĝi estas Amim aŭ Amen, sed daŭru preĝi kiel vi faris antaŭe, ĉar vi atingis spiritan nivelon multe pli alta ol mi".
No comments:
Post a Comment