Ŝainas ke lastatempe mi igis mian taglibron filmanoncejo. Sed ĵus okazis ke mi spektis hodiaŭ (ja hieraŭ) denove "Dersu Uzala" (Mosfilm, 1974, direktita de Akira Kurosava). La filmo tre proksimas de mia vidmaniero pri la naturo kaj mondo en ĝeneralo. Estas filmo sen specialaj efektoj, sed kiam oni spektas ĝin, la vivo ekstera forgesiĝas kaj la mondo ekstera ne plu ekzistas, la mondo de l'filmo estas la sola vivanta mondo. Dersu Uzala memorigas min pri la vivo de homoj kiuj similis al tigroj kaj agloj, por kiuj la tuta planeto estis lito kaj la tuta ĉielo tegmento. Nuntempe la peljparto de ni vivas en skatoloj kaj forgesis miradi la stelojn. Oni uzegaĉas multe da tempo farante stultaĵojn kaj pensante pri sekso anstataŭ vere VIVI. Sed Dersu esperigas, optimistigas kaj vivigas min. La '74 jaran Oskaron la filmo tute meritis.
Alia bona afero estas ke Marta ŝajnas esti TRE seria pri la plibonigo de sia angla scipovo. Mi ĝojegas vidi ŝin tiel decidita. Ŝainas ke mia ekstera Universo ankaŭ komencas plibonigi. La sola restinta problemo estas la stranga reago de mia kuzo, kiu probable evitas min. Kulpulo pri nenio mi estas kaj tute ne komprenas lian konduton... Esperemos ke Dio helpos min solvi la problemon.
No comments:
Post a Comment