May 27, 2005

Printempaj sonĝoj


 Posted by Hello
Folioj kreskas dumnokte fenestre,
Kaj la arboj ŝajnas brakumi mian ĉambron
Kiam mi dormas.

Miaj sonĝoj fariĝas pli densaj,
Densaj de verda spiro kaj pluvo,
Birdkante densaj de rememoroj el mia infaneco
Kiam mi estis provanta atingi la ĉielon
Kaj karesi ĝian bluan veluron.

La nokto, kiel nigra litkovrilo
Kaŝas la sonĝoj kaj la arbobranĉoj.
Ili ĉiuj kreskas, harmonie, silente,
Vojaĝante foren, al strangaj mondoj.
Ni ĉiuj kreskas en sonĝoj,
Fariĝante landoj, planedoj...

Kiel la arbaj branĉoj,
Niaj sonĝoj kreskas dumnokte,
Kune kun la verda foliaro.

Ĉi nokte, la ĉielo denove atendas min
Ĉiunokte, la ĉielo denove atendas min
Kiel ĝi faris en mia infaneco
Nur paŝo plu restas kaj mi alvenos feliĉa
Ĉe mia destin'.

Iutage, mi vere alvenos...

No comments: