Jul 18, 2005

Metamorfozo


 Posted by Picasa
Ĉiu tage, en miaj sonĝoj, mi promenas tra arbaregoj, en arĝenta lunlumo. La nebulo kovras ofte la montojn kaj ĉio ŝajnas suspendata en aero. Ĉiu paŝo levas min supren, ŝvebante aeren.
En mia kaverno malvarmas kaj mi malmulte povas movi. Mia transformiĝo jam komencis. Iutage, kiam miaj flugiloj estos kreskintaj sufiĉe, mi leviĝos kaj salutos denove la sunon kaj lunon.
En miaj sonĝoj mi ankaŭ revidas mian vivon antaŭan. Miajn amikojn kaj miajn vojaĝojn. Kaj la longa esplorado de tiu ĉi kontinento. Ĉio jam ŝajnas tiom fora, kiel tute alia vivo. Ni alvenis en tiu urbo pace kaj amike. Estis belega urbo, kun grandaj eburaj turoj, oraj palacoj kaj arĝentaj vojoj. Suspendataj ĝardenoj brilis en la suno kaj ĉuj personoj havis elegantajn,multkolorajn vestaĵojn. Mi neniam pensis ke ekzistas subĉiele io tiom bela. Tiam iu miskompreno okazis inter ni kaj ili. Kaj milito komencis. Ili multnombregis, ni luktis brave sed estis venkitaj. Kaj oni komencis mortigi nin. Mi sukcesis eskapi kaj kuris, kaj kuris. Ili postsekvis min dum du tagoj. Finfine mi malsupreniris en stranga areo. Estis marĉo, kaj malproksime vidiĝis montoj. Mi kaŝis min subakve, en la alta herbo. La postkurantoj ne povis trovi min kaj abandonis la ĉason. Mi trovis sufiĉe da manĝeblaj fungoj kaj akvo, kaj ripozis tie dum du tagoj.
La trian tagon, mi vidis ŝin. Ŝi alvenis senvorte, bela kaj fragila, kaj sidis apud mi. Ni neniam parolis, sed ne bezonis vortojn. Monten ni ekiris. Post alia semano, ni trovis kavernon kaj ŝi eniris tie por ripozi. Sed post kelkaj horoj ŝi komencis fadi ĝis kiam ŝi tute malaperis. Lastmomente ŝajniĝis ke ŝi havis du grandajn flugilojn kaj mi kredis vidi ŝin forlflugi kun trista rideto, vokante min. Ekde tiam mi ne plu povis forlasi la kavernon kaj atendis ŝin ĉiutage. Post kelkaj semajnoj, io komencis okazi kun mia korpo. Mi mem ankaŭ komencis fadi.
Nun, mi dormas kaj atendas mian kompletan transformiĝon. Ĉiu tage, en miaj sonĝoj, mi promenas tra arbaregoj, en arĝenta lunlumo. La nebulo ofte kovras la montojn kaj en aero ĉio ŝajnas suspendata. Ŝvebante aeren, ĉiu paŝo levas min supren. Kaj for, antaŭ mi, ŝi denove ridetas senvorte.
Mi estas nur raŭpo atendante miajn papiliajn flugilojn, la marĉo estas malgrada flako arbare kaj la monto estas la pinto de neeksplodida bombo post nuklea milito kiu tute malaperigis la homaron kaj ĉiujn grandajn estaĵojn.
*************************************************************
Mi esperas ke vi ŝatis la historieton. Se mi havas favorajn opiniojn flanke de l'legantoj, mi pligrandiĝos ĝin al vera fikcia rakonto. La bildo ankaŭ estas mia digita kreaĵo :-))).

4 comments:

Anonymous said...

Ĉu ĉi bloga artikolo estas via sonĝo tute?
Mi sentas ,ke vi povos revidi ŝin ekde nun en realo.
(Eble ŝi ne havos flugilojn)

Parenteze ,la virino en ĉi bloga artikola bildo similas min....mi ĵus mensogis.

MCG said...

Estis ja malnova sonĝo mi havis pli ol 10 jarojn antaŭe... Kaj finfine mi decidis provi meti ĝin surpapere. Bezonas iom pli da laboro kaj disbolviĝo... Ne estis pri reala persono,hehehe. Se vi deziros sufiĉe multi simili al la foto, mi certas ke vi sukcesos, hehehe....

Anonymous said...

Saluton,

Mi admiras vian fantazion kaj envias vin pro viaj belaj songxoj.
Kutime mi ne memoras pri miaj songxoj. Sxajne tio estas bona afero, cxar se mi memoras, preskau cxiam temas pri tute terurigaj songxoj.

salutante Ralf

MCG said...

Ni ja ĉiam sonĝas, sed ne ĉiam rememoras la sonĝojn. Persone, mi havas sonĝojn ĉiu nokte pri kiuj rememoras... Estas kiel havi duoblan vivon, unu vekiĝinta kaj alia sonĝinta, hehehe. Estas specialaj ekzercoj kiuj povas helpi al iu ajn rememori la sonĝojn.